Full text loading...
-
Giordan, Henri, and Ricard, Alain (eds.), Diglossie et littérature.
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 3, Issue 3, Jan 1979, p. 170 - 172
Abstract
La jena kolekto konsistas el ok referatoj el kongreso en Burdozo, 1975, du rilataj artikoloj, enkonduka materialo kaj generala bibliografïo. Estas kohera, stimula, unueca kolekto. La generala artikolo rilat-igas la libron al la lingvoplanado en la novaj landoj kaj al la utileco de la koncepto 'diglosio' en la soci-ologia pristudo de la literaturo, sed la libro eble pli utilos al la kompreno de la rolo de minoritataj lingvoj en malnovaj, onidire 'unulingvaj' landoj kiel Francujo au Usono. Eble gia cefa valoro al soci-lingvistoj kaj lingvoplanistoj estas gia pritrakto de politikaj, ekonomiaj, historiaj kaj ideologiaj elementoj en la analizo de lingvaj situacioj.Ce la plejmultaj kontribuintoj, diglosia situacio estas tiu, en kiu 'alta' lingvoformo au lingvo funkcias kiel subpremilo kontra09agn 'malalta' lingvo au nure parola lingvo. Multo en la libro pritraktas la norman francan lingvon, jam de anta09agn la Franca Revolucio. Gi disvastigis, ne laù la popularaj mitoj, sed per ekonomia kaj politika perforto; lingva 'liberigo' devas antaù cio tusi la lernejojn. Estas partianaj pri-traktoj, tamen dokumentitaj, kaj valora kontribuo al la historia socilingvistiko au al historio surbaze de socilingvistika informoLa sinteno al la minoritata lingvo estas ideologia afero, dokumentita cefe el literaturaj tekstoj. Aliaj konceptoj estas pri lingva politiko kaj lingva praktiko; la diskuto multe bazigas sur verko de Balibar kaj Laporte, La nacia franca lingvo..., grava specimeno de nuna franca esploro. Fakte, la nun recenzata verko estas bona enkonduko al la franca bibliografïo en la fako. Tri el la referatoj aludas al situacioj ekster Francujo; Ninyoles verkas pri Katalunujo, sed tio estas eksdata pro lastatempaj lingvopolitikaj sangigoj. Ben Cheikh emociige prezentas la triglosion de Tunizio, kaj Mackey panorame prezentas la uzon de du lingvoj au lingvoformoj en beletro, ekde mezepoko.La libro ne konsistigas modelon de la socilingvistika analizo de la beletro, kiel la titolo eble indikus, sed estas plena je faktoj kaj ideoj por lingvoplanistoj. La koncentrigo ce la franca estas samtempe forto kaj malforto de la verko.