
Full text loading...
La "laborpaperoj" kiuj aperas kvaronjare kovras ciujn aspektojn de la rilato inter la lingvajb kaj la ne-lingvaj soci-kulturaj strukturoj. Ili estas tre diverskvalitaj - iuj tuj eldonindaj, aliaj studentecaj kaj neklaraj. Kaj ili estas égale diverstemaj. En la unuaj tri numeroj, la artikoloj rilataj al la lingvopolitiko estas malmultaj. Ni rigardu du el ili.En "Formado kaj/au apartigo per esprimo en la lernejo," G. Pithon analizas la influon de la cirkaùajo en la alproprigo de la unua lingvo, kaj la sistemo de valorigo de diversaj esprimformoj flanke de la regantaj sociaj grupoj. La lsrneja, kaj poste ekonomia, sukceso de la socie favorita infano, do, estas dank'al la fakto, ke tiu infano restas en la cirkaùajo de sia socia deveno, ne rompante kun gi. Maie, la malsukceso de la nefavoritaj infanoj estas pro kvazaûa kultura soko surbaze de lingva variajb. La artikolo estas cefe pedagogia, sed la simileco de sociaj tensioj "interne de" lingvo kaj socia streciteco inter diversaj lingvo] estas evidenta. En lando tiel centrita, kiel la franca stato, la instruistoj frontas moralan decidon : eu liberigi la memesprimon de socie minoritataj grupoj, au daùrigi la laboron de socia apartigo, sub la lega kovrilo de rajto al edukado en "la reganta burga lingvajb".La artikolo de L. Aracil sercas komunan celon de la diversaj fakoj, respegulitaj en la recenzata bulteno. Li klopodas identigi "generalan socilingvistikon". La naskiganta fako ne estos nura kromfako; maie, gi fine enombrigos la generalan lingvistikon. Sed la artikolo estas malbone tradukita el la angla, kaj igas jargonajo, terminologia ekzerco, anstataû serioza kontribuo al la scienco. La aûtoro mem, en posta numéro de la revuo, provis klarigi siajn verajn pensojn. Sed ec tio ne suficas. Arcil devos represi la artikolon en la originala lingvo, au traduki gin mem.Krome, la bulteno entenas amason da eraroj kaj da pardonpetoj pro antaùaj eraroj.Langage et Société estas tro juna, ke ni povu antaiïdiri gian estonton. Eble, gi igos serioza organo de esploro, au eble la plej bonaj esploristoj forlasos gin, heredigante gin al universitatanoj, kiuj ciupreze volas eldoni ion.