1887
Volume 3, Issue 3
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
USD
Buy:$35.00 + Taxes

Abstract

Vaska NaciismoEkzamenante la vaskan historiverkadon en la pasintaj du jarcentoj, la usona historiisto, Stanley Payne, verkas propran studon pri la vaska (euskera) naciismo. La libro konsistas el ok capitroj, kun du aldonoj, pri la cefaj politikaj organizoj kaj la nomoj de kelkaj batalionoj de la armeo de Eùskerio.La studo estas cefe historia, ne lingva au etna; sed ce la fino de la libro, Payne diskutas la demandon pri la idento de la vaska gento. Krome, li mencias, ke la vaska popolo estas konsiderata indigena kaj pra-historia en sia nuna regiono, kaj ke la lingvo ne estas plene unueca, sed ke persistas dialektaj trajtoj, kiuj ec malhelpas interkomprenigon. Payne notas, ke la lingvo estis uzata en la tuta etna teritorio, sed, ke gi neniam enpenetris la centran registaron, au ec la provincurbajn konsiliojn.Gis la fino de la 19-a jarcento, estis la franceùskeroj, kiuj plej aktivis en la kulturo. Estis franceùskero, kiu eldonis la unuan gramatikon, en 1545. Sed la centra franca registaro neniam montris fortan interes-on pri la vaska lando, traktante gin fora, sensignifa, kaj subevoluiginta.La fondinto de la moderna vaska naciista movado, Salvador de Arana, en fino de la 19-a jarcento, proklamis la komunan identon de ciuj vaskoj, kreante la landnomon EuzkadL Li organizis la unuan 'Vaskan Centron' kaj alprenis la sloganon: 'Dio kaj la antikvaj rajtoj'. Li kredis je iuspeca teokratio, emfazante purecon de raso kaj de sango. Tïel, li volis purigi kaj perfektigi la eûskeran lingvon, bazante sin en la latinida filologio kaj unuigante la dialektojn, kiuj, laù Payne, estas pli ol dudek.Dum la unua hispana respubliko, la diktatoro, Primo de Rivera, cenzuris la regionajn eldonajojn kaj malhelpis la regionismon. Sed ekde tiu epoko ekîloris, paradokse, la moderna vaska kulturo. Oni fondis vaskan Lingvoakademion kaj Vaskan Kulturkomitaton en Bilbao. Ekde 1931 oni malfermis vaska -lingvajn lernejojn. Ciutage rubrikoj en la euskera ekaperis en la gazetaro. Payne indikas ke, proporcie, oni ciam eldonis en la euskera malpli en la hispanvaska lando, ol en la francvaska teritorio. Tamen, la progreso de la eldonado en la euskera estis minacita de la diktaturo de Franco. Dum gi, la analfabeteco en la euskera kreskis denove. En 1939, inter la 1,2 milionoj da enlogantoj de la hispanvaska regiono, nur 400 000 estis eŭskerlingvaj. El ili, iuj scipovis legi, sed malpli de la kamparanoj scipovis aktive komuniki per la skriba lingvo.La subpremo de la eŭskera, kaj de aliaj regionaj kulturoj, iom malpliigis post 1950. Nur post 1965 estis permesita pli da kultura agado. La granda intereso tiam estis la starigo de ikastolas au eŭskeraj privataj lernejoj. Unu celo estis, unuigi la du pli kastiliigitajn provincojn (Alava kaj Navarra) kun la du ankoraŭ pli eûskeraj (Guipŭzcoa kaj Vizcaya).Payne indikas la kialojn de la forfalo de la bazo de la lingvo: la urbigo kaj la daŭra enmigrado de ekster-uloj, aparte en la urbojn. Nur 12 % scipovas skribi en sia denaska lingvo.La libro ofertas utilan statistikon kaj inform on. Tamen, mankas certa perspektivo de novaj ideoj, kaj la aùtoro montras troan tendencon al komparo de Eŭskerio kaj Katalunujo. La verko estas cefe historia kroniko, pli ol komentario. Krome, li ne sufice atentas la rolon de la lingvo mem en la lukto pri la konservado de la vaska popola idento, ciam nevenkebla.
Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.3.3.11blo
1979-01-01
2019-10-17
Loading full text...

Full text loading...

References

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.3.3.11blo
Loading
  • Article Type: Research Article
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error