1887
Volume 8, Issue 2
  • ISSN 0272-2690
  • E-ISSN: 1569-9889
GBP
Buy:£15.00 + Taxes

Abstract

Verko tiel science ellaborita kiel tiu de Forster pri la Esperanto-movado en la mondo, kun aparta sociologia konsidero pri la movado en Granda Britio, estas malof-taĵo kaj en Esperanto kaj en nacia lingvo. Tial tiu verko estas salutinda, kaj tiom pli gojige estas, ke gi aperis en mondrenoma eldoneja librokolekto.La verko de Forster dividigas en du partoj. La unua parto koncernas generalan trarigardon pri la historio de Esperanto en Europo La aùtoro celas evidentigi la rila-tojn inter la evoluo de la Esperanto-mavado, kaj gia fortikigo (aŭ malfortikiĝo), kaj la konfliktoj sociaj, politikaj kaj ideologiaj manifestigantaj en la socio, kie vivas la espe-rantistoj. Li ankau klopodas analizi la rilatojn inter tiuj objektivaj faktoj kaj la evoluo de la memkompreno de la esperantistoj kiel anoj de unuiganta kaj unuigema movado. Unue li alfrontas la tute specialan situacion de la Esperanta pramovado cirkaŭ unusola centro (organiza, lingva kaj harisma): Zamenhof, kaj poste la situacion de la Esperanto-movado ekde la (nur parte sukcesinta) abdiko de Zamenhof, kiam la movado iom forlasis la idean grundon de tolstojismo kaj juda iluminismo, kaj troviĝis en la mezo de la okcidenteŭropaj konfliktoj (scienca socialismo, utopia socialismo, liberala kaj laika radikalismo). Grava capitro koncernas la skismon de la Ido-movado, kaj la rilatojn de la Esperanto-movado kun novaj "konkretutopiaj" institucioj kiel la Ligo de Nacioj. Tiuj novaj institucioj permesis kaj la fôrtikigon de la movado, kaj la kon-kretigo de la tiam iom malklara ideologio de Esperanto ankaŭ al interesveka politika praktiko.La lasta parto de la libro de Forster koncernas detalan kaj akuratan analizon de la Esperanto-movado en Britio (1968). Ği estas modelo por ontaj tiaspecaj esploroj ali-landaj. En tiu studo, Forster malkovras, ke la Esperanto-movado estas fenomeno ĉefe urba, sed de urboj ne multe industriigitaj. En la Esperanto-movado partoprenas ĉefe sufiĉe kleraj homoj (mankas laboristoj kaj kamparanoj), ĝenerale iom pli aĝaj ol trovigas en la popolo ekzamenita. Viroj ĉefas. Karakterizo de tiu movado estas la . socia agado (cetere ne nur en Esperanto-movado, sed ankaŭ en aliaj movadoj kun ioma utopisma akcento): tial la anoj de la Esperanto-movado ne estas esence por-socialismaj, sed kontraŭ-konservativaj.El la verko rezultas klare, ke Esperanto-movado, en Granda Britio, ne estas esence sekto, sed movado al mem-eduko. Iusence, gi do havas mem-terapian celon. Sed en gi rega sufice larĝaj modeloj por sinidentigo, kaj tial ĝi estas movado larĝmensa kaj tolerema.

Loading

Article metrics loading...

/content/journals/10.1075/lplp.8.2.12car
1984-01-01
2018-11-16
Loading full text...

Full text loading...

References

http://instance.metastore.ingenta.com/content/journals/10.1075/lplp.8.2.12car
Loading
This is a required field
Please enter a valid email address
Approval was successful
Invalid data
An Error Occurred
Approval was partially successful, following selected items could not be processed due to error