Full text loading...
-
Twatalich Leger Underwiis, Binammen Yn Fryslân; Tweetalig Lager Onderwijs, Inzonderheid in Friesland; Friesisch und Niederländisch, Zweisprachiger Grundschulunterricht in den Niederlanden; Frisian-Dutch Bilingual Primary Schools; Écoles Primaires de Frise
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 3, Issue 3, Jan 1979, p. 179 - 185
Abstract
Nederlanda Ministerio pri edukado kaj scienco kvinlingve eldonis la jenan libreton de Krine Boelens, estro de la laborgrupo pri lingvo-sociologio kaj -psikologio de Frisa Akademio. Gi dividigas en kvar capitrojn. La unua temas pri la dulingveco generale. Stranga eraro tie estas la aserto, ke la soraboj uzis la kirilan alfabeton; ankaŭ erare Boelens asertas, ke en Eüropo estas nur du unulingvaj landoj, Portugalujo kaj IslandoLa dua capitro pritraktas la dulingvan edukadon en eksterlando, ekz. kimrajn kaj norveg-sameajn lern-ejojn.Por la eksternederlanda leganto, la tria capitro, pri la situacio en la Reglando Nederlando, kaj la kvara, pri Frislando, estas la plej gravaj. La libreto priskribas la klopodojn de la nederlanda registaro provizi propralingvan edukadon al kelkaj grupoj de sudeüropanoj kaj mezmarlandanoj; tamen ne al aliaj grupoj, cefe ne al la sud-molukanoj (ne nur 'ambonanoj', kiel diras Boelens). Artikolo priskribas du indianajn lernejojn en la nederlanda ekskolonio Surinamo. Avantago de la nederlanda en Surinamo estas gia neutraleco inter la diversaj etnaj grupoj tie, kaj pli vastskale, ke, per gia uzo, Surinamo restas neŭtrala inter la anglalingva kaj la iberi-kultura Amerikoj. Simile en Nederlando kaj belguja Flandrujo mem, kie sendependa lingvo ekzistas meze inter tri mondlingvoj.La kvara capitro, pri Frislando, priskribas la tiean situacion, helpe de mapo. La aütoro projektas la estontan forigon de diglosio, malfavora al la frisa, per plia uzo de la frisa en lernejoj kaj plua disvolvigo de la lingvo, aparte per bona sinteno al gi ce la instruistoj. La capitro bazigas sur laboro de L. Pietersen,kontribuanto de LPLP. "Historic* de la instruado de la frisa" notas, ke la unua kurso pri la frisa okazis en 1907, sed nur ekster la horaro de la lerneja piano. En 1937, la frisa estis allasita kiel 'dialekto', ne nomita, en la lecionoj 'legado' kaj 'nederlanda lingvo'. En 1955, la 'frisa lingvo', fînfîne nomita, au iu dialekto, estis allasita kiel instrua lingvo gis la tria instrujaro.En 1950 estis jam nau dulingvaj eksperimentaj lernejoj; neniam ili nombris pli ol 84; oni timis, inter-alie, la malefikon de la frisa instruado je la nederlanda, aparteé ce la mezklasanoj, pro la diferencaj ortografioj. Multaj, sed ne ciuj, frislingvaj infanoj nun ricevas frislingvan instruadon, sed ankaü ne sen-interrompe de jaro al jaro. Lau lego de 1974, la frislingva instruado estas devigita en ciuj elementaj lernejoj de la provinco, kaj allasita kiel instrulingvo en ciuj klasoj. La realigo de la lego povus okazi post c. kvin jaroj. Tiu realigo antaüeniras laüplane, aparté dank'al la forta stata funkciularo kaj tele-vidaj elsendoj. Cio okazas nun, kontraste al antaua reakcia perforto, kiel iam okazis en Leeuwarden/ Ljouwert. Estas demokratia reformo, sed, gi ne estas perforte altrudata; iu lernejo povas elekti kvin-jaran prokraston de la frisigo, kaj per nur unu horo semajne, la minimuma lega devo estas jam plenum-ita. La esploro montris, ke la nederlanda lingvo ne suferas, kaj pro la fleksebla (unuopuligita) instru-sistemo, nefrislingvaj gelernantoj ne estas ekskluditaj.Laü Boelens, ankaü la dialektoj de la suda Limburgo au la Gelderlanda Angulo, kiuj forte diferencas disde la generala nederlanda, povas servi kiel instrulingvo en la malsuperaj lernejaj jaroj. Eble, sed tio nur povas okazi, se oni konvinkos la amason pri ties dezirindeco.Pli vastskale ol en Frislando, dank'al Boelens ni rekonas similajn lingvosituaciojn. La angla en Montrealo kaj Kimrujo kaj la nederlanda en Frislando estas tiel fortaj nacie kaj ec internacie, ke angla-lingvaj kanadanoj kaj denaske nederlandlingvaj frislandanoj povas sengene frekventi dulingvan, cêfe alilingvan, lernejon, sen iel perdi sian denaskan lingvon - ne inverse.