
Full text loading...
La artikolo esploras la lingvosciojn de loĝantoj de Eŭropa Unio surbaze de Eŭrobarometro-enketoj. La angla disvastiĝis rapide inter eŭropanoj, sed samtempe ankaŭ la aliaj fremdaj lingvoj estas lernataj pli ofte ol antaŭe. Ĉiu plivastigo de EU plifortigis la pozicion de la angla, sed la angla estas same ofte parolata ol la franca aŭ la germana, eĉ en la ses unuaj ŝtatoj-membroj, kvankam denaskaj parolatoj de la angla estas tre malmultaj en tiuj landoj. Krome la nombro de tiuj, kiuj scipovas fremdajn lingvojn, sed ne la anglan, malkreskas rapide kaj tiel la angla fariĝas bazo en la scio de fremdaj lingvoj. Por pluraj ĝi estas la sola fremda lingvo, sed por elitoj la scion de la angla kompletigas scio de unu aŭ kelkaj aliaj fremdaj lingvoj. Krome la kono de la angla lingvo kiel fremda lingvo havas pozitivan rilaton kun vivkontento kaj enspezo, kaj pli fortan pozitivan ligon ol la kono de iu ajn alia fremda lingvo. La estontan disvastiĝon de la angla subtenas ankaŭ tio, ke multaj el tiuj, kiuj ne scipovas la anglan, tamen opinias ĝin utila por lerni, dum la perceptata utileco de la franca kaj la germana estas malpli granda kaj malkreskas.