
Full text loading...
La nuna artikolo estas esea recenzo de artikolo de M. Schaechter, apérinta en la revuo Michigan Germanic Studies. La nombro- de denaskaj, cefaj kaj kutimaj uzantoj de la jida lingvo malkreskis. Pro tio, la jida lingvoplanado pli kaj pli konsistas en korpusa planado (t.e., planado de la lingva formo kaj enhavo mem), sed ciam malpli de realigo de la korpuso, realigo de la rango kaj uzo de la lingvo. En Sovetunio kaj Usono la eldonado kaj esplorado malpliigis, kaj la cefa usona esplora kaj plana organizo, YIVO-Instituto por Juda Esplorado, ciam pli transiris al la angla lingvo. Kvar lingvoplanaj instancoj restas, sed ili praktike konsistas el nur unu sola homo, M. Schaechter.Plej bedaürinde, guste tiuj judoj, ce kiuj la jida lingvo posedas la plej bonan sancon pluvivi kiel normale parolata kaj skribata lingvo—la hasidaj kaj aliaj ekstreme ortodoksaj judoj—montris nenian ajn intereson pri la klopodoj de la nuntempaj jidaj lingvoplanistoj, kiuj ciuj estas enmondaj judoj. Do, en 1980, la jida lingvoplanado estas grandparte intelekta ludo: per stoko da morfemoj kaj reguloj pri ilia kunmeto, oni klopodas plej bone esprimi donatan koncepton. La nun recenzata artikolo estas "Kvar skoloj de pensado en la jida lingvoplanado, de M. Schechter," evidente la plej kompetenta verkanto pri la temo.La jida lingvoplanado estas iom pli ol centjara. Gi estas rara specimeno de planado de lingvo kiu preskaü ciam estis neoficiala, ciam neteritoria, kaj preskaü ciam senprestiga. La sukceso en la planado estis varia.La nunaj lingvistoj rekonas tri nivelojn de korekteco: la norman, la nenorman, kaj la subnorman. Tion rekonis la jidaj lingvistoj jam antaüe ol la ne-jidaj. Schaechter mem parolas sian nenorman, denaskan variajon de la jida kun sia familio, kaj neniu klopodas "korekti" tion. Do, oni jam frue rekonis la ekziston de nenormaj formoj, kaj neniu provas forigi ilin: Rezulte, la nombro de subnormaj formoj, kiujn oni ja provas forigi, estas limigita, kompare kun tiuj lingvoj, en kiuj oni rekonas nur du formojn, norman kaj subnorman. Oni atakas cefe formojn, lastatempe pruntitajn en aliaj lingvoj (la germana, pola, ukrajna, rusa, hebrea, hispana, angla, franca). La jida lingvopurismo estas, do, defendo de la tradicia lingvoformo. Uzantoj de la lingvo sentas, ke oni ne atakas formojn kun fortaj, tradiciaj radikoj; sed nur fremdismojn, do, nejidismojn.