Full text loading...
-
Industrialization and Linguistic Change among Gaelic-Speaking Communities in the West of Ireland
- Source: Language Problems and Language Planning, Volume 9, Issue 1, Jan 1985, p. 3 - 16
Abstract
Industriigo kaj lingvoŝanĝiĝo inter gaelparolantaj komunumoj en la okcidenta regiono de IrlandoOni identigis la procedon de lingva malkresko inter gaelparolantaj komunomoj kiel parte rezulton de elmigrado kaj perdoj de enloĝantaro. Per politiko de ekonomia evo-luigo oni celis reekvilibrigi la demografian malkreskon kaj sekve la malkreskon de ling-voutiligo. Ne estis klara en la apliko de tiu politiko la rilato inter la enkonduko de nova industrio kaj lingva konservado. Tiu ĉi studo argumentas per trarigardo de la litera-turo, ke ekonomia evoluigo, dum ĝi pligrandigas la enloĝantaron en difinita regiono, eventuale negative efikas ĉe la lingvo. Tiuj negativaj efikoj fluas tra pluraj kanaloj. La manko de gvidaj kaj teknikaj laborantoj necesigas dungon de anglaparolantoj el ekster la regiono. La foresto de taŭgaj teknikaj terminoj en la gaela lingvo antaŭenigas utili-gon de la angla. Kelkaj novaj industriaj postenoj estas plenigataj de iamaj elmigrintoj, kiuj revenas al la regiono kun junaj familianoj. Ĉehejma utiligo de la irlanda lingvo jam mankas en tiuj familioj, kaj tio pluire efikas en la loka komunumo. Aparte kaj in-terage, ĉiuj tiuj faktoroj kontribuas al lingvoŝanĝiĝo. Estas ankaŭ vere, ke multaj aliaj facetoj de socia kaj ekonomia evoluigo kontribuas al tiu ŝanĝoprocedo.Oni ne povas senigi gaelparolantajn komunumojn je okazoj por evoluigo, kaj la vera defio kuŝas en tio, ke oni liveru tiun evoluigon en formo, kiu plifortigu la pozicion de la irlanda. Udaras na Gaeltachta ricevis tiun apartan respondecon kaj per sia industri-iga programo ĝi multon atingis. En la dua duono de tiu ci studo oni raportas pri la rezultoj de enketo pri la lingvaj efikoj de tri industriaj entreprenoj starigitaj en la Gael-tacht. Unu superteknologia firmao, kiu uzas neindiĝenajn rimedojn, kun multnombraj anglalingvaj fakaj laborantoj, esence tunkcias per la angla. La irlanda dominas en la aliaj firmaoj, kie la proporcio de Gaeltacht-aj laborantoj kompare al ne-Gaeltacht-aj estas multe pli granda kaj la prilaborado de surlokaj krudaj materialoj estas pli ema al priskribiĝo en la irlanda.Empiriaj donitaĵoj indikas, ke la industriigo de komunumoj en la Gaeltacht ne nepre havas negativajn efikojn je la irlanda lingvo. Ili tamen ja sugestas, ke necesas zorgo en dungado de laboristoj por labori en la industriaj entreprenoj. Oni forte rekomendas politikon, kiu strikte diskriminacias favore al parolantoj de la irlanda. Ĝenerale la studo konkludas, ke evoluigo en si mem ne sufiĉos por sekurigi la pluvivon de la Gaeltacht. Necesas klara lingva strategic La verkintoj esprimas dubon pri la politika vol-forto bezonata por apogi tian politikon.