- Home
- e-Journals
- Language Problems and Language Planning
- Previous Issues
- Volume 1, Issue, 1977
Language Problems and Language Planning - Volume 1, Issue 2, 1977
Volume 1, Issue 2, 1977
-
The Speech of Disadvantaged Dublin Children
Author(s): John Edwardspp.: 65–72 (8)More LessLa Parolkapablo de Malavantagigitaj Dublinaj InfanojLa komunajo al la studoj pri malavantagigitaj infanoj estas la lingvo. Depost Labov (1969) oni akceptas, ke la parolo de tiaj infanoj diferencigas disde tiu de la mezklasaj infanoj. La lingvo mem ne estas mankhava, tamen socia malavantago ligigas al kelkaj formoj de parolo.Programoj de kompensa (egaliga) edukado ofte provis sangi la lingvon al formo socie pli akceptebla. Antau ol entrepreni tion, oni havu informon pri la veraj trajtoj de la parolkapablo de la infanoj; tamen, tia informo nesufice disponigas.Ankaŭ en la irlanda cefurbo Dublin (irlande: Baile Atha Cliath) gravas la lingva faktoro. La nuna studo provas kompari la parolon de dublinaj malavantagigitaj infanoj kun tiu de infanoj sen tia malavantago. Ni studas ne la rolon de tiu parolo en la propra grupo, sed la kaûzojn de malfacilo en la lernejo, en la vasta socio, kiun reprezentas la lernejo.Oni komparis po dek knabojn de la kvina kaj de la dua lerneja jaroj el du apartaj lernejoj: unu trovigas en urbocentra zono kun malbona logigo, kun senlaboreco kaj malaltaj salajroj. Tie funkcias programo de porinfana kompensa edukado. La alia lernejo, en la norda Dublino, akceptas infanojn eljnezklasaj familioj kaj el familioj de fikse logantaj, fikse laborantaj laborist-klasanoj. Ciuj estis lernantoj de meza atingo. Oni klasigis la sociekonomian nivelon kaj grandecon de la familioj.Oni kolektis specimenon de la parolo de ciu infano per la metodo de ripetado de rakonto. La esploristo rakontis rakonteton de 560 vortoj, pri kaptado de fisisto, kaj petis la infanon ripeti gin al li, kvazau en ludo. Oni emfazis la komunikadon, la intereson pri la enhavo (ne la formo) al la esploristo. Oni surbendigis la rerakonton kaj analizis gin rilate al vortostoko, longeco, rapideco, ktp.Fine, kvin plenkreskuloj prijugis la specimenojn, pritaksante ilin lau inteligento, flueco, vortoprovizo, vockvalito kaj komunikpovo de la koncerna parolanto.La rezultoj montris klaran preferon, flanke de la jugistoj, de la parolstilo de la infanoj sen malavantago, en ciuj rilatoj. Ankau la rapideco kaj sintaksa komplekseco de la parolstilo de la malavantagigitaj infanoj montris mankon kompare al la senmalavantagaj. Oni rimarku, tamen, ke temas pri eksperimento farita en la etoso de lernejo, kaj ke la rezultoj tie eble ne similas al tiuj atingotaj aliloke. Tamen, ni ja parolas ci tie pri la atingoj en la lernejo.Versajnas, ke perceptoj pri la vockvalito, kiu inkluzivas la prononcon, la intonacion kaj la akcenton, influas al aliaj prijugoj. Jam ekzistas multaj studoj pri tio. Se oni komencas prijugi jam junajn infanojn tiumaniere, la profetado rapide realigas. Finfine, do, jen sociaj prijugoj kiuj respegulas la socian prijugon pri tiaj infanoj. Kaj rilate al tiuj tendencoj, programo de kompensa edukado volas helpi al ili. Sed, aliflanke, ni ekvidas, ke tia infano trovigas en malfacilo jam en la unua momenta, kiam li ekparolas en la lernejo, pro tuja prijugo, eble erara, pri sia generala inteligento au vortprovizo.
-
Welsh Bilingualism - Fact and Friction
Author(s): Carl Jamespp.: 73–82 (10)More LessLa Kimra Dulingveco - Faktoj kaj KonfliktojEkzistas pluraj konceptoj pri la kimra nacia idento. Ne plu ekzistas unulingvaj kimre parolantoj, sed la naciistoj inter la 25 procentoj da kimroj, kiuj scipovas kaj la kimran kaj la anglan, foje nomas sin 'kimraj kimroj'. Laŭ ili, do, tri kvaronoj de la enlogantaro estas fremduloj! Aktivas kampanjoj pri soseaj sildoj, kontrau la angla acetado de feriaj domoj, kaj por kimra televidokanalo. Ciuj kampanjoj bazigas sur la kimra lingvo, ne sur la nelingva kulturo. La militantoj estas la intelektularo, ne la laboristaro, car la intelektuloj ja disponas pri la oportuno pripensi la problemaron. Ekzistas do socia problemo surbaze de lingvo. Cu pro la rezistema pluvivo de la kimra, au pro la kolonia influo de la angla?Ekzistas pluraj konceptoj pri la kimra nacia idento. Ne plu ekzistas unulingvaj kimre parolantoj, sed la naciistoj inter la 25 procentoj da kimroj, kiuj scipovas kaj la kimran kaj la anglan, foje nomas sin 'kimraj kimroj'. Laŭ ili, do, tri kvaronoj de la enlogantaro estas fremduloj! Aktivas kampanjoj pri soseaj sildoj, kontrau la angla acetado de feriaj domoj, kaj por kimra televidokanalo. Ciuj kampanjoj bazigas sur la kimra lingvo, ne sur la nelingva kulturo. La militantoj estas la intelektularo, ne la laboristaro, car la intelektuloj ja disponas pri la oportuno pripensi la problemaron. Ekzistas do socia problemo surbaze de lingvo. Cu pro la rezistema pluvivo de la kimra, au pro la kolonia influo de la angla?Oni asertis, ke en Kimrujo ekzistas natura diglosio : ke la kimra pli taŭgas por la hejmo, la safopastado, la kultura festivalo eisteddfod; sed la angla por la scienco, la komerco. Tiuj faktoj ja estas gis nun instruataj en la lernejoj en la angla. Tamen la kimra kapablas esprimi ciujn temojn, kaj la vortaro de la scienco hodiaŭ estas universala, ne angla. Oni rapide povas ricigi la kimran tehnikan vortaron, se oni ne rezistas al anglaj pruntvortoj. La kimra pli bone pluvivas en la hejmo, car tien la angla nebone penetras. Pro tio gravas la kampanjo pri televido, kiu ja rekte eniras la hejmon.La frotado pri la kimra dulingveco ofte fontas el 'kredo' au 'konvinko'. Sintenoj, ne necese raciaj, estas la bazo de la konflikto. La kimra idento neniam reliefigos nur kontraste al la angla, sed en memdifino. La Lerneja Konsilantaro en 1967-71 esploris sintenojn al la du lingvoj. Lau gi, la sinteno al la kimra malplifavorigas, sed tiu al la angla plifavorigas, kiam la lernejanoj pliagigas. Dua, eksperimenta esploro de sintenoj komparis la prijugon de tri parolstiloj: kimra lingvo, kimre akcentita angla, kaj 'angla angla'. Lau pluraj jugoskaloj, la kimra lingvo kaj kimra angla restis pli alte taksitaj ol la angla. Ankau la kimra akcento en la angla povas indiki kimran identon. Pri idento oni povas demandi, cu esti kimro signifas esti militanta naciisto au, male, nur nature oosedi memkomprenan identon. Oni estas kimro nur kiam oni perceptas sin tia, ne atentante la klasigon fare de aliaj (ekz. militantaj naciistoj).De la sinteno al lingvo grandparte dependas la sukceso en lernado. La 'integriga' motivo regas ce la 'kimra', ne la 'instrumenta', car la cefa uzo de la kimra estas enhejma kaj kampara. La instruistoj do kaptu tiun motivigon. Fakte, ciam pli da homoj sekvas vesperajn au mallongajn intensivajn lingvokursojn. Se oni anoncas, ke oni estas serioza lernanto, oni estas akceptita de la kimra-lingvanoj. Tamen, tiuj samaj rifuzas alparoli la lernanton en la kimra. Ambau ja parolas komunan lingvon, la anglan, kaj la ideo, ke eksterulo parolu la kimran, estas ja ridinda! Jen stranga problemo, se oni volas praktiki la lingvon.La dulingva edukado plivastigis, kaj ekzistas nestata movado de antaŭlernejoj, en kiuj la infanoj ludas kimralingve. Car la altiro de la kimra poste malkreskas, gravas prepari interesajn lernilojn por la mezlernejo. Tion oni faras per diversnivelaj instru-unuoj, ne per tradiciaj lernolibroj. Por instrui minoritatan lingvon, oni gis nun cefe esploris la influon de la regata lingvo - la kimra - sur la regantan lingvon - la anglan. La Kimra-lingva Societo nun postulas inversan esploron. Kelkaj esploristoj - nelingvistoj -asertis, ke multaj junaj 'dulingvanoj' fakte posedas nenian lingvon, sed kimra-anglan miksajon. Tamen, temas nur pri vorta pruntado, dum la baza sintaksa nivelo restas netusita. Estas kuragige, ke la kimroj pruntas anglajn vortojn kaj esprimojn, tamen ne transiras al la angla lingvo. Aŭ cu tio estas nur antaŭstupo de generala transiro? Pri tio necesos pliaj esploroj surbaze de la kontrasta lingvistiko.La plimultaj kimroj nun kredas, ke la kimra erozias la anglan, kaj inverse. Do ili kontraŭas la dulingvigon de siaj infanoj. Praktike, ili ne donas al siaj infanoj edukan sperton en la kimra. Kelkaj aliaj argumentas, ke dulingva edukado estas pli rica, kaj ke oni devas plibonigi la ekzistantan kimran eduksistemon.Per ci tiu artikolo mi volis esprimi la frustron de tiuj, kiuj dedicas sin al la plivivigo de la kimra; kaj klarigi ekzistantajn sintenojn al la kimra kaj la kimroj. La gisnunaj esploroj de la kimra dulingvismo estas nefidindaj. Ni bezonas multajn personajn el-dirojn, kaj multe da toleremo. La toleremo estas ja trajto de la kimra nacia idento.
-
Ireland: The Irish Language in Education
Author(s): Tomás Ó. Domhnalláinpp.: 83–96 (14)More LessIrlando: la irlanda lingvo en la edukadoIrlando, kie preskaŭ cies gepatra lingvo estas la angla kaj la ceteraj scias gin, havas problemon versajne unikan: konservi viva kaj revenigi al generate uzo la 2000-jaran irlandan lingvon, kiun nun denaske parolas ec ne 2% de la landanoj, kiun entute scias maksimume 30%, kaj kiun oni publikvive uzas nur en izolitaj regionoj cefe apud la okcidenta bordo - malgrau gia historia rolo kiel portanto de la nacia kulturo kaj fokuso de la naciismaj streboj al politika emancipo, kiujn kronis la fondo de la Irlanda Libera Stato en 1922.La irlanda literatura tradicio dividigas en kvar periodojn: proks. 600-900 p.K., 900-1200, 1200-1650 kaj 1650- (respektive la periodoj antikva, meza, frumoderna kaj moderna). En la 17-a jarcento la formalan literaturan lingvon poiome anstataŭis pli populara lingvoformo. Sed guste samtempe ekenmigris angloj kaj skotoj, grandskale elpusante irlandlingvanojn el regionoj poseditaj de ili. Tiun kolonian procezon apogis la anglaj regantoj de Irlando. Ci tiel envenis la angla lingvo, tiom sukcese, ke gis 1851 la enfluado de anglalingvanoj, malsatoj kaj elmigro de indigenoj lasis nur 1 500 000 irlande-parolantojn, 23% de la logantaro. Pro angla regado kaj angla eduksistemo, kiu tute ekskluzivis la irlandan lingvon, la uzo de tiu lingvo malkreskadis. Inter 1956 kaj 1971 la logantaro en irlandlingvaj regionoj falis de 85 547 al 55 440 (al c. 1,9% de la tuta irlandanaro).Sed 1971 montras ankaŭ kreskon de la sciantoj de la irlanda - 28,3% kompare kun 21,2% en 1946. El tiuj 26,4%, kiuj parolis en 1971 la irlandan ne logante en irland-lingva regiono, nur malmultaj estas aliregionaj irlandlingvanoj. Plejparte temas pri anglalingvanoj, kiuj lerneje lernis la irlandan kaj kredas povi paroli gin, sed vere gin ne of te uzas kaj ne bone scias. (Studo aperinta en 1976 konkludis, ke, dum 30% modere scipovas la irlandan, nur 9% regas gin, kaj ke en anglalingvaj regionoj uzas gin nur 4% ofte kaj 11% de tempo al tempo.) Tio ci rezultas el la oficiala lingvopolitiko rilate lernejojn.Car la forta movado por revigligi la irlandan gravis tuj antaŭ kaj post 1900 en la strebo al liberigo, kompreneblas, ke ekde 1922 la nacia registaro penis uzi sian elementan lernejaron kiel ilon por restaŭri la irlandan. Mankis instrukapabluloj. Oni do unue intensive somerkursis lernejajn instruistojn por ke ili povu instrui la irlandan, kaj fondis tute irlandlingvajn mezlernejojn, iuj el kies lernantoj poste trejnigis en pedagogiaj altlernejoj kaj komencis instrui nur en la irlanda. Oni igis la irlandan studtemo instruenda en ciu elementa lernejo kaj rekomendis tiucele la rektan metodon. En la 1930-aj jaroj jam estis sufice da dulingvaj instruistoj tiel ke oni povis direktivi, ke inter la agoj 4/5 kaj 7/8 lernejanoj lernu kaj parolu nur irlande, kaj eklernu nur en la kvara lerno-jaro la anglan; kaj ke iom post iom oni ekinstruu ciun studobjekton (krom la angla mem) en la irlanda. Oni vaste sekvis la direktivon ĉe la unuaj kvar lernojaroj; sed instruistoj ĝenerale malemis instrui irlande en postaj stadioj — pro manko de lingvo-aplombo, neuzateco de la irlanda ekster la lernejoj, ktp. - kvankam ja fondigis kelkaj tute irlandlingvaj lernejoj. Malkontento esprimigis jam en 1936, kiam la lerneja instruistosindikato dissendis demandaron al 9000 instruistoj kaj la plimulto de la 1347 respondintoj malfavoris la ekskluzivan uzon de la irlanda en fruaj lernojaroj kaj la irlandlingvan instruadon de studobjektoj al pli agaj lernantoj. La raporto pri tiu enketo kaj posta studo, vaste konigitaj, indikantaj la neefikecon de lerneja instruado per dua lingvo, certe influis iom la publikan opinion kaj akcelis tiun malemigon pri la irlanda, al kiu ĉiuokaze kontribuis aliaj faktoroj, ol la studoj - precipe la sento, ke oni tro lasas al la lernejoj la taskon restaŭri la irlandan kiel ĉiutagan lingvon, dum man-kas tiucelaj klopodoj en aliaj sektoroj. De post apogeo en 1948, instruistoj malpli volis plu instrui en la irlanda, kaj gepatraroj ie kaj tie postulis reiron al anglalingva instruado por anglalingvaj infanoj.Listas interese noti, ke la studon de Macnamara en la 1960-aj jaroj (sajne indikantan, ke instrui irlande aritmetikon al anglalingvaj infanoj malakcelis ilian lernon de la angla kaj de problema, sed ne de aŭtomata, aritmetiko, sen ke ili kompense pli regus la irlandan) sekvis eksperimentoj teme kaj metode similaj sed malsimilkonkludaj. Lambert kaj Macnamara (1969) kaj Barik kaj Swain (1975) konkludis el kanadaj eksperimentoj, ke instruado pere de dua lingvo ne signife influas lernon de aritmetiko au de la gepatra lingvo, sed jes bone efikas al rego kaj sato de la dua lingvo.Dum Macnamara esploris, la irlanda edukministrejo funde retaksis la rektametodan lingvopedagogion ekuzitan en la 20-aj kaj disvolvitan en la 30-aj jaroj. En la 60-aj jaroj oni jam sentis, ke tiu metodo postulas tro da laboro precipe de pli agaj elementlerncj-anoj. Oni studis la irlandan lingvostrukturon kaj esploretis pri pedagogio kaj fine lane-is kompleton da kursoj por 5- gis 15-jaruloj, aŭdvidan, kun sonbendaj, bildaj kaj poste filmostriaj suplementoj, kiujn oni plue gisdatigas kaj poluras. Aktuale per tiu metodo ciuj elementaj lernejoj en anglalingvaj regionoj instruas la irlandan. Komplementas iom da babilo en la irlanda inter instruantoj kaj lernantoj kaj da irlandlingva instruado de ekz-e kantado au korpa eduko, sed apenaŭ plu de io alia. Cetere ekde 1971 oni emfazas, ke elementlernejanoj aktive legu, verku kaj eltrovu por si mem, kio malkura-gigas instruadon per la irlanda, car oni iniciatemas pli en la gepatra lingvo.Nun do oni lernas la irlandan, ne per gi Ec pedagogiaj altlernejoj ne plu trejnas tute per la irlanda kaj oni malpli fidas la kapablon de giaj diplomitoj, ol antaue.Cio ci tamen nur pri lernejoj por anglalingvaj infanoj. Tie, kie la irlanda plu dominas hejme, oni cion instruas kaj diras irlande, kaj la anglan oni nur lernas kiel objekton. Tiu lerno okazas iom facile, pro la forta influo de apuda anglalingva mondo kaj la tra-dicio migri al anglalingvaj landoj/regionoj.Restas eta nombro da irlandlingvaj lernejoj en anglalingvaj regionoj. Ilin frekventas infanoj, por kiuj iliaj gepatroj volas tian edukon. Dum antaŭe tiaj lernejoj fondigis pro kuragigo stata, lastatempe la iniciato versajne venus (precipe en Dublino) de gepatraroj postulantaj ilin.La mezlernejaro agnoskas la irlandan kiel studobjekton jam de c. 1901 kaj gi igis dev-iga abiturientiga temo en 1913. Tial instruis gin la pli multaj mezlernejoj - ekz-e 266 el 278 mezlernejoj en 1924-25. Gi igis deviga instruobjekto en ciu mezlernejo en 1927 kaj por ciu mezlernejano en 1932; oni ekdevis sukcesi la tiuobjektan ekzamenon por povi abiturientigi. Tio nedevigis en 1973. Sed la irlanda restas deviga studtemo por ciu lernanto en statsubvenciataj lernejoj.Apartaj ŝtataj subvencioj por mezlernejoj instruantaj kiel eble plej multajn temojn per la irlanda instigis kreskon de tute irlandlingvaj lernejoj de 5 en 1925-26 gis 107 en 1949-50, sed la cifero denove falis (29 en 1971-72) - rimarku ankoraŭ la apogeon ĉ. 1948, ne facile eksplikeblan. Inter 1971 kaj 1975 la procentoj da lernantoj, kiuj ekza-menigis irlande pri studobjektoj kiel matematiko au historio, faladis. De post 1973, ciam pu' da abiturientigokandidatoj ne ekzamenigas pri la (ne plu deviga) irlanda. Tiuj faktoj indikas malkreskon en la scio de la irlanda ce la logantaro, misaŭguran por la estonteco de la lingvo, por kiu ja necesas, ke la anglalingvanoj transvenu al la irlanda, kaj ili evidente ne povas tion fari se ili ĉiam malpli scias la lingvon. La evoluo lerneja povas sekvigi falon de la nombro de irlandanoj sciantaj la irlandan, kiu atingis kulminon de 28,3% en 1971. Se gi komencos fali, restos apenaŭ espero, ke tiu perea procezo renversigos.En postmezaj lernejoj oni ĉie instruas la irlandan kiel objekton, sed preskaŭ nenie ali-ajn temojn per la irlanda. La sola grava escepto estis la pedagogiaj, sed ne plu - kiel menciite. La universitata kolegio en Galway, kiu de longe klopodas varbi studentojn por irlandlingvaj kursoj en 16 studobjektoj, havisgis nun malmultan sukceson. Tamen, oni notu la pozitivajn atingojn de la lerneja instruado de la irlanda: (1) Preskaŭ ciuj elementlernejaj instruistoj kapablas instrui ambaŭ lingvojn kaj ambaŭlingve. (2) Mezaj kaj postmezaj lernejoj havas tre multajn instruistojn de la irlanda kaj multajn, kiuj povas instrui per la irlanda. (3) Preskaŭ 30% de la logantaro pretendas paroli irlande kvankam malpli ol 2% parolas gin denaske. (4) Mem trapasinte la eduksistemon, 70% el la demanditoj de la studo 1976 favoras tute irlandlingvajn lernejojn. Oni ankaù konsideru gravajn malsukcesojn, pri kiuj ne kulpas la eduksistemo: (1) La nombro de denaskaj parolantoj de la irlanda ne cesis fall (2) Tiuj, kiuj en anglalingvaj regionoj scias la irlandan, ne havas okazon uzi gin.Sajnas esti krizo nun por la irlanda lingvo. La movada impulso tiel zorge organizita inter 1922 kaj 1948 sajne elĉerpigis. Krom se oni mobilizos denove, ekzistas grava dangero, ke la progreso pri restaùro de la irlanda iom post iom komplete cesos. Skrib-ante post la apero de la grava Raporto de la Superrigardo pri Lingvo-Sintenoj, mi nombras min inter tiuj 25%, kiuj optimismas pri la estonteco de la irlanda - sed mi tion faras nur pro kredo, ke pozitiva agado okazos tuj. Se oni permesos stagnon, la bremsigo de la iama impulso daùros, kaj sendube restaùro de la irlanda lingvo en ia ajn formo - unulingvisma au dulingvisma - maleblos.
-
The Cornish Language and its Literature, P.B. Ellis; The Lion's Tongue K. MacKinnon; Culture in Crisis Betts, C.
Author(s): John Edwardspp.: 97–102 (6)More LessLa keltaj lingvoj suferas erozion favore al siaj pli fortaj najbaroj. Tamen vekigis intcrcso pri ilia estonteco. Ciu el la tri recenzataj verkoj estas la plej fresdata pri la koncerna lingvo. Sume, temas pri la tri keltaj lingvoj de la brita cefinsulo.La temo de la verko de Ellis, la kornvala, kompreneble ne plu estas parola lingvo. La historio de la falo de la kornvala, do, estas pli-malpli finverkita, kaj socilingvisto povas multon lerni de gi. La kornvalanoj estis la unua kelta popolo konkerita de la angloj. Sekvis rapida disfalo de la lingvo. Jam en 1680 kornvalano unue deklaris deziron savi la lingvon. En la 18-a jc. filologoj ekstudis antikvajn tekstojn, sed ignoris la vivantajn parolantoj, la lasta el kiuj mortis en 1777.line de la 19-a jc. okazis la t.n. Kelta Revivigo, kaj naskigis movado por la revivigo de la lingvo. Nuntempe, pli da homoj scipovas la kornvalan, ol en la antaŭaj ducent jaroj. Ekzistas Kornvala Lingvokomitato kaj aŭtonomisma politika partio.La skotgaela ankaŭ frontas malfacilon, sed estas daŭre uzata de c. 80 000 parolantoj. La libro de MacKinnon montras, kiel la kelta lingvo cedis terenon al norda variajo de la lingvo angla — la lalansa - kiu ekde la 16-a jc. alprenis la nomon skota, dum la kelta nomigis 'irlanda." Tiel, la gaellingvanoj igis kvazaŭ fremduloj en sia propra lando.Kiel en Irlando, la gaellingvaj regionoj de Skotlando fakte estas dulingvaj. La elenienta instruado estas en la gaela, sed ne la supera. Laŭ MacKinnon, eble la gaela ne formortos, se la parolantoj alte taksas gin. Sed la estonta pluvivo dependas de ekonomiaj fortoj - se la lingvo praktike utilas en sia natura medio.La kimra, traktita en la libro de Betts, estas eble la plej forte ekzistanta kelta lingvo. Kiel ce la skotgaela, tre gravas la pluvivo de tiuj regionoj, kie la lingvo estas majoritata. Sed tie, anglalingvanoj acetadas dometojn kaj farmbicnojn. La kimra, historic, ne tiel disfalis, kiel la ceteraj keltlingvoj, parte car la kimra popolo akceptis la protestantismon kaj la kimra igis tiel kultlingvo. Inverse, la kornvalanoj retenis la katolikismon kaj perdis sian lingvon. Betts emfazas la gravecon de oficiala subteno, sed la amasa popolo finfine decidigas la estontecon de lingvo. Nur Betts, el la tri aŭtoroj, faras konkretan agad-proponon : la starigon de tri administraj regiono-tipoj; laŭ la koncerna lingva idento. Sed tio en si mem estas iusence atenco kontraŭ la 'natureco' de tia regiono. Paradoksa problemo. Dua problemo : la verkistoj alprcnis ne-dinamisman, do nerealecan starpunkton.La verkoj de Ellis kaj MacKinnon estas sciencaj kaj legeblaj. Tiu de Betts, male, estas neunueca, car preparita por gazetoj. Oni povas legi la librojn kaj por gajni informon pri la koncernaj lingvoj, kaj pro generala socilingvistika intereso.
-
Per una prognosi circa la sopravvivenza del dialetto nel Cantone Ticino
Author(s): Tazio Carlevaropp.: 103–106 (4)More LessPri prognozo koncerne la pluvivon de la dialekto en Kantono TicinoLastatempe du verkoj aperintaj en 1976 ('Il dialetto e l'italiano regionale nel Ticino', de Ottavio Lurati, kaj 'Censimento degli allievi delle scuole 1975-76', de Elio Venturelli kaj Nadia Bariffi) fajrigis grandajn diskutojn en periodajoj, radio kaj televido pri la hodiaŭa situacio de la tradicia lingvo parolata en la svisa kantono Ticino, la tipa lombarda dialekto (la itala lingvo estas la oficiala lingvo de la Kantono).Oni rimarkis, ke iom post iom, pro socio-ekonomikaj sangigoj kaj internaj migroj, la dialekto limigas ĉiam pli al malfavorataj montregionoj kaj al malfavorataj enurbaj populacio-klasoj. Tio kondukas al malgrandigo de la prestigo de la dialekto, car gi estas stereotipe konsiderata la kaŭzo de la enlernejaj malfacilajoj de la lernantoj. La vera fakto estas, ke la dialekto estas rica esprimilo, kaj ke oni povus helpi la gelernantojn ne per kodo-sango (kiu ĝenerale estas mortiga por la dialekto - sed ankaŭ por la nova /itala/ kodo), sed per efika kompensa lingvo-instruado dulingva (itala kaj dialekto).Dum la diskuto oni rimarkis vocojn de lingvodarvinistoj ("la dialekto devas malaperi, car gi estas la malpli forta"), de lingvaj tradiciistoj (kiuj deziras utiligi la dialekton kiel distingilon disde la italoj), kaj de moderuloj, kiuj proponas, ke oni gardu la dialekton en difinitaj intern-ticinaj roloj. Tiu lasta propono povos aktualigi nur se la uzo de la dialekto ne est os folklora kaj se gi estos unuiga kun la nord-italoj. Krome, en la lernejo, radio, televido, eldonado, la loko de la dialekto devos esti pli granda ol gi fakte estas. En la lernejo, krome, oni devos antauvidi kompensan lingvoedukadon kiu estu dulingva (kaj kontrastiga), por ke la dialekto ne igu sablono de la itala - kaj inverse.
-
The Five Aspects of Language Planning - A Classification
Author(s): Moshe Nahirpp.: 107–123 (17)More LessLa kvin aspektoj de la lingvoplanado — enklasigoLa socilingvistoj lastatempe komencis enklasigi la celojn kaj metodojn de la lingvoplanado. La nuna studo krome klasigas la funkciojn de la lingvoplanaj agentejoj. Ni identigos kvin funkciojn.La oficiala defendo de la 'pureco ' de iu lingvo estas la unua funkcio, jam ekde la starigo de la florenca akademio en 1582. Sekvis franca, hispana, hungara ktp. akademioj, sed usonaj kaj britaj klopodoj starigi akademion fiaskis kaj tie la lingva normigo restis privata iniciato. Ekzistas tendencoj kaj favore al kaj kontraŭe al la purismo, ekz. pri la pruntado de fremdvortoj. Nunaj tendencoj varias laŭlande.Alia funkcio estas la revivigo de ec 'mortintaj' lingvoj, ekz. la hebrea, kornvala. Nur la hebrea plejparte sukcesis, donante tiel esperon ankaŭ al aliaj movadoj. La demando, kiel guste la hebrea sukcesis, estas interesega. En tiu kazo sajne ekzistas fakta bezono de lingva komunikilo, kaj la mortinta lingvo ofertis sin kiel bazan materialon. Tiam, la agentejo modernigos gin, adaptante gin al necesaj celoj - alia funkcio. Ni distingas, do, tripasan vojon: kodigo, normigo kaj reformo.La plananto de lingvo sukcesos nur tie, kie liaj celoj estas esence tiuj, kiujn la popolo senkonscie alprenas. Tio fakte estas la novhebrea kazo. Ce la irlanda, male, ne ekzistas bezono - la angla montras sian taugecon kaj regadon ec sen propagando, dum la gaela altiras nur per nacia sento. La religia, nacia au politika sento povas helpi, sed ne povas sukcesigi lingvomovadon.La lingva purigado bazigas sur emocio nacia, politika au ec estetika - gi ne volas pli-faciligi la lingvon au la komunikadon. La reformismo, male, jes volas faciligi la uzon de la lingvo. La reformo povas okazi rapide kaj samtempe kun aliaj funkcioj, kiel ekz. ce la turka.La franca revoluciisto Barère deklaris intencon revoluciigi la lingvon. Sed la baza teorio de lingvo-reformo fontas nur el la 20-a jarcento. Notindaj estas la estono Aavik kaj lia sekvanto Tauli.La lingva normigo estas hodiaŭ la plej ofta funkcio de la lingvoplanaj agentejoj. Oni ciam pli studas gin, teorie kaj praktike, antau cio en Afriko kaj Azio. Gi fontas cefe el politika evoluo, la estigo de novaj statoj. Tie, oni rekonis la gravecon de la lingvo kiel perilo de nacia idento kaj unueco, por partoprenigi la unuopulojn en la nacia komunumo. Tiumaniere, Afriko kaj Azio nun sekvas historian evoluon, kiun trapasis Eŭropo antau nur kelkaj jardekoj. Ni povas, ekzemple, sekvi la plimultigon de la naciaj lingvoj en Europo kaj paralelan plimultigon de nacistatoj inter 1800 kaj 1937. Cefa teoriisto de la lingva normigo estas P. S. Ray. Interesa demando estas la elekto de normo.La leksika modernigo estas grava funkcio. La sveda ofertas ekzemplon de tio en la tehnika vortaro. Multlande ekzistas agentejoj de leksika modernigo, kaj ni povas atendi la starigon de pliaj.Per skizo ni povas montri la diversajn funkciojn de tiaj agentejoj, kaj indiki, por kiuj lingvoj ili plenumas tiun funkcion. Kompreneble, la agentejo povas transiri de unu funkcio al alia. Ci tiu enklasigo eble helpos en la priskribo de la lingvoplanaj agentejoj kaj lingvoplanaj funkcioj, kaj iliaj roloj en la hodiaua mondo.
-
Le Choc des langues au Québec 1760-1970, Guy Bouthillier et Jean Meynaud
Author(s): Richard E. Woodpp.: 125–127 (3)More LessEn originale konceptita kolekto, la kompilintoj represas dokumentojn, ofte nebone konatajn, ec de aùtoroj kies biografioj estas netroveblaj. Ne temas pri verkoj por fakuloj, aparté ne por lingvistoj. En la epoko de verkado, la lingvistiko kaj aparté la socilingvistiko kaj politika lingvistiko ne ekzistis.La aùtoroj sekvas la lingvan problemon en Kebeko de 1760, post la brita venko, gis 1970, kiam la problemo daure restis nesolvita. La plimulto de la libro konsistas el la dokumentoj - eseoj, raportoj, oratorajoj, poemoj ktp., cefe de franc-kanadanoj sed foje de anglalingvanoj au francoj. Enkonduko kutime donas biografion. Entute la libro provizas kulturhistorion de Kebeko kun atento al la nacia, kultura kaj lingva idento.Enkonduko diskutas la demandojn en socilingvistika kaj politik-lingvistika perspektivo. Gi parte diskutas la dokumentojn, sed parte générale esprimas la poiitikan filozofion de la verkintoj. La aùtoroj koncentrigas al Kebeko. La antaua espcro radii el Kebeko la francan civilizon kaj kulturon al la tuta Ameriko montrigis donkifiota, kaj la franclingvaj usonanoj nepre estos asimilitaj. Kebeko povos helpi la franclingvajn kanadanojn ekster Kebeko nur igante nacia hejmo de ciuj franc-kanadanoj (kp. la vortojn de la Balfour-deklaracio).La lingva konduto igis temo de aktiva soci-scienca esploro nur lastatempe. Giajn cltrovojn oni raportas interalie en LMLP. Forpasis la epoko de sprita, engagita verkado pri kclkaj aspektoj de la temaro. Do ci tiu cefverko longe retenos sian dokumentan valoron.
Volumes & issues
-
Volume 48 (2024)
-
Volume 47 (2023)
-
Volume 46 (2022)
-
Volume 45 (2021)
-
Volume 44 (2020)
-
Volume 43 (2019)
-
Volume 42 (2018)
-
Volume 41 (2017)
-
Volume 40 (2016)
-
Volume 39 (2015)
-
Volume 38 (2014)
-
Volume 37 (2013)
-
Volume 36 (2012)
-
Volume 35 (2011)
-
Volume 34 (2010)
-
Volume 33 (2009)
-
Volume 32 (2008)
-
Volume 31 (2007)
-
Volume 30 (2006)
-
Volume 29 (2005)
-
Volume 28 (2004)
-
Volume 27 (2003)
-
Volume 26 (2002)
-
Volume 25 (2001)
-
Volume 24 (2000)
-
Volume 23 (1999)
-
Volume 22 (1998)
-
Volume 21 (1997)
-
Volume 20 (1996)
-
Volume 19 (1995)
-
Volume 18 (1994)
-
Volume 17 (1993)
-
Volume 16 (1992)
-
Volume 15 (1991)
-
Volume 14 (1990)
-
Volume 13 (1989)
-
Volume 12 (1988)
-
Volume 11 (1987)
-
Volume 10 (1986)
-
Volume 9 (1985)
-
Volume 8 (1984)
-
Volume 7 (1983)
-
Volume 6 (1982)
-
Volume 5 (1981)
-
Volume 4 (1980)
-
Volume 3 (1979)
-
Volume 2 (1978)
-
Volume 1 (1977)
Most Read This Month
Article
content/journals/15699889
Journal
10
5
false
