- Home
- e-Journals
- Language Problems and Language Planning
- Previous Issues
- Volume 1, Issue, 1977
Language Problems and Language Planning - Volume 1, Issue 3, 1977
Volume 1, Issue 3, 1977
-
Paragone sociolinguistico di due lingue semitiche moderne: Il tigré e il tigrigna
Author(s): Jack Fellmanpp.: 129–130 (2)More LessLingva Komparo de du Modernaj Semidaj Lingvoj - la Tigrea kaj TigrinjaLa aŭtoro volas pruvi, ke ekzistas sociolingvistikaj ekzemploj de la konata eldirajo de Edward Sapir, laǔ kiu 'la lingvo kaj la kulturo ne estas internece ligitaj. Lingvoj komplete malsamaj povas veturigi komunan kulturon, dum ke lingvoj strikte parencaj povas aparteni al kulturaj sferoj tre malsamaj'. La aǔtoro ekzamenas la ekzemplon de la tigrea kaj tigrinja lingvoj, parolataj en Eritreo kaj en parto de Etiopio. Ili originas el sama lingvo, kaj ekzistas striktaj lingvistikaj ligoj inter ambaǔ, sed la tigrinja estas lingvo de setligintaj terkultivistoj, lingvo skribita kaj kultura, dum la tigrea restis lingvo de nomadaj pastistoj, kiuj plejparte estas analfabetaj.
-
The French-Language Unit: A key instrument in Canada's Official Languages Policy
Author(s): Roger E. Gannonpp.: 131–139 (9)More LessLa franclingva unuo : gravega ilo de la kanada politiko pri oficialaj lingvojDum la unuaj naǔdek jaroj de la kanada federacio la provinco Kebeko iom post iom perdis sian francan karakteron pro anglakanada/usona influo. Fine de la jaroj 1950-aj ekestis franckanada reago.Responde, en 1963 starigis Rega Komisiono pri Dulingvismo kaj Dukulturismo. En ties finaj rekomendoj estis alprenita 'individua' lingvopolitiko, ne 'teritoria'. Tiel, la franckanadano havas rajton al servo en sia propra lingvo cie. Kaj la du oficialaj lingvoj devas igi laborlingvoj ce la federacia burokratio : 'la franca igos funkcia lingvo de laboro'. La gistiama cefa barilo al egaleco de la franclingvanoj en la publika servo estas ties 'esence angla karaktero'.La Komisiono rekomendis la starigon de franclingvaj laborunuoj. Tiuj fine plibonigus la servon al la franclingva publiko. La franclingvaj unuoj ankaǔ akceptus anglalingvanojn, kapablajn labori en la franca.Komence, la unuoj estis malaltrangaj, kaj cefe en la jam esence franca Kebeko. En la lege dulingva cefurba (Otava) zono estis malmultaj kaj malaltaj franclingvaj burokratoj. En 1973 tamen oni vocdonis plifortigi la unuojn, cefe en Otavo. Ekde 1978 la plano devas esti realigita. Pro politikaj kaj eble humanaj kialoj oni permesis al unulingvaj anglalingvanoj resti en sia jama franca unuo. Tio tamen povus malfortigi la planon.La realigo de la plano dependas de la rajto de la francaj unuoj komuniki kun la centra oficejo ankaǔ en la franca. La eksteraj rilatoj de la franclingvaj unuoj devas respeguli ties cefe francan karakteron - oni ne atendu finfinan anglan tradukon de ties produktoj. La interkomunikado en la angla devus esti nur intertempa arango, baldaǔ forigota.Tamen, la francaj unuoj frontis problemojn. lli ofte ja devis komuniki eksteren per la angla. Se ili insistis ricevi dokumenton en la franca, gi malfruis pro la traduktempo. Se ili sendis francan dokumenton al angla unuo refoje okazis prokrasto. La tradukoj ofte estis malbonaj kaj miskomprenigaj. La francaj unuoj devis rigardi la anglan originalon por kompreni la veran signifon! Krome, anglalingvanoj ofte uzis la franclingvanojn kiel tradukistojn, forprenante ilin de la profesiaj taskoj. Kaj multaj franclingvanoj, alkutimigintai labori en la angla, devis lerni funkcii en la franca. Mankis francaj vortostoko, helpiloj. Sed la problemoj estas iom post iom forigataj.Ankoraǔ estas tro frue prijugi la sukceson au malsukceson de la eksperimento. Sed gi devas igi plena sukceso por igi la francan realeca laborlingvo en la publika servo kaj savi la dulingvisman politikon de la kanada registaro en la okuloj de Kebeko.
-
Die Zukunft des Friesischen
Author(s): Lieuwe Pietersenpp.: 141–152 (12)More LessLa nordorient-nederlanda provinco Frislando posedas 550 000 enlogantojn kaj propran lingvon. La frisa estis oficiala lingvo gis la 16-a jarcento, sed poste la nederlanda igis la publika lingvo. La frisa estis pusita en la kamparon kaj la privatan, familian rondon.Komencigis batalo por la savo de la frisa en la 19-a jarcento. Gi kauzis la oficialigon de la frisa kiel dua lingvo de Nederlando en la 20-a jc. Gi estis allasita en la edukado, juro, eklezio ktp. La provinco estas nun dulingva; ciu komprenas la nederlandan, la plejmultaj la frisan. La nederlanda suficas por ciuj celoj; la frisa ne.Lastatempe la situacio sangigis kaj la frisa plifortigis, dank'al la klopodoj de la organizajb Frisa Movado kaj al pli favora etoso. Tiu etoso respegulas la tutmondan sindefendon de la lingvaj kaj aliaj minoritatoj kontraǔ la 'interna koloniismo', la sociologian kaj pedagogian atenton al la infanoj de laboristoj kaj, en Usono, de nigruloj. Oni do serioze atentas la frise parolantan infanon. Krome, la nova filozofio ke "la malgranda estas la bona" anstataǔas la filozofion de la daǔra kreskado kaj konsumo. Oni emancipas malgrandajn komunumojn.Frislando tre longe trovigis en klasika diglosia situacio de lingva neegaleco. Pro la oficialeco de la nederlanda, oni ne povis profesie progresi per la frisa. Estas do mir-inde, ke la frisa pluvivas. Pro la Frisa Movado, la lingvo nun enpenetras vivkampojn, kie gi antaǔe mankis. La organizo celas egaligi la du lingvojn. Por realigi tion, necesas, ke la frislandanoj posedu arnbaǔ lingvojn kaj povu utiligi ilin en kiel eble plej multaj vivsferoj. Pro tio, oni fortigas la frisan en la lernejo kaj per multaj kursoj provas du-lingvigi la plenkreskulojn. La tuta plano estos longdaǔra.Oni devas doni praktikan funkeion al la frisa. La lingvo estas ja multege pli ol nura ekonomia perilo (se estus nur tio, la frisa jam delonge pereintus). Se estontece oni postulas dulingvecon por diversaj postenoj, kiel jam en kelkaj aliaj landoj, tio multe helpos, ec se cefe al la mezklasanoj. Frislando nun postulas de la nederlanda registaro lingvan legon. Nederlando estas tradicie centrigita lando, kiel Francujo, sed jam mal-pli tia. Sed oni prefere ne apartigu la frislingvanojn per apartaj oficejoj, jugistoj, pagoj de jurnaloj, ktp. Krome, oni ja volas eviti tiun strangan irlandan situacion, kie la registaro altrudas la irlandan al nevolanta popolo. Sed en Frislando tio ne plu estas dangero. La lingvo igas naturajo, memkompreneblajo. Tio ne signifas, ke ciuj frisoj respektas sian lingvon. Por tio, la popolo devos ekkoni evidentan gajnon per la sci-povo kaj uzo de la lingvo. La lingva ideologio kaj la popola bono devas kunigi.La lingvo estas perilo de potenco. Oni flankenpusas la parolantojn de neoficialaj lingvoj kaj dialektoj. La minoritatoj nun ekkonas tiun fakton. Estigas forta politika batalo. Ekzemple, ce la laboristoj en Frislando 80 procentoj parolas frise en la hejmo, nur 5 procentoj nederlande; estas inverse ce la terposedantoj kaj direktoroj. Lingva batalo do estas samtempe batalo pri salajro, pri respekto, edukado, scio, influo.La mezklasanoj jam ekkonis la estontan perspektivon de la frisa kaj preparas sin per diplomoj kaj kursoj. Ce la laboristoj, tarnen, daǔre mankas tia perspektivo. Sam-tempe, la frisa lingvo-movado ne sufice atentis la ekonomiajn bezonojn de la frisa laboristo. La partioj kaj sindikatoj, centre organizitaj, kontribuis nenion.La lingva batalo estas ne nur lukto por la pluvivo de la lingvo, sed por la idento kaj la prospero de tiu homo, kiu parolas la lingvon.
-
Sprachprobleme in Tamil Nadu. Eine sprachliche und sprachsoziologische Untersuchung
Author(s): Franz Übleispp.: 153–165 (13)More LessLingvaj Problemoj en Tamillando. Lingvosociologia Esploro.La aǔtoro en 1975/6 studis la sintenon de la tamil-parolantoj en la sudhindia stato Tamil Nadu rilate la propran lingvon.La tamila lingvo estas popollingvo, kaj havas plurjarcentan kulturan tradicion, duan nur je la sanskrita. Sub la brita regado, oficiala lingvo igis la angla, kaj tio signifis Gifortan baton al la tamila. La tamila estas la 5-a hindunia lingvo laǔ parolantaro. Giestas parolata en la stato Tamil Nadu, sed minoritate ankaǔ en Pondichery, Kerala, Karrataka, Andhra Pradesh, Srilanko kaj aliloke.La gvidantoj de Hindunio antaǔvidis la alprenon de la hindia kiel oficiala lingvo, kiu estas lingvo preskaǔ sentradicia kompare kun la tamila. Sed ili devis konsenti pri 'portempa' situacio, kie la angla restas oficiala helplingvo, apud 15 aliaj hinduniaj lingvoj.La štato Tamil Nadu nur ekde 1955 estas pli-malpli populacie (etne) homogena. En 1956 oni enkondukis la tamilan apud la angla. Dank'al la Dravida Progrespartio (gvidanta partio en la stato) rapide kreskas la uzo de la tamila interne de la stata administracio, apud la angla. Cetere tamen en la hinduniaj oficejoj de la tamila stato la angla restas reganta lingvo (apud pli-malpli sporade uzata tamila). En la eduko : regas la tamila kaj la en-stataj minoritataj lingvoj. Tarnen ekzistas ankaǔ kelkaj privataj lernejoj, kie la angla estas la instru-lingvo. Ili estas por ričaj elit-familioj. 80-pocente oni lernis kiel duan lingvon la hindian: sed oni gin anstataǔigis per la angla (kiu estas deviga je mezlerneja nivelo).En la štato Tamil Nadu ekzistas tri universitatoj, el kiuj unu havas nur anglalingvajn kursojn. En la du aliaj ekzistas instrufakoj, kies lingvo estas la tamila. Sed la instruado en la angla regas čefe en natursciencaj fakoj. La publikigajoj estas ciuj anglalingvaj: cetere ne evoluis tamila scienca lingvo. Ni rimarkas ankaǔ, ke ekzistas rimarkinda malsamo inter skribata kaj parolata lingvoj. La jurnalaro en tamila estas muite pli dis-vastiginta ol tiu en la angla. En la radio plejmulte oni dissendas tamile, nur dualoke angle, poste hindie, telugue, urdue, malajalame, kannade. La filmproduktado en la tamila estas la dua-pozicia post tiu en la hindia.Ekzistas rankoro kontraǔ la hindia, kiu estas konsiderata lingvo tradicie malsupera je la tamila, kaj kiu estas parolata čefe en regionoj ekonomie malpli evoluintaj ol Tamil Nadu. La angla kiel gepatra lingvo rapide malaperas, sed gi restas kiel indikilo de socia aparteno, kiel valorsimbolo.
-
Can Language be Planned? Sociolinguistic Theory and Practice for Developing Nations, Joan Rubin and Björn H. Jernudd (eds.)
Author(s): Janet Byronpp.: 167–171 (5)More LessNun aperis brosure la libro de 1971, kiu unuafoje pritraktis la lingvoplanadon (LP) el teoria kaj praktika vidpunktoj, utiligante ankaǔ studojn pri ekonomia planado kaj la moderna naciismo. Gi estos utila al lingvistoj, edukistoj kaj lingvoplanistoj.En la unua, politika parto, Fishman komparas la LP en Eǔropo kaj en Suda kaj Sudokcidenta Azio. Tie, gi estas kunligita kun la nacia evoluo, sed oni ne plene forigis la anglan au francan. Oni do raciigas la rolon de tiuj lingvoj. Laü Das Gupta, Hinda Unio frontas komplikan rilaton inter religio kaj politiko, kiu igis faktoro en la debato pri la hindia kaj urdua. Laǔ Kelman, komuna lingvo integrigas grupojn en nacion, sed grupo, kies lingvon oni ne elektas por tutnacia uzo, povas esti fremdigita.La dua parto provizas sep raportojn pri LP, aparte kadre de naciliberigaj movadoj. Ekzistas landoj kies politiko estas plurlingva, aliaj alprenis unulingvan politikon. En la diskutitaj landoj regis brita au usona influo, do la angla igis eduka kaj prestiga lingvo. Plej simple, tie konkurencas indigena lingvo kaj la angla. Pli komplike, kunvivas tri niveloj : loka(j) parola(j) lingvo(j), indigena nacia lingvo, kaj la angla. Dum la edukado, la lernantoj transiras de unu al la alia. Oni progresas socie kaj ekonomie per la angla.La tria parto estas teoria, pri la celoj kaj limoj de LP. Estas cefe afero de naciaj decidoj kaj elektoj inter eblecoj. La lingvo estas nacia riêajo, kiun oni plej efike utiligu. La sinteno estas, ke lingvo estas esence objektiva socia havajo, prilaborebla interne de certaj limoj.Unu versio de tiu teorio estas, ke la lingvo estas ilo, instrumento. Tiun starpunkton -la instrumentalismon - atakas Haugen. La lingvoplanisto rajtas kaj povas, laǔ li, pri-labori la lingvon nur enkadre de la karaktero de la lingvotransdono kaj lingvosangigo, t.e., êiam retenante la ambaǔflankan kompreneblecon. Laü Haugen, lingvo estas ne nur ilo sed perilo de idento, kaj tio fakte montrigas en multaj el la studoj en la libro. La fina, kvara parto indikas estontajn perspektivojn. Oni ekzemple komparu la LP en pli agaj (okcidentaj) landoj kun tiu en novaj nacioj; oni pristudu sintenojn al LP, la agentejojn de LP, kaj giajn limojn.La respondo al la titola demando estas, do, ke jes, la lingvo estas planebla, sed ekzistas problemoj kaj malfacilajoj. La LP estas intenca lingvosango, kiu realigas fenomenojn, kiuj siavice igas inda studobjekto de la historia lingvistiko.
-
Bormann, Werner. Bona šanco: Dek du prelegoj pri la internacia lingvo kaj la sociaj sciencoj
Author(s): David K. Jordanpp.: 173–179 (7)More LessLa êapitroj de ci tiu libro devenas de prelegoj dum kelkaj jaroj ce diversaj aǔskultant-aroj. La generala argumento (kiel implicas la titolo) estas, ke Esperanto havas nun bonan sancon farigi internacia helplingvo en la estonteco, malgraǔ la seniluziigo, kiun sentas kelkaj esperantistoj. Scienca kaj metoda pripensado oferas multajn bonegajn argumentojn por optimismo, samkiel laborprogramon, skribas la aǔtoro.Aro da prelegoj estas tro disa por detala ekzameno de ciu en la nuna recenzo, mi do pridiskutu kaj kritiku kelkajn iom largajn temojn de la verko. Multaj el la vidpunktoj de la verko estas jam konataj al esperantistoj, kaj tiomgrade oni povas konsideri la verkon pli-malpli rezonatan apologetikon de la esperantisma ideologio, kvankam multaj esperantistoj eble surprizigus pri la konkludoj de la argumentado. (Ankau, samkiel en alispecaj apologetikoj kelkaj artikoloj de la fido ne estas zorge pridiskutataj. Ekzemple la verkisto insistas, ke la 'orientblokaj nacioj' kaj aliaj 'neniam' akceptus laǔlege deviga uzo de la angla kiel internacia helplingvo; sed jen nura aserto sen [bezono de ?] pruvoj.)Bormann sin demandas kial Esperanto ankoraǔ ne sukcesis, kaj konkludas, ke Esperanto, prudukto de la disfalo-epoko de la franca kiel interkomprenilo, restas nun en la 'angla' epoko de la homa evoluo. La evoluo de la angla kiel neperfekta interkomprenilo 'fortins la bazon por grandskala evoluo de la neǔtralaj lingvoj, do de Esperanto.' (p. 72) Sed baldaǔ venos la tempo por alia decido, kaj tiam povos triumfi Esperanto.Kiel prepari la bazon por tiu triumfo ? Bormann kredas la sukceson de Esperanto dependa de la fakuloj pri lingvoj, car laü li la decidon pri internacia helplingvo faros politikistoj, baze de la rekomendoj de la lingvosciencistaro. La esperantistoj do nepre varbu inter la lingvosciencistoj. Absolute, esence nepras, ke la lingvistoj interesigu pri la afero esperant(ism)a, t.e., pri la scienco de la interlingvistiko (scienco pri artefaritaj internaciaj helplingvoj, atribuata al la patro de la verkisto, Artur Bormann). Strange, la lingvosciencistoj grandparte ankoraǔ ne havas intereson pri la afero. Kaj pro la graveco de tia varbado, la esperantistoj havas ja devon en ci tiu sfero. 'Kaj se la universitataj sciencistoj ne sufice volas pritrakti nian sciencon, tiam fakuloj inter ni devas mem eklabori sur tiu tereno. Tio estas nia laboro. Ne nur kiel la sole ekzistantaj uzantoj de artefarita lingvo ni devas prezenti nian lingvon al la scienco. Gi ne emas pritrakti gin. Do ni devas ellabori la interlingvistikon, la sciencon de la internacia lingvo, kaj prezenti tiun sciencan fakon al la ankorau nevola sciencistaro.' (p. 153.)Ankau grava por la 'verda venk' ' (kiel gin nomis antaǔ kelkaj jaroj la eterne malrespekta esperantista junularo) estas instruado de Esperanto en la lernejoj. Jen do la slogano 'Esperanto en la lernejojn ! ' Sed se esperantistoj tiel celas, kion ili proponu pri la instruistaro ? Memevidente oni devas pli frue instrui la instruistojn. Tial endas nova slogano : 'Esperanto en la universitatojn ! ' Kaj kiel al la universitatoj akceptigi gin kiel legitiman studobjekton ? Per disvastigo de la nova scienco interlingvistiko. Tial kaj por la politikistoj kaj por la studentoj oni cefe devas subteni la interlingvistikon de Artur Bormann.Sed kial, leganto hazarde demandus, la lingvosciencistoj ne estas nature interesataj de interlingvistiko kaj de Esperanto ? Bormann argumentas, ke la sciencoj (en larga senco de la vorto) havas du evoluajn fazojn : konstatan kaj adaptan. Kvankam la naturaj sciencaj jam atingis grandparte la adaptan fazon, kaj kvankam la sociaj sciencoj estas kaj konstataj kaj adaptaj, tarnen la 'spiritaj sciencoj' (inkluzive de la lingvistiko) restas ankoraü konstataj. 'Esperanto nun kiel lingvoscienca fenomeno ne harmonias kun tiu konvinko.... [La]aktiveco [de Zamenhof] kaj gia rezulto, la Internacia Lingvo Esperanto, estas io, kio laü la generalaj konceptoj pri iu spirita scienco estas neebla.' (p. 109) 'Tio rompus la grundon, sur kiu ili staras. Esperanto estas por lingvisto nova dimensio en lia scienco; gi ne nur estas iu nova esplorinda fenomeno ... Car gi estas tiel fremda al la kutimaj laboroj de lingvistoj, ci tiuj ne povis gis nun trovi la gustan sintenon al la problemo de internacia lingvo. ... Tial ili devas esti indiferentaj.' (p. 110)Mi iom surprizigis lerni, ke la plej grava tasko por esperantistoj estas subteni inter-lingvistikon, kaj ke versajne nur laü tia vojo povus progresi la esperanta afero. Kial la verda venk' ne povus bazigi sur antaǔa tute neoficiala, sed preskaǔ universala uzo de la popolamaso ? Aliaj lingvoj jam travivis tian historion. Kial Esperanto ne povus universaligi post intensa uzo kiel (oficiala au neoficiala) interkomprenilo de nur tre limigita sfero : unu geografia regiono (ekz. orienta Eǔropo) aǔ unu interstata komuniksistemo (ekz. Koreo-Tajvano-Sudafriko) kiu farus gin duagrade grava lingvo kaj el kio gi kreskus pro gia kompara facileco (kaj tial pro la plua liberflueco kaj komforto en gia laǔebla uzo)? Cu ni vere kredu, ke nur per disflorigo de la scienco interlingvistiko en la universitatoj povos sukcesi Esperanto ?Tamen oni ne flankenmetu la argumentojn de Bormann nur pro malsamprognozeco. Ja estas nun la tempo por scienca esplorado pri la taǔgeco de Esperanto (same de aliaj lingvoj) kiel solvo de internacia helplingva problemo. Ni ja bezonas scii kial homoj lernas lingvojn negepatrajn, kiom gravas facileco kaj neǔtraleco, kiom da uzo necesas antaǔ ol la afero (au alia simila afero) memstaras, k.s. La verko de Bormann invitas nin al guste tia esplorad(ar)o.
-
L'avenir du français au Canada et au Québec, Charles Castonguay
Author(s): Paul Pupierpp.: 181–182 (2)More LessEn la pamfleto, prof. Castonguay analizas la kanadan nacian cenzon de 1971. Li montras kiel kelkaj denaskaj franclingvanoj uzas la anglan hejme, kaj kiel la angla forte altiras la enmigrintojn, parolantojn de tria lingvo. Nur en Kebeko la franca sufice retenas siajn parolantojn. La franclingvaj ontarianoj amase transiras al la angla kiel hejma lingvo kaj kiel lingvo de la nova generacio. La akadianoj (novbrunsvikanoj) ne tiel amase perdas la francan, sed pro la ekonomiaj fortoj ili amase elmigras. Castonguay do evidente senesperigis pri la franca ekster Kebeko. Li postulas pli vastajn aǔtonomajn rajtojn por Kebeko, sed la nunaj konsultaj povoj de la kebeka provinco rilate al la enmigrado ne suficas.La pamfleto ne donas fresan materialon, sed direktigas al vasta, neklera publiko. Gi estas klara kaj iom polemika, kaj tiel gi sukcesas.
-
Den Ouden, Bernard D., Language and Creativity: An Interdisciplinary Essay in Chomskyian Humanism
Author(s): Robert N. St. Clairpp.: 183–184 (2)More LessLa pritrakto de kreiveco en lingvo konfliktas kun la aserto pri la ekzisto de lingvaj universaloj. Post reeenzo pri la Chomsky-aj vidpunktoj, la aǔtoro konkludas, ke lingvaj malsameco kaj kreiveco estas plej taǔge klarigeblaj en terminoj de transformaj procezoj interne de sistemoj de neakiritaj, denaskaj strukturoj. Tiu konkludo antaǔen-pusas la demandon, cu eventuale konfliktoj en lingvo estas ciam laǔnature lingvaj - au eble ne. Le recenzanto konkludas, ke tiuj konfliktoj generale starigas pro malsamo de la bazaj hipotezoj ce la parolanto kaj ce la aǔdanto. Tiu emfazo pri la baza informo prefere ol pri la lingva kadro ankaǔ klarigas, kial miskompren-konfliktoj povas okazi inter esperantistoj, kiuj povas miskomuniki inter si, ec se ili uzas kune saman lingvon.
-
Afrikaans: Dit is ons ems
Author(s): Richard E. Woodpp.: 185–189 (5)More LessEn 1975 oni festis la centjaran datrevenon de la unua afrikanslingva asocio, la kvindek-jaran kunoficialecon de la afrikansa, kaj la inauguron de monumento al la lingvo. Estis jaro de lingvofesto, la unua tia jaro depost 1959, kiam oni festis la kvindekjar-igon de la Akademio. En tiu jaro disponigis jam la baza stoko da tehnikaj vortaroj. Poste venis stadio de maturigo, de elprovo kaj ampleksigo. La prezidanto de la atom-energia konsilantaro de Sudafriko, Roux, resumas tiun epokon kaj klarvide perceptas novan epokon de malfacilo por la afrikansa - nur jaron post la apero de la referajo eksplodis nigra protesto kontrau la deviga instruado pere de la afrikansa, kaj ce blanka poeto audigis priploro pri la perdo de la afrikansa favore al la angla, tra interstupo de intermiksigo.Per frapaj, trafaj ekzemploj Roux montras la avantagojn de planita lingvo. La afrikansa, per planado de fakuloj, povas krei science valorajn distingojn, kiuj ne ekzistas, ekzemple, en la angla. Gi forigas tradiciajn erarojn kaj misperceptojn, kiuj trovigas en la anlga. Tial gi permesas al la afrikanslingvuloj pensi kaj percepti en sia propra lingvo en la plej disvolviginta fako de la fizika scienco. En la artikolo de Roux parolas aktiva praktikanto de la lingvoplanado.La referajo de C.v.d.M. Brink statistike esploras la uzadon de la du oficialaj lingvoj en diversaj fakrevuoj kaj universitataj tekstoj. La afrikansa estas majoritata en agrikul-turo kaj psikologio. Inter la natursciencoj gi plej prosperas en la fizikoUnu grava artikolo, de E. Raidt, pritraktas la akre debatitan demandon pri la german-eco au kreoleco de la afrikansa. Sed pli taugus recenzi gin en iu lingvistika revuo.Fine, E.P. Groenewald montras la disvolvigon de la afrikansa kiel perilo de la biblio. La unua norma eldono de la biblio estas el 1933 sed jam parte eksmoda. Li ofertas specimenon de pli moderna traduko.Konklude, la Akademio per ci tiu kolekto pruvas la aserton, ke (lau la titolo) la afrikansa estas por gi serioza afero. Nun, gi devas subteni socilingvistikan esploron de la fakta lingvokonduto en multlingva lando.
Volumes & issues
-
Volume 48 (2024)
-
Volume 47 (2023)
-
Volume 46 (2022)
-
Volume 45 (2021)
-
Volume 44 (2020)
-
Volume 43 (2019)
-
Volume 42 (2018)
-
Volume 41 (2017)
-
Volume 40 (2016)
-
Volume 39 (2015)
-
Volume 38 (2014)
-
Volume 37 (2013)
-
Volume 36 (2012)
-
Volume 35 (2011)
-
Volume 34 (2010)
-
Volume 33 (2009)
-
Volume 32 (2008)
-
Volume 31 (2007)
-
Volume 30 (2006)
-
Volume 29 (2005)
-
Volume 28 (2004)
-
Volume 27 (2003)
-
Volume 26 (2002)
-
Volume 25 (2001)
-
Volume 24 (2000)
-
Volume 23 (1999)
-
Volume 22 (1998)
-
Volume 21 (1997)
-
Volume 20 (1996)
-
Volume 19 (1995)
-
Volume 18 (1994)
-
Volume 17 (1993)
-
Volume 16 (1992)
-
Volume 15 (1991)
-
Volume 14 (1990)
-
Volume 13 (1989)
-
Volume 12 (1988)
-
Volume 11 (1987)
-
Volume 10 (1986)
-
Volume 9 (1985)
-
Volume 8 (1984)
-
Volume 7 (1983)
-
Volume 6 (1982)
-
Volume 5 (1981)
-
Volume 4 (1980)
-
Volume 3 (1979)
-
Volume 2 (1978)
-
Volume 1 (1977)
Most Read This Month
Article
content/journals/15699889
Journal
10
5
false