- Home
- e-Journals
- Language Problems and Language Planning
- Previous Issues
- Volume 1, Issue, 1977
Language Problems and Language Planning - Volume 1, Issue 1, 1977
Volume 1, Issue 1, 1977
-
Foreword: Language Loyalty in Theoretical Perspective
Author(s): Michael Hechterpp.: 1–9 (9)More LessLa lingva fideleco en teoria perspektivoEn la nuntempa Britujo ekzistas diversaj lingvaj problemoj - inter klasoj, profesioj, kaj anglaj regionoj. Sed la jena kolekto notinde emfazas la lingvajn problemojn de la keltaj regionoj. Aliaj socisciencaj fakoj nuntempe emfazas la keltajn regionojn. Ne temas pri baza fascino pri la keltaj popoloj. Male, oni gis lastatempe sufice ignoris ilin. La interesigo estas tre lastatempa; ankoraŭ antau dek jaroj ne antaŭdirebla. Kial?Unue, kvankam la keltaj regionoj multrilate estas flankaj en Britujo, ili igis politike centraj. La irlanda malpaco tusis ec Anglujon mem. Ekde 1965 la Skota Nacia Partio montras da ŭran povokreskon. En decembro 1976 gi estas la plej forta politika partio en Skotlando. La kimra naciista partio same kreskas. Skota, eble eĉ kimra. apartigo sajnas reala ebleco. Tio minacus la anglan ekonomion kaj fundamente sangus gian du-partian sistemon.Pro la historia graveco de Britujo, la unua industria lando, tiu revivigo de etna-regiona sento estas grava en si mem. Sed plie: gi ne estas escepta. La fenomeno estas rimark- cbla multlande: en Kebeko, Hispanujo, Francujo, Italujo, Libano. En Usono prezid- anto el la Sudo estis elektita kun decidiga regiona subteno.Temas pri neatcndita fenomeno. La sociosciencistoj atendis, ke etnaj sentoj ne ludos rolon en la moderna mondo. La gisnunaj teorioj antaǔdiris, ke etnajn kaj regionajn grupojn anstataǔos klase bazitaj grupoj. La enurbigo kaj proletarigo fine forvisos la kulture etnajn markilojn. Fakte okazis gravaj sangigoj, sed la etneco ne malaperas. La klasaj konfliktoj sajne ne plu minacas la socian ordon. Strikoj daǔre okazas en evoluigintaj landoj, sed ne implicas revolucion.Tamen mankas regulilo de konfliktoj inter etnaj grupoj. Teritorie koncentrita etna grupo nur povas esprimi sian malkontenton per minaco de apartigo. Sed tio ja povas konduki al fakta disigo de la stato. Pro tio, la politika elito de ekz. Kanado au Britujo prikonsideras federaciismon.Ci tiu temo ŝajnas iom fremda al la tradicia socilingvistiko. Sed gi gravas al gi. La lingva fideleco estas ofta bazo de grupigo. Kompreno de la nomitaj faktoroj krome gravas en la esploro de la transiro inter lingvoj. Oni pristudis la lingvan asimiligon, traktante dulingvecon kiel nuran mezan etapon. Sed mankis atento al politika faktoro, t.e. la sinteno de la stato al la lingvo. Kaj mankis atento al detalaj situacioj de lingva interago.Pro tio ekestis malgustaj antaǔdiroj. Kelkaj malplimultoj kapablis reteni sian 'tradician' lingvon spite de la modernigo. Trafan ekzemplon provizas la esploro de Gumperz pri la slovena en la Gail-Valo de Aǔstrio. Kial la etneco persistas? Laǔ unu teorio, la etna idento estas universala, nehistoria, do gi apartenas al la socia organizo. Gi estas kvazaǔ mistika, biosociologia regulo. Sed la diverseco de la forteco de etneco igas tiun mistikan faktoron pridubinda. Male, oni sercu tiujn sociajn strukturojn, kiuj kuragigas al certaj grupoj konstrui etnan identon, sed al aliaj ne. La koncepto de la kultura divido de la laboro estas tiurilate promes-plena. Laǔ tio, kelkaj kampoj de la socia vivo restas cefe inter la limoj de kulturgrupo. Forigo de kulturaj bariloj atendeble okazas en devigaj lernejoj, ktp. Sed la laborloko, kiu influas ankaǔ la loglokon, la vivstilon kaj socian identon. povas fortigi kulturajn barilojn. Unuopuloj kun apartaj kulturaj markiloj okupas apartan laboran strukturon. La plej oftaj markiloj estas lingvo, dialekto, religio, vestoj, haǔtkoloro.Unue, en Usono, ekzemple, anoj de diversaj grupoj neproporcie laboras en diversaj fakoj: grekoj en restoracioj, irlandanoj en la polico. Tiel la etnaj limoj estas konstru-itaj kaj retenitaj. Duc, surbaze de kulturaj markiloj, unuopuloj povas esti ekskluditaj cl la meza aǔ alta nivelo de la klasa aǔ labora strukturo. Trafa ekzemplo estas kulture aparta proletaro - la nigraj usonanoj. Kulturo kaj klaso do igis preskaǔ samaj kaj fortigas unu la alian.Kultura labordivido formiĝas pro ncegala disvolviĝo. Pro fundamentc geografiaj faktoroj la nuna Anglujo iĝis la plej dinamika regiono de Britaj Insuloj. Oni unuecigis la ceterajn landojn iom post iom, sed ne asimilis ilin kulture – ili retenis sian religion kaj parte sian lingvon. La industriigo plifortigis la komunikadon inter Anglujo kaj Kcltujo. sed ne forviŝis ilian kulturan aliccon.La persisto de la kelta idento, la fonto de la nuna apartigemo en Britujo. estas klarig-ebla per la kultura labordivido. Per la centrigo en Londono, religie kaj lingve anglig-itaj grupoj en la tri aliaj landoj atingis potencmonopolon en ciu kelta lando. Esti lingve kelta au religie nekonforma signifis esti maksimume mezklasa, sed kutime proletara. Pro la deviga anglalingva edukado la lingva bazo de la kelta idento velkis. sed la religia restis. Kaj la ekonomia malfacilo ec pli igis la keltlandanojn taksi sin aliaj.Daǔre necesas esploro pri la religia kaj lingva kondutoj de grupoj kaj ties socia pozicio en Britaj Insuloj kaj aliloke. Neccsos intima interago inter lingvaj sciencistoj kaj la esploristoj de socia tavoligo. Ni esperu, ke ankaǔ tia kazo de intergrupa komunikado pozitive efikos.
-
Ethnic Consciousness in the British Isles: Questions for Language Planning
Author(s): Patricia C. Nicholspp.: 10–31 (22)More LessLa etna konscio en Britaj Insuloj: demandoj por la lingvoplanadoLa lingvoplanado okazas ne nur en disvolvigantaj landoj, sed ankau en jam evoluintaj, tamcn pri aliaj lingvoproblemoj. Post la normigo de grava, grandplimulta lingvo, kiel la angla en la Britaj Insuloj, okazas du cefaj lingvaj problemoj rilate al etnoj. Unue, indiĝenaj minoritatoj volas restarigi au reteni lingvojn, kiuj simbolas la etnan identon; due, enmigrintoj devas lerni la lingvon au lingvovarion de la plimulto.Estas malfacile difini la terminon etno en la Britaj Insuloj. Nek la (jam delonge inter-miksiĝinta) kelta raso, nek la religio, nek la lingvo nun povas esti difinilo. La keltaj lingvoj estas tamen parolataj en izolitaj regionoj kaj elektitaj kiel signifaj indikiloj kaj konserviloj de la naciaj identoj de Skotlando, Irlando kaj Kimrujo, kvankam la grandaj plimultoj tie jam parolas la anglan kiel la unuan lingvon, kiel faras ec la propagand-antoj de la keltaj lingvoj.La lingvaj situacioj en la tri lokoj evoluis malsame. En Irlando la movado por restarigi la gaelan mildigis sian postulon al nura 'konservo' . En Skotlando la ekzisto de du etnaj lingvoj, la skotgaela kaj la anglaparenca skota, obstaklis la etnolingvan movadon. Nur en Kimrujo iom prosperas, kaj kulture kaj politike, la etna lingvo.La historioj de la keltaj lingvoj instruas kelkajn lecionojn. Literatura tradicio. religia uzado, normigo kaj amasmedia uzado helpas vivadigi lingvon. Monsparoj ce lingvo-protektado povas konduki al multkostaj protcstoj. Eĉ ĉe mortaj lingvoj, oficialaj simbolaj agoj povas kontentigi etnajn grupojn.La enmigrintoj, kiuj havas la plej gravajn lingvoproblemojn en Britujo, estas la karib-anoj kaj la sudazianoj. Ili spertas problemojn cefe en la lernejoj, kiuj ekde 1963 klopodas sistemece pliefikigi la metodojn por instrui la anglan al ili sed faras nenion por konservi kompetentojn pri aliaj lingvoj. Tion faras iugrade sudazianaj asocioj. Car la karibanoj plejparte parolas iun variaĵon de la angla, la lernejoj kutimas supozi, ke ili ne havas lingvoproblemojn, kaj traktas ilin same kiel anglojn. Sed la lingvaj kaj aliaj diferencoj kauzas, ke ili multe superproporcie plenigas la klasojn de lern-problemuloj. La lernejoj agnoskas la lingvajn problemojn de la sudazianoj, car ili estas komplete alilingvaj, sed ne konsideras altrudon de la angla kiel diskriminacion au mal-avantagigon. La sudazianoj, pli organizitaj kaj tradicie pli skrib- kaj leg-direktitaj ol la karibanoj, ankaŭ pli sukcesas. Surbaze de la limigitaj informoj sajnas, ke modera en-kalkuligado de lingvokondutaj diferencoj ce samlingvaj enmigrintoj faciligus ties edukigon.Penoj por konservi la lingvojn de naciaj malplimultoj kaj de enmigrintoj povus utili ne nur al tiuj grupoj mem, sed ankaŭ al la evoluo de kunlabora, kulture rica socio.
-
Gaelic in Scotland
Author(s): John A. Van Eerdepp.: 32–40 (9)More LessLa Gaela en SkotlandoLa gaela, unu el la malpli disvastigitaj lingvoj, frontas formorton. Ni diskutos gian lukton pri pluvivo en Skotlando, kaj kelkajn soci-historiajn kaj ekonomiajn faktojn. La organizo An Comunn Gaidhealach simboligas la lukton de la gaela. Ĝi postulas tiajn rajtojn por la gaela, kiel plene gaellingvan edukadon, intertraktadon kun la loka kaj nacia registaroj en ĝi, kaj aliron al la leĝo en ĝi.La gaela estas uzata samforme en Skotlando kaj Kanado (Novskotlando kaj Glengarry, Ontario), kaj diversforme en Irlando kaj Manksinsulo. Ciuj tri variaĵoj rapide igas interkompreneblaj al parolantoj de unu. La bretona kaj kimra tamen estas kiel fremdaj lingvoj. Antaŭe, la plej multaj skotoj parolis la gaelan, kiu fontis el Irlando kaj trapenetris la tutan Skotlandon. La nomo 'skota' unue aludis al la gaela, tamen ekdc la 16-a jarcento al la skota dialekto de la angla. Pro politikaj kaj religiaj kauzoj la potenco transiris de la gaellingva altaĵo al la neplu gaela malaltaĵo de Skotlando. La skota nacia eklezio malhelpis la gaelan, tardigante la tradukon de la biblio. La deviga edukado, enkondukita tra la tuta Britujo en 1872, kontraŭis la gaelan. Foje oni fizike punis lernanton, kiu parolis gaele. Post tiu jaro la gaela rapide velkis, krom sur la insuloj. Oni fondis An Comunn, la gaelan asocion, en 1891. Ekde 1918 la instruo de la gaela estis teorie permesita. La tri cefaj eklezioj ne plu kontraŭas. sed ec apogas gin.Kiagrade la gaela estas parto de la skotnaciista movado? En Skotlando nun oni cefe diskutas la reakiron de aŭtonomeco. Oni starigos Asembleon, sed cu gi igos nacia parlamento? Notu, ke Skotlando posedas sian propran legan sistemon, kaj ke la skotaj sportistoj rajtis ludi internacie kaj en teamoj de Skotlando kaj de Britujo! La sporto eble pli helpas reteni la skotan nacian identon, ol la cetera kulturo kaj politiko. Pri la rolo de la gaela en la skota idento, oni cefe notu la deziron de la gaeloj pri gepatralingva aliro al la jura sistemo. Pri la rolo en la universitatoj regas dubo.En Britujo oni lastatempe kununuigis multajn antauajn graflandojn, kreante region-ojn. Tio gravas ce la evoluo de gaellingvaj regionoj (Gailhealtachd) kaj apudaj, limaj zonoj (Breac-Gailhealtachd). Oni kreis insularan administran regionon, kie la plej-multaj gaellingvanoj trovigas. Sed la limoj de la ceteraj regionoj ne sekvas la tradician lingvolimon. Do oni trovas malgrandan gaellingvan zonon de la antaua graflando Perth nun en la granda negaela Centra Regiono.La gaellingvanoj estas eble la plej tipaj skotoj, aparte laŭ la vidpunkto de ekster-landanoj. Hi taksas sin eble iom pli skotaj, ol la negaeloj. Cu ekzistas 'gaela' problemo, mikrokosmo de 'skota problemo'? La sinteno de la gaeloj al la organo de la skota naciismo, la Nacia Partio, estas neklara. Kelkaj gaellingvanoj sendube bon-venigus sendependan Skotlandon, se gaelaj rajtoj estus garantiitaj. La ekonomio de la gaellingvanoj grave dependas de la fiskaptado, kaj la demando pri fiskaptaj limoj tusas ilin.Esprimo de la gaela spirito estas la literaturo. La cefa nuna poeto estas Sorley MacLean, reviviginto de la gaela literaturo. Ekzistas aliaj bonaj poetoj. Pluraj poetoj pritraktas la dividon de la spirito inter gaela kaj angla etosoj. Poeto MacColla esprimas profunde gaelan animon en angla ekstera formo. Komentariisto diras, ke la gaela kulturo formortas. La komitatoj, kc., iom plilongigos la agonion, sed ne kapabl-os revivigi gin.Cu necese? La etoso de la hodiaua epoko ne favoras la gaelan. La lernantoj ne volonte ekstudas duan lingvon. Oni rimarkas nur foje iun stratindikilon en la gaela -en Irlanda Respubliko estas multaj. Cu la Skota Asembleo atentos la gaelan, au dedicos sin nur al pli praktikaj aferoj? Ekzistas eksperimento pri trijara dulingva instruado en la insularaj elementaj lernejoj. La konsilantaro de la Insulara Regiono decidis diskuti siajn aferojn dulingve: ĝia sidejo disponos pri samtempa interpretado. Oni ripetu la edukan eksperimenton aliloke. Kontraŭaj premoj tamen fontas el tele-vido, turismo, industrio, indiferento, ktp. Ni finu per la slogano de An Comunn:'Malgraŭ tio, kion aliaj diras'.
-
Linguistic Organizations in Scotland
Author(s): Richard E. Woodpp.: 41–53 (13)More LessLingvaj organizaĵoj en SkotlandoMultjare regis kultura, historia, sentimentala sinteno al la naciismo en Skotlando. Tamen lastatempe la naciismo renaskigis en politkaj-ekonomiaj dimensioj.Pro la repolitikigo de la naciisma movado, la lingvaj kaj kulturaj organizaĵoj denove frontas gravan taskon. Ce la Skota Nacia Partio, ekzemple, ne plu estas multe da intereso pri kulturo kaj lingvo, escepte de deklaro, ke post enoficigo gi oficialigos la gaelan, kune kun la angla, en la gaellingvaj regionoj.La cenzo de 1971 montris malgrandan pliigon en la parolantaro de la gaela. Devas tamen terni pri lernintoj de la gaela kiel dua lingvo, car la nordokcidentaj regionoj, kie la gaela estas denaske parolata, daure perdas enlogantojn. Oni devas zorge interpreti la statistikon el la cenzo. Sajnas, ke Glasgovo, kun 11 000 parolantoj de la gaela, estas grava centro de tiu lingvo. Sed ili konsistigas nur 1 p.c. de la tuta urba logantaro, kaj la lingvo tie perdigas. Male, en kelkaj insuloj kiel Lewis, la proporcio de parolantoj de la gaela estas la plej alta el ciuj keltlingvaj regionoj de la tuta Brita Insularo.La gajno de dualingvaj parolantoj de la gaela multe dankigas al la klopodoj de An Comunn Gaidhealach (la Gaela Societo), kiu delonge propagas la gaelan lingvon kaj kulturon. Interne de An Comunn funkcias pure gaellingva nukleo, Clann an Fhraoich ('Infanoj de l'Eriko'). An Comunn havas oficejojn en Glasgovo, Inverness (gaele: Inbhir Nis), centro de eldonado de gaelaj libroj, kaj Stornoway, kie okazas eksperimento pri dulingva edukado. La instruado de la gaela aŭ per ĝi ne estas kontraŭlega sed tre mankas lcrnolibroj.An Comunn, privata organizo, ricevas ioman registaran financan subtenon. La cefa jara okazaĵo de An Comunn estas la nacia gaela kulturfestivalo Mod. Tiu okazas ne nur en gaellingvaj centroj, sed en la anglalingvaj cefaj skotaj urboj kaj lastatempe en frese konstruitaj modelaj urboj kien oni translogigis la enlogintojn de grandurbaj kvartalacoj.La gaela estas malforta en la amasa komunikado. Estas malmulte da radioelsendado kaj nenia televida. La gaela ec ne plu estas plene normigita lingvo. Depost la protest-anta Reformacio la kontaktoj al la antaŭaj irlandaj monaĥejoj - centroj de la kelta kulturo - estis rompitaj. Tamen ekzistas parte normigaj instancoj, ekzemple la radio, la ĉefaj eldonejoj. Oni parolas gaele ĉefe ĉirkaǔ la havenurbo Stornoway. Sed la nuna ole-sercado en la Norda Maro baldaǔ transiros al la norda Atlantiko, kaj Stornoway versajne igos centro de la olea industrio. Jam okazis profundaj sangigoj en la vivo-stilo kaj kulturo de la nordorienta Skotlando, ekzemple en Zetlandaj kaj Orkadiaj Insuloj, antaǔa centro de skandinaviaj kulturo kaj lingvo. En tiu insularo ec ekzistas movado por apartigo disde la cetera Skotlando, kaj aparta legosistemo.Alia asocio, malpli konata, estas la Asocio por Skotaj Literaturaj Studoj. Gi volas konservi la skotajn lingvojn kaj literaturojn: ne nur la gaelan, sed ankau la skotan. La skota au lalansa lingvo aǔ estas tre fora dialekto de la angla, aǔ aparta ĝermana lingvo. Gi ekzistas en diglosia rilato al la angla, kaj neniam ekzistis movado por gia leĝa rekono, kvankam gi posedas rican literaturan tradicion.Tamen lastatempe oni ekpritraktis la problemaron de la lingvaĵo en la edukado kaj la pozicion de skotlingvaj gelernantoj en la anglalingva klascambro. Problemo estas la sinteno de la mezklasaj skotoj al la skota lingvo. Ili malakceptas gin, ili negative re-agas al la klopodoj de skota poetaro sub MacDiarmid renovigi la skotan literaturan lingvon. Do la skota lingvo restas havaĵo de malgranda intelektularo kaj de sia cefe kam-para, iom post iom malaperanta parolantaro. La meza klaso parolas dialektojn kiuj varias inter urba skota kaj iom skote akcentita angla. La aristokrataro dume estas plene angligita pro edukado en anglaj privataj altklasaj lernejoj. Oni povas kompari la sin-tenon de la skotoj al la lalansa movado kun simila neakcepta sinteno de la irlandanoj al la oficiala kampanjo de revivigo de la irlanda.Alia organizaĵo estas la Societo por Skota Lingvo, kiu gis 1975 nomigis Lalansa Societo. Gi sangis sian titolon car la vorto lalansa ne estas sufice konata, kaj krome aludas nur al parto de Skotlando - la malaltaĵo (Lowlands). Estas interese kompari la skotan kun la nigra angla - ambaǔkaze la parolantoj, aparte la gelernantoj en klascambro, parolas lingvaĵon kiu au estas nenorma dialekto de la angla au, male, propra lingvo kun siaj propraj gramatiko, historio, ktp. laǔ la interprete Pro tio la Societo por Skota Lingvo sugestis ekzamenon pri la skota lingvo por ciuj gelernantoj, kiel en Usono oni proponis ekzamenon en la nigrula angla, ekzemple por instruistoj kiuj frontas gelernantojn kies lingvo tiu estas.Krome ekzistas la Skotlanda Lingvistika Enketinstituto, kiu reprezentas la tradician metodaron de geografia dialektologio. Pro la malforteco de la socia dialektologio en Skotlando, gis nun ne okazis tia kverelo inter la geografiaj kaj socilingvistikaj dialekto-logoj, kiel en Usono. Ekzistas ankau kelkaj revuoj kiuj eldonas en la skota kaj gaela. La Skota Nacia Vortaro (pri la skota lingvo) ekzistas, sed pro sia grandeco kaj multe-kosto ne estas disvastigita. Oni proponis la eldonon de posforma vortaro nur de nunaj vortoj tutlande uzataj.Estus paradokse, se Skotlando revivigus politike, sed ne kulture.
-
Report of the Committee on Irish Language A ttitudes Research
Author(s): John Edwardspp.: 54–59 (6)More LessRegis forta emocio pri la oficiala politiko pri la irlanda. Irlandanoj ne volonte esprimis sian veran pensadon, sed la amase anglalingva etoso de la irlanda vivo bone indikas majoritatan sintenon al la revivigo de la irlanda - la oficiala nacia lingvo. La recenzata raporto, la unua grava irlanda lingvo-enketo, provas esti objektiva. Gi esploras la sintenojn al la irlanda, scipovon en gi kaj irlandan lingvouzon. Tamen oni enketis nur per intervjuo kaj memraporto, ne per observado au testado. Oni intervjuis cirkaǔ 2 500 personojn, el kiuj cirkaǔ 500 en la Gaeltacht (irlandlingvaj zonoj). Oni krome aparté atentis la edukadon kaj administradon, kie, gis antaǔ nelonge, la profesia progreso dependis de irlandlingvaj testoj.Oni notis majoritate pozitivan sintenon al la lingvo kiel perilo de idento – sed tio ne implicas subtenon de la lingva politiko. Sed oni malalte taksis la lernejan instruadon de la irlanda. Regas generala pesimismo pri la estonteco de la lingvo, kiu estas taksata malnovmoda kaj neprestiga, ec ce enlogantoj de gaelaj zonoj. Tiuj kredas, ke la estonteco de la irlanda dependas de la pluvivo de la zonoj, kies registaran subtenon ciuj apogas.Cirkaǔ 68 p.c. kredas, ke la irlanda devas resti deviga lernofako. Aparte la respond-antoj el la laborista klaso bedaǔris la preferan aljugon de registaraj postenoj al irland-lingvanoj. Oni ĝenerale deziras la pluvivon de la lingvo, sed ne la preferon al giaj parolantoj. Necesas distingi la simpation al lingvo kiel simbolon de idento kaj heredaĵo disde la apogo al komunikado per ĝi.Pro la lerneja instruado, ĉiam pli da irlandanoj certagrade kompetentas en la irlanda. Sed la denaskaj parolantoj malpliigas kaj kun ili la konversacia kapablo. Pro la lerneja instruado kreskas la bazaj legokapablo kaj skribokapablo. Tutlande, nur 1,9 p.c. estas denaskuloj kaj 21 p.c. kompetentas pli ol iome. Nur unu persono el dudek uzas la lingvon intensive, 14 p.c. 'foje'. La angla kreskas eĉ en la Gaeltacht. Eĉ en laǔnome irlandlingvaj registaraj unuoj oni malofte au tute ne parolas irlande. Instruistoj de la irlanda instruas gin dum la leciono, sed ne apogas gin alie.Tradicie oni lasis la revivigon de la lingvo al la lernejoj, sed pro la tutsocia ne-intereso pri la revivigo de la irlanda, la lernejoj ne sukcesis. Do kion faru la lernejoj? Kaj kian lingvopolitikon preferas la popolo? Malfelice oni ne rekte demandis tion.Sume, oni apogas cefe la simbolan kaj kulturan rolojn de la irlanda; ne sajnas ke estontece pli da personoj parolos, au volos paroli, irlande. La lernejoj daǔre gravas, sed per si mem ne povos revivigi la lingvon. La raporto malfelice ne klare sumigas la laboron nek faras rekomendojn. Fakte, kaj por-gaela grupo kaj movado por libereco pri lingvoelekto bonvenigis la raporton, asertante, ke gi apogas iliajn starpunktojn. Domaĝe, ke la konkludoj estas tiel malfirmaj.
-
Meic Stephens, ed., The Welsh Language Today
Author(s): Richard E. Woodpp.: 60–62 (3)More LessDekkvin kontribuintoj analizas la historion kaj nuntempon de la kimra lingvo, nun parolata de 20 p.c. de la kimroj. La plejmulto parolas nur angle. Kvankam gi perdis sian kimran lingvon kaj kulturon pro ekonomia premo, tiu majoritato nun siavice ek-timas inversan ekonomian premon pro la revivigo de kimra nacia kultura movado. La libro ĉefe celas interpreti tiun movadon al la anglalingvaj kimroj.Kontribuintoj diskutas interalie la rilaton inter la angla kaj kimra. Ĉe kelkaj parol-antoj okazas intermikso tiel, ke ne plu eblas distingi du lingvojn. La redaktoro, Stephens, mem estas denaska anglalingvano kiu elektis uzi la kimran sed en ĉi-tiu libro escepte uzas la anglan. Oni priskribas la nunajn dulingvan edukadon kaj mankon de uzo de la kimra en la scienco.Por konkurenci kun la unueca angla necesas starigi normon de moderna parolata kimra. La skriba normo estas tro tradicia, kaj tro diferencas disde la parola, ofte dialekta, lingvaĵo.Malforteco de la kimra estas en la ĵurnalismo. Eĉ la anglalingva kimra gazetaro ne parolas nome de la lando, tiel, ke la eǔropanoj kutime neniel konscias pri la nacia aparteco de Kimrujo.Fine de la libro troviĝas politikaj ĉapitroj, interalie diskuto pri la aktivismaj, parte kontraǔleĝaj organizaĵoj. Iom romantika fina ĉapitro apelacias al kimra solidarigo kun la popoloj de la Tria Mondo. Pro siaj rezistemo kaj klarvido eble la nekonkerita kimra popolo jes regajnos sian lingvon, identon kaj antauan grandecon.
Volumes & issues
-
Volume 48 (2024)
-
Volume 47 (2023)
-
Volume 46 (2022)
-
Volume 45 (2021)
-
Volume 44 (2020)
-
Volume 43 (2019)
-
Volume 42 (2018)
-
Volume 41 (2017)
-
Volume 40 (2016)
-
Volume 39 (2015)
-
Volume 38 (2014)
-
Volume 37 (2013)
-
Volume 36 (2012)
-
Volume 35 (2011)
-
Volume 34 (2010)
-
Volume 33 (2009)
-
Volume 32 (2008)
-
Volume 31 (2007)
-
Volume 30 (2006)
-
Volume 29 (2005)
-
Volume 28 (2004)
-
Volume 27 (2003)
-
Volume 26 (2002)
-
Volume 25 (2001)
-
Volume 24 (2000)
-
Volume 23 (1999)
-
Volume 22 (1998)
-
Volume 21 (1997)
-
Volume 20 (1996)
-
Volume 19 (1995)
-
Volume 18 (1994)
-
Volume 17 (1993)
-
Volume 16 (1992)
-
Volume 15 (1991)
-
Volume 14 (1990)
-
Volume 13 (1989)
-
Volume 12 (1988)
-
Volume 11 (1987)
-
Volume 10 (1986)
-
Volume 9 (1985)
-
Volume 8 (1984)
-
Volume 7 (1983)
-
Volume 6 (1982)
-
Volume 5 (1981)
-
Volume 4 (1980)
-
Volume 3 (1979)
-
Volume 2 (1978)
-
Volume 1 (1977)
Most Read This Month
Article
content/journals/15699889
Journal
10
5
false
