
Full text loading...
Kiuspeca lingvo estas Esperanto?Pluraj terminoj enklasigas lingvojn kiel Esperanton kaj Volapukon. Artefarita lingvo (artlingvo) estas ofte uzata aǔ komprenata en negativa senco. Krome, kiel indikas Wood, lingvo kiel Esperanto, post sia lancigo, ne estas pli "artefarita" aǔ malpi "natura" ol la tiel nomataj "naturaj" lingvoj.Planlingvo, planita lingvo estas multe pli bona termino, ol artefarita lingvo, sed la termino sugestas kontraston kun neplanita lingvo. En realo, la (ne)planiteco estas kon-tinuumo; ciu konscia novigo estas rezulto de planado. La angla estas pli planita ol la kica; la novhebrea pli ol la angla; Esperanto pli ol la novhebrea. Krome, ne cio en Esperanto estas planita.Internacia lingvo aludas funkcion, ne formon; la angla au franca ankaü estas inter-naciaj lingvoj; ankaǔ tie, temas pri kontinuumo. Mondlingvo kaj helplingvo samkiale ne taügas, ankaǔ ne la kunmetajo mondhelplingvo.Interlingvo estus bona termino, aparte car la studo de Esperanto ktp. nomigas inter-lingvistiko. Sed problemo estas, ke interlingvo estas uzata en la pedagogio por aludi kompromisan lekton, kiun lingvolernanto disvolvas ie en la kontinuumo inter sia L1 (unua lingvo) kaj Lc (la cellingvo). Mi sugestas uzi interlekto en tiu pedagogia senco, interlingvo en la interlingvistika.La solaj terminoj, kiuj sajne aludas nur la koncernajn lingvojn, estas nenacia lingvo kaj neetna lingvo. Mi kredas, ke ili estis unue kreitaj en Esperanto, kaj mi proponas ilian uzadon.