
Full text loading...
La planado per dekretado: La soveta lingvopolitiko en MezazioSovetunio, kiel plurlingva, plurkultura socialisma socio, oficiale devontigis sin al la disvolvado de la komunismo, unuflanke, kaj al la disvolvado kaj kreskado de diversaj lingvoj kaj la etnoj, kiuj parolas ilin, aliflanke. Unu celo postulas normigitan proletaran kulturon kaj sajne ankau normigitan lingvon. La alia celo alstrebas iun formon de almenau lingva, se ne ankau kultura, plureco. Jen la soveta dilemo.La nuna referajo klopodas identigi ideologiajn kaj politikajn fortojn, kiuj kontribuas al la estigo de tiu dilemo, kaj la manieroj, lau kiuj ili efikis ce la instrulingvoj kaj for-mis la lingvajn politikojn de Sovetunio. Gi ne provas detale priskribi la realigon de tiuj politikoj en la nuntempa Sovetunio.1 Male, gi strebas klarigi, unue, la ideologiajn kaj politikajn postulojn, kiuj influis la lingvajn programojn kaj planojn de la lando generale; kaj due, fokusigi ce sovetaj strategioj de la lingvoplanado, la lingva sangigo kaj lingva disvolvigo en la mezazia parto de USSR.