Full text loading...
-
Sprachplanung in einer komplexen Diglossiesituation dargestellt am Beispiel Luxemburg
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 5, Issue 2, Jan 1981, p. 153 - 174
Abstract
La lingvoplanado en komplika diglosia situacio, ilustrita per la luksemburga ekzemploLa plurlingva, miksa lingva komunumo Luksemburgo, ĉe la limo inter la ĝermana kaj la latinida lingvozonoj, estas priskribata laù la diglosio, difinita ĉi-tie kiel funkcia forto-kampo. La studo de la funkcia komunikada matrico gravas en kompreno de la procedoj de la ŝanĝiĝado ene de lingvo kaj de la transiro de unu lingvo al alia. Oni montras, kiel la plurfunkcieco estas kaǔzo de ŝanĝiĝo de parolmaniero kaj kontribuas al la estiĝo de novaj socilektoj.En tiu kunteksto, la hipotezoj pri lingva diferenco kaj pri lingva manko estas rifuzindaj. Tiu pri la lingva diferenco, ĉar ĝi finfine malakceptas la signifon de la socia malavantaĝiteco ĉe la lingvo; la hipotezo de la lingva manko, ĉar ĝi difihas la ellabori-tan kaj la limigitan kodojn laǔ aparta normo. Oni uzas funkcian teorion por analizi, ĉu parolanto povas per sia lingvo atingi siajn alstrebatajn celojn.La transiron inter lingvoj oni analizas kiel procedon, en kiu variaĵo x de parolado anstataǔas variaĵon y en apartaj funkcioj.La studo de la parolaj agoj en Luksemburgo kaj apude sugestas, ke la demando, farita de Fishman. "Kiu parolas kiun lingvon al kiu kaj kiam?" estas ampleksiginda per konsidero de la temo de la priparolo. La elekto de aparta variaĵo de parolado dependas de la parola situacio kaj foje de la kunteksto de la parolado (laǔ la valenca gramatiko, unu vorto malfermas truon por vorto el la parol-variaĵo x), sed ne de la temo de la konversacio. Do, la vortelekto estas regata de funkciaj kaj strukturaj faktoroj.La tendencoj latentaj en tiu sistemo estas antaǔenigeblaj aǔ malhelpeblaj fare de la lingvoplanisto. Tamen, la planisto devas prikonsideri la pezon de la historio super la komunikada matrico en Eùropo. La kazstudo Luksemburgo indikas, ke ec hodiaǔ, la plurlingveco ne malebligas la ekonomian disvolviĝon. Eĉ en ekonomie tre evoluitaj landoj, nova nacia lingvo povas ekesti. Nacia lingvo, oficiala lingvo kaj ĉiutaga parol-lingvo ne necese devas iĝi la sama.En la hodiaùa Eǔropo, la lingvoplanado ne nur eblas, sed absolute nececas por solvi gravajn sociajn problemojn. La lingvoplanado sen scienca fono kreas pli da problemoj, ol ĝi solvas.