- Home
- e-Journals
- Language Problems and Language Planning
- Previous Issues
- Volume 2, Issue, 1978
Language Problems and Language Planning - Volume 2, Issue 1, 1978
Volume 2, Issue 1, 1978
-
Sprachprobleme und Sprachplanung auf den Färöern
Author(s): Björn Hagström and Jóhan Hendrik W. Poulsenpp.: 1–16 (16)More LessLingvaj problemoj kaj lingvo-planado sur Feroaj InsulojLa nordatlantika insularo feroa estis sendependa vikinga lando sed perdis la sen-dependecon al la norvega kaj poste dana krono. Pro la dana biblio kaj alia influo, la dana igis la nura skriba lingvo. Gi ciam pli regis en administrado, komerco kaj ekde la meza 19-a jc. en la lernejo. En 1814 la malnovega legfarejo estis abolita kaj en 1816 Feroaj Insuloj igis dana graflando.Sed dum la 19-a jc. nacia movado ekkreskis. La legfara domo restarigis kaj reakiris povon. Ekde 1948 la insularo estas autonoma parto de la dana regno kaj la feroa ties cefa lingvo. La lingva evoluo respegulas la politikan evoluon. La feroano Svabo (18-a jc.) kredis la feroan tiel disfalita, ke gi ne pluvivos. Li rekomendis la zorgan lernadon de la dana, por eviti la tiaman intermikson de feroa kaj dana. Sed, malkiel la setlanda kaj orkada, la feroa pluvivis kaj igis normigita, generaligita lingvo en lernejo, pregejo, gazetaro, radio, administrado. La literaturo estas frape forta, kompare al la enlogantaro.La feroanoj taksas sin popolo kaj nacio. La feroa klare distingigas disde norvegaj dialektoj kaj la islanda. Energia kaj optimisma lingvoplanado realigis la revivigon de la feroa. Gi ne plu konsistas nur el parolaj dialektoj. Teorie bazita feroa lingvoplanado fontas el la mezo de la 19-a jc., dank'al la pensado de liberalaj feroaj studentoj en Danlando, kiuj notis la fakton, ke oni parolas unu lingvon sed skribas alian. La problemoj de la feroa lingvoplanado estas tri:1. La kreo de ortografia normo por la fonetike apartaj feroaj dialektoj;2. La rango de la dana kompare kun la feroa;3. La daura gardado de la feroa de la daura dana influo, do la lingvozorgado.La ortografia tradicio komencigis ce Svabo (18-a jc), kiu alprenis fonetikan sistemon surbaze de sia okcidentferoa dialekto. Sed li estis antikvaro, ne lingvoplananto. Nolsøe, male, sugestis islandan ortografian modelon.Gravega jaro estis 1846. Tiam V.U. Hammershaimb kreis novan, etimologie bazitan ortografion, tipan produkton de sia epoko. Li rekonstruis pli fruan, pli unuecan lingvoformon. Estis lia respondo al la proponata enkonduko de devigaj danaj lernejoj en Feroaj Insuloj. La ortografio ne neglektis iun ajn dialekton, kaj pli proksimis al la islanda kaj dana, helpante al la lernado de la feroa fare de aliaj skandinavoj.Sed homoj sen filologia trejnado spertis malfacilon ce la etimologia ortografio. La tradicio de Svabo, de fonetika skribado, dauras ce ties subtenantoj gis la nuntempo.Nun al la demando de la pozicio de la dana fronte al la feroa - politika demande Komencigis per la traduko de la evangelio de Mateo, kiu sokis multajn kiel profanajo. La feroa igis pregeja lingvo nur en la 20-a jc. Oficiala biblio disponigas ekde 1961. Simila forta batalo regis pri la lernejo. Hodiau regas dulingva edukado, kun elementaj klasoj tute ferolingvaj. Oni klopodadas krei taugajn lernolibrojn, sed ili daure mankas ce la pli altaj fakaj niveloj. La problemo estas plej grava ce la Feroa Gimnazio en Torshavn. Ekzemple, mankas iu ajn fremdlingva vortaro krom la dana-feroa!En la loka administrado oni parolas kaj skribas la feroan, sed la loka filio de la dana administrado, la kortumoj kaj la polico uzas la danan. Antaue, danoj, logantaj en la insularo, ne lernis la feroan, sed atendis danan respondon al dana alparolo. Nun multaj lernas gin, au akeeptas respondon en la feroa.La lingvozorgo estas cefe afero de kreo de neologismoj kaj evitado de danaj modeloj kaj pruntvortoj, sed oni ankau alprenas internaciajn radikojn en naciigita formo. Leksikografoj ludis gravan lingvoplanan rolon.La rekono de la feroa kiel cefa lingvo ne signifas, ke la batalo por ties pureco kaj disvastigo estas gajnita. La feroanoj konscias pri la daura neceso defendi sian lingvon.
-
Nationale Minderheiten und Sprachgruppen im deutsch-dänischen Grenzgebiet
Author(s): Wolfgang Laurpp.: 17–26 (10)More LessNaciaj minoritatoj kaj lingvo-grupoj en la german-dana landlima zonoLa landlima zono Slesvigo, t.e. la antaûa graflando, trovigas ambaùflanke de la german-dana landlimo. Gi dividigas nun en Sudslesvigon, parton de la federacigermana provinco Slesvig-Holstejno, kaj Nordslesvigon, parton de Danlando. En tiu zono, la nacia au etna idento ne respondas al lingva idento. Ekzemple, la germanaj nord-slesviganoj uzas la altgermanan kiel altan kaj konversacian lingvon; sed ilia hejma lingvo estas plejparte la sama sud-jutlanda dana dialekto kiel ce la danaj samlandanoj.Kompreneble la plejmultaj tieaj germanoj ankaû posedas la norman skriban danan. Sude de la landlimo, la plejmulto de la 'danpensaj' - la dana minoritato au etno -uzas la germanan kiel gepatran kaj hejman lingvon, nome kâj la altgermanan kâj la lokan malaltgermanan dialekton. Parto de tiuj, kiuj scipovas la danan, taksas sin danoj. En la nordokcidento de la provinco, kelkaj miloj ankorau parolas danan dialekton, sed ne ciuj tiuj taksas sin danoj; multaj, male, germanoj.Oni distingu, do, inter lingvaj, etnaj kaj ideologiaj danoj. Ekzistas lingvaj danoj. Sed eu tiuj inkluzivas la dandialektanojn, kiuj nomas sin germanoj? Estas malfacile kalkuli la danan grupon, car temas pri mensa stato, ne lingva konduto. Trovigas ja malnovaj familioj, kiuj konfesas sin danoj. Ni do rajtas nomi ilin danaj popolanoj. Sed multaj transiris al la dana popolgrupo nur post 1945. Ekde la estigo de nacia sento, la idento, eu dana, eu germana, dépendis de persona decido, de konfeso de unuopulo, kaj la divido de la du popoloj same povas dividi unu familion, ekz. unu fraton disde alia. Ekzistas ankaû indiferentuloj, aparté en Nordslesvigo, dane nomataj 'paluloj, senkoloruloj'. Ankaû pro tio facilas la identosango, kiel ekz. post 1945. Notindaj historiaj ekzemploj ilustras la diversecon de lingva kaj etna-spirita idento.Krom la germana kaj la dana ekzistas ankorau tria lingvo en la provinco: la frisa. Kontraùe al la frisoj de Nederlando, la slesvigaj frisoj ne disponas pri skriba norm-lingvo, sed limigas al diversaj dialektoj. La frisa perdis multe da teritorio. Multaj, kiuj taksas sin nordfrisoj, ne plu parolas frise. Kelkaj konsideras sin nacia minoritato kiel la danoj, kaj laboras en organizita alianco kun tiuj. La dana minoritata lerneja sistemo fakte administras ankaû la solan frislingvan lernejon. Sed la plejmultaj nordfrisoj taksas sin germanoj, slesvig-holstejnanoj.La nuna situacio kompreneble havas historiajn radikojn. Oni povas sekvi la malaperon de la danaj dialektoj el la nun germana regiono, la enpenetron de la meza malalt-germana kaj la transiron al la altgermana normlingvo post la Reformacio, aparté pro la influo de la urboj. La divido inter la nunaj normdana kaj nordgermana kultur-regionoj fontas el malfru-mezepokaj episkop-landaj limoj. En unu regiono, oni parolis danan dialekton sed oficiale siatempe uzis malaltgermanan skriblingvon. Kiel aliloke, la altgermana anstatauis la malaltan kiel norma lingvo. Pro la pli granda mal-simileco inter la altgermana kaj la dana dialekto, la, dialektanoj tie transiris al la dana normlingvo.Sed sude de la landlimo, kiam oni anstatauigis la malaltgermanan per la alta, tiu lasta enradikigis kaj disvastigis. Restis do altgermana kultura kaj skriba lingvo flanke al sud-jutlanda dana dialekto, sen dana normlingvo. Tio apartigis la dandialektanojn disde la danaj kulturo kaj regno. La popolamasoj transiris al germana mempercepto, ankaû pro tia edukado. Sekve preskaû malaperis la dana dialekto. La faktoj respegul-igis en la plebiscito de 1920, kaj postrestis en ambaû landoj nacia malplimulto. Per statistiko oni povas ilustri la grandecon kaj organizitecon de la du cefaj minoritatoj kaj de la frisnacia, ligita al la dana en Sudslesvigo. Ekzistas ekzemple minoritataj lernejoj, bibliotekoj, eklezio, provinca sed ne tutlanda politika partio, krome unu danlingva gazeto en Flensburgo (FRG).Interesa lastatempa studo pritraktas la lingvan situacion de unu vilago, Achtrup, tuj sude de la dana landlimo, kie la dana dialekto ankorau vivas, parolata de triono el la enlogantaro kaj komprenata de preskaû duono. Preskaû centprocente oni parolas kaj komprenas la altgermanan. La plejmulto ankaû posedas la malaltan. Negranda grupo komprenas kaj ec malpli parolas la norman danan. La nordfrisa - parolata en apuda regiono - estas iom konata.
-
Über die sprachlichen Verhältnisse der Åland-Inseln
Author(s): Mirja Saaripp.: 27–34 (8)More LessPri la lingva situacio en Åland-InsulojÅland-insuloj, en Balta Maro, estas kulture svedaj sed politike finnaj. Ilia lingvo estas la sveda, kies loka formo similas unuflanke al la mezsvedaj dialektoj, aliflanke al la dia-lektoj de la finnlandaj svedoj, minoritato, kiu tamen rapide malkreskas.La insuloj Aland estas lingva escepto. Nur 4% de la enlogantoj dehaske parolas la finnan, kaj, kontraŭe al la situacio ce la kontinentaj svedfinnoj, ili ankaŭ praktike ne sci-povas la finnan. La kialo estas ilia politika historio. La insularo apartenis gis 1809 alSvedujo, sed, samkiel Finnlando, estis venkita de Ruslando. Post la sendependigo de Finnlando en 1917, la enlogantoj esperis reunuigi kun Svedujo, sed la Ligo de Nacioj en 1921 dekretis la daŭran finnan posedon de la insularo, dum Finnlando siaparte garantiis la aŭtonomion en cio, krom la ekstera politiko. La insuloj estas laŭlege senar-migitaj kaj unulingve svedaj. Do, Finnlando ekzemple preparas dokumentojn kaj kores-pondas kun Ålando nur en la sveda. Nur stataj dungitoj, perfekte scipovantaj la svedan, rajtas servi tie. La stataj kaj lokaj lerneioj estas unulingve svedaj. Oni rajtas demandi sin, kiel funkcias la unulingveco, dum Ålando, malgraŭ la aŭtonomio, ja estas parto de Finnlando? Kion signifas la unulingveco al finna enmigrinto? Ili movigas, ja, baze interne de sia propra lando.Generala respondo estas, ke oni vere bezonas la finnan en Åland-insuloj, car kontak-toj kun la kontinenta Finnlando necesigas scipovon de gi. La insulara ekonomio ba-zigas sur agrikulturo, fiskaptado, marveturado kaj turismo, nur malmulte sur industrio. Do cio krom agrikulturaj produktoj devas esti importata. Ekzistas vigla komerco kun la kontinento, kaj nur malmultaj liverantoj parolas svede. Oficiale cio estas skribata en la sveda, sed oficialuloj ofte konversacias finne. La finna necesas ankaŭ en la edukado. Ekzistas insulaj elementa lernejo kaj gimnazio, marista lernejo ktp., sed la plua edukado devas okazi en Finnlando. Do ciuj lernantoj devas almenaŭ kompreni la finnan por le-gi literaturon en gi, ankaû ce la svedlingvaj universitatoj de Helsinko kaj Turku/ Åbo. Kiel, do, la insulanoj lernas la finnan ? Laŭ la lego pri aŭtonomeco, la lernejoj ne de-vas instrui lingvon alian ol la sveda. Do oni povas fini lernejon sen scipovi ec vorton de la finna. Sed fakte 80 gis 90 % da gelernejanoj lernas la finnan. En la gimnazio gi estas ec deviga ekzamena fako. Sed la sukceso ne estas granda. La socio ne kuragigas la lernadon, kaj la lernejanoj ne progresas tiel rapide, kiel la kontinentaj svedlingva-noj, kiuj ofte uzas la finnan ekster la lernejo.Oni eble pensus, ke la enlogantoj de Alando lernus la finnan per radio kaj televido, sed ne. La loka televida elsendilo resendas nur la svedlingvajn elementojn de la finn-landa televida servo. Dum la daŭro de la finnaj elsendoj, gi konektas sin al la reto de Svedujo. Simile ce radio. Oni bone aŭdas nur la svedlingvan elsendon el Finnlando.Svedujo. Simile ce radio. Oni bone aŭdas nur la svedlingvan elsendon el Finnlando. La graveco de scipovo de la finna estas nun pridebatata demando. En la kamparo kaj ce la maljunuloj regas la opinio, ke la finna ne necesas, ec minacas la svedan identon. Sed junuloj, aparte en la cefurbo Mariehamn, estas pli realecaj kaj kredas la finnan ne-cesa. Ili ne volas finnigi la insularon, sed uzi la finnan por kontaktoj. Alie, oni devus importi dulingvulojn de la kontinento.Se Alandano edz(in)igas al finnlingvan(in)o, la familio igas unulingve sveda, ec kasas la finnan devenon.la finnan devenon. Nun al la demando pri la signifo de la unulingveco al finnaj enmigrintoj. Ili estas nun-tempe 900, t.e. 4 % de la enlogantaro, grandparte edz(in)igintaj kun insulanoj. La finnlingvanoj nun plimultigas, car junuloj alvenis por labori en hoteloj kaj restoracioj, kie la denaskaj insulanoj rifuzas labori. Ili praktike ne disponas pri lingvaj rajtoj. An-tau jugisto ili rajtas pledi en la finna, sed la procezo okazas cetere en la sveda. Oni rice-vas laŭnecese helpinstruadon en la sveda kaj aliaj eventuale malfacilaj fakoj. Instruado per la denaska finna lingvo neniam okazis. Plenkreskaj finnaj enmigrintoj rajtas sekvi kursojn en la sveda en la popola altlernejo.En certaj okazoj la finnoj povas uzi la denaskan lingvon : ekz. per legado de finnaj bi-bliotekaj libroj, ce fojaj finnaj au dulingvaj diservoj. En 1972 ili fondis finnan unuigon, kiu unuigas la finnojn kaj helpas novajn enmigrintojn. Estas c. 70 membroj, sed multe pli da personoj partoprenas. Temas cefe pri mezagulinoj. La agado dependas nur de kotizpago. La unuigo ne povas multe helpi novulojn, car gi ne ricevas informon pri ili, cefe, car estas malpermesite reklami finnlingve en la loka gazeto. La insulanoj ko-mence suspektis la unuigon, sed nun ili toleras kaj iom primokas gin. La plenkreskuloj pli interesigas pri gi. Gi gravas malpli al la adaptigemaj, malpli antaŭjugemaj junuloj. La lokaj finnlingvanoj sajne akceptas la svedan unulingvecon. Tiu, kiu ne sukcesas adaotigi al gi, remigras al la kontinenta Finnlando.En la 1960-aj jaroj levigis vigla debato pri eventuala finna subskribo de la UNESKO-Konvencio kontrau diskriminacio en instruado kaj la rajto de minorjtato al kreo de propra lernejo. Sed oni interpretis la Konvencion tiamaniere, ke la Ålanda situacio ne estu atenco kontraŭ gi, sed ec fortigo, kaj fine subskribis gin.La rezistema lingvopolitiko de Ålando bazigas sur la aŭtonomic La lingvo kaj lingve ligita kulturo estas signifa elemento de la aŭtonomio. La insularanoj volas resti tiaj. Ili estas avertitaj de la rapida malkresko de la svedaj finnlandanoj. Vivante kune kun finira majoritato, tiu minoritato rapide ensucigas kaj perdigas. Do, oni traktas finnon en Ålando kiel ajnan alian enmigrinton. Se finno migras al Svedujo, li disponas pri grandaj lingvaj rajtoj, ekz. instruado pri sia kaj ec per sia denaska lingvo, car la 8 mili-onoj da svedoj ne estas minacataj, kiel la 22 000 Alandanoj. La aùtonomio de Ålando estas limigita, oni devas agi diplomatie.Al lingvoesploristo estas interese rigardi la lingvajn rilatojn en Åland-insularo. Oficiale ne enpenetras ia ajn finna influo, sed neoficiale multo okazas. La tiel malgranda in-sulgrupo estas kvazaŭ laboratorio, kie oni povas observi la kurantan evoluadon.
-
Twenty-one Recent Scandinavian Books on Language Policy (Re-cenza eseo/Review Essay)
Author(s): Richard E. Woodpp.: 35–50 (16)More LessDudek unu latatempaj skandinavaj libroj pri lingvopolitikoDanaj, norvegaj kaj svedaj esploristoj nun dedicas sin al la lingvoplanado, lingvopolitiko kaj socilingvistiko. Ekzistas komunaj trajtoj, sed la elirpunkto varias inter la tri landoj. En Danlando daŭre regas la tradicia teoria lingvistiko, al kiu la grandaj danaj lingvistoj tiom kontribuis. Krome, la dana socio estas kulture, lingve kaj etne pli unueca ol la nor-vega au sveda. Do vere socilingvistika esplorado apenaŭ komencigis en Danlando, kon-traste al Svedujo.Tipa norvega trajto estas forta interesigo pri la-lingva politiko. Norvegaj lingvoplanistoj kaj lingvaj politikistoj sercas alilandajn situaciojn, kiuj iel similas al la norvega posedo de du konfliktaj sed tamen rilataj kaj interkompreneblaj normaj lingvoj. Pluraj norvegaj lingvopolitikistoj ne estas neŭtralaj, sed forte subtenas la lingvonormon nynorsk. Tamen, nur scienca sinteno povas helpi ilin esplori sintenojn al la lingvo kaj la fakto-rojn, kiuj ciam pli malfortigas la nynorsk.La sveda socilingvistiko jam trapasis la stadion de tradukado kaj interpretado de la angla-lingva socilingvistiko. Gi eniris stadion de gravaj, grandskalaj socilingvistikaj projektoj. La tuto fluas el socidemokratia kredo je la rajto de ciu al egala edukado, al atento ciam pli forta al enlandaj sociaj problemoj, kontraste kun la antaŭa pli forta atento al eksterlandaj problem oj.Nun ope al la libroj. Tiu de la dano Bang estas la plej teoria kaj fake lingvistika, reko-mendita nur al samfakuloj. Bang respondas al la anglalingvaj socilingvistoj, traktante Bernstein reprezenta. Ni esperu, ke en Danlando baldaŭ komencigu socilingvistika es-plorado.Jam antaŭe ni notis la laudindan funkciadon de la Dana Lingva Konsilantaro. Du jar-raportoj indikas gian pluan laboron de lingvoplana agado en alte evoluiginta lando kun edukita publiko konscia pri lingvaj demandoj. La Konsilantaro povas fari rekomendojn, sed ne ciam sangi la lingvajn kutimojn de la dana publiko.Ni elcktis recenzi du librojn pri instruado de fremdaj lingvoj, guste la du plej lernataj en svedaj lernejoj, la angla kaj germana. La germana multe malkreskis lastatempe kompare kun la angla, kaj kelkaj svedoj ec volas gin anstataui per iu ne-europa lingvo. Tamen la germana restas ekonomie kaj alie grava al svedoj.La libro de Erasmie fontas el la parlamenta decido enkonduki sistemon de lernejoj, ofertantaj egalan oportunon de edukado al ciu svedo. La rezultoj de la esploro iom respondas, laŭ Erasmie, al tiuj de la anglalingvaj socilingvistoj. Specimenoj de la testilo permesas al la leganto prijugi lian labormetodon.Bengt Loman estas grava figuro en la transdono de la usona kaj brita socilingvistiko al Svedujo. Li mem partoprenis en usonaj lingvaj projektoj kaj interpretis la verkaron de Labov kaj de la brito Bernstein. N-ro 2 en la serio "lingvo kaj socio" traktas la Torne-valon, kie denaskaj finnlingvanoj logas en teritorio, kie la sveda estas la prestiga lingvo. La esploro enketas, cu tie ekzistas t.n. "duon-lingveco." Estas bone rimarki la parto-prenon de unu dana lingvisto. Ni esperu, ke post reiro al Danlando li starigos sociling-vistikajn projektojn tie. Inter la kunlaborantoj de la alia libro redaktita de Loman, N-ro 3, ni notas kontribuinton al la nuna numéro de LPLP, Mirja Saari. La libro temas pri la socia variado de la parollingva sintakso. Oni atentas interalie la socian enklasigon de la svedoj kaj finnoj, kompare al sugestitaj sociaj kategoriigoj de britoj kaj usonanoj.La norvegaj libroj en la nuna recenza eseo estas pli klare politikaj, ol la svedaj kaj da-naj. Tio aparté pravas ce la du libroj el la serio Orion. "Libro pri Ivar Aasen", do pri la cefa iniciatinto de la lingvonormo nynorsk, estas bona, sed ne neùtrala, praktika stu-do pri lingvoplanado, lingvoreformo kaj la funkciado de lingva movado en unu lando. Gi méritas alilingvan tradukon, sed nur zorge de redaktisto, kiu interpretu la kulturan kaj lingvan fonon al alilandaj legantoj. La anglalingva libro pri "la novnorvega lingvo-movado" estas informa, sed la aûtoro Vik^r estas neniel neùtrala, ec rekte erariga, car duon-informa, pri terminologie Temas pri lingvopolitika manifesto. La kolekto redaktita de Vik$r, pri "lingvopolitiko en kvin kontinentoj", celas vastan legantaron da subtenantoj de nynorsk. Gi konsistas el neoriginala materialo, cefe digesto de jamaj anglaj au germanaj studoj, kune kun pli interesaj originalaj capitroj, cefe tiu pri la islanda lingvopolitiko de H. Sand0y. Sand^y forigas la miskomprenojn, ke Islando estas idéale senklasa lando, ke la lingvo senparalele rezistas fremdajn pruntvortojn, ke la junaj islandanoj estas poetoj kaj literaturaj kleruloj. Maie, laû Sand0y, ec ekzistas cefurba angligita jargono, lernejanoj ofte eraras pri la malnovmoda ortografio, la popolo rezistas la purismajn oficialajn neologismojn, kaj uzas pruntvortojn. Lasta-tempa ortografia reformo, en 1974, forigis literon z. La capitro pri Greklando en la kolekto de Vik0r sendube fontas el komparo inter tiu lando kaj Norvegujo, car en ambaù luktas inter si du konfliktaj lingvonormoj, sed gi estas neoriginala kaj ec rekte erariga, car nelastatempa. La libro finigas per apelacio al la lingva liberigo de la popolo kaj al la uzo de lingvopolitiko serve al la popolo, ne inverse.La sola dana socilingvistika studo ci-tie recenzata realigis ekster Danlando, en la poli-tike germana vilago Achtrup (dane : Agtrup), kie oni parolas kvin lingvoformojn - la norm-germanan, la malaltgermanan (platdican), norm-danan, sudjutlandan (danan dia-lckton) kaj frisan. La socilingvistika esploro laûdire bazigas sur centprocente plena atingo de ciu opa vilagano. Petersen bone csploris la lingvan mempercepton kaj mem-prijugon de la Achtrup-anoj, sed ne sufice sajnas atenti la lingvan intermiksadon kaj eventualajn transirajn stadiojn de la kvin lingvaj normoj. Per nur du sercaj linioj li atestas la antaûan (eu ankoraûan ? ) ekziston de miksa dan-germana lingvoformo, kiu sajnas esti pigino au kreolo frape simila al tiu uzata nun en FRG de la gastlaboristoj au de germanoj, kiuj alparolas ilin. Tiu lingvoformo estas tipologie kaj historié grava kaj méritas enkatalogigon.La bibliografio de Schwarz pri nordlandaj migrado kaj minoritatoj estas dividita laiï-teme. Malgraù kelkaj mankoj kaj ioma neprofesieco en kompilado, ni rekomendas gin. La starigo de kaseta, do nepresa, jurnalo por asiroj en Svedujo signifas, ke venon-ta eldono de la bibliografio devos atenti nepresitan materialon.Ciujare, la lingvaj konsilantaroj de la Nordaj Landoj aperigas komunan raporton, kiu uzas tri lingvojn, danan, norvegan kaj svedan, por raporti ankaù pri lingvoplana agado en Finnlando, Islando, kaj foje Groenlando kaj Feroaj Insuloj. La raportoj entenas jarraporton de ciu konsilantaro, fresajn esplorajn studojn, recenzojn de interesaj libroj, kaj bibliografion de novaj vortaroj kaj vortlistoj.L. Tengstrôm verkis laûdindan, legindan historion de "La latina en Svedujo"; surbaze de tiu historia fono oni pli bone povas prijugi la nunan lingvopolitikon.M. Thalander estas socilingvistika redaktoro simila al Loman, sed pli populara kaj iom pli normiga en sinteno. Li interprétas la verkaron de anglalingvaj socilingvistoj kaj fiksas la svedan terminaron. Lia dua verko pritraktas la svedan lingvouzon en la gaze-taro, per ses capitroj de tiom da kontribuintoj.Resume, ni povas diri, ke la skandinava kulturregiono igis floranta hejmo de esplorado kaj eldonado pri lingvopolitiko, lingvoplanado, socilingvistiko, ktp. Por ekkoni la eldo-natan materialon, indus lerni almenaû legi la skandinavajn lingvojn.
-
Norsk Språkråds Komité For Grammatisk Terminologi.Terminologien i norsk språklære.
Author(s): Einar Haugenpp.: 51–54 (4)More LessLa celo de la libreto estas kunordigi la gramatikan terminaron uzatan en la norvegaj elementaj lernejoj. Temas pri raporto de komitato de Norvega Lingva Konsilantaro ce la Ministerio pri Eklezio kaj Edukado, responde al peto farita jam en 1968!La raporto estas interesa specimeno de la lingvoplanado guste en tiu termina sfero, kiu ebligas la lingvoplanadon entute, t.e. la metalingvo de la lingvistiko. La rilato inter la du diversaj normlingvoj norvegaj, bokmal kaj nynorsk, ne multe reliefigas, car la komitato, kun ambaüflankaj reprezentantoj, akordigis pri uzo, ciam kiam eble, de la sama termino.Oni povas analizi la libron kiel problemo en la lingvoplanado kadre de la kvar kutimaj kategorioj: (1) elekto, (2) kodigo, (3) ellaboro, (4) realigo. La libro estas komerce eldonita, sed cefe celas instruistojn kaj la verkistojn de lernolibroj, grupon rezisteman al la novigoj. La Ministerio decidos, cu la rekomendoj estu devigaj au nur konsilaj.Du apartaj, parte konfliktaj principoj gvidis la komitaton en sia aliro al la problemo. Unue, la diverseco de la deveno de la nomoj de la vortoklasoj: oni distingas la substan-tivojn kaj verbojn per ilia formo, la prepoziciojn kaj konjunkciojn per ilia funkcio, kaj ciun ceteran vortoklason per semantika etikedo. Due, la daüra konflikto inter indigena, priskriba terminaro (satata de pedagogoj) kaj internacia, arbitra terminaro (preferata de lingvistoj). Termino kiel navnord ('nomvorto'), por substantivo, estas travidebla, sed erariga, dum substantiv estas neanalizebla, sed permesas laudezire klaran difinon. La komitato generale elektas la internacian terminon, do, tendencas simile, kiel en aliaj teknikaj fakoj. Kroma avantago de la latinigita terminaro estas, ke ambaü lingvonormaj skoloj gin akceptas, dum la normo nynorsk malemas akcepti videble dan-germanajn modelojn.Oni provas progresi for de la tradicia lerneja terminaro, kadre de la evoluo de la nuna lingvistiko. La komitato volas klarigi la distingon inter morfologia formo kaj sintaksa funkcio, do, gi rekomendas uzon de verbal, adverbial, ktp. por funkcioj verbaj, adjek-tivaj, ktp. plenumitaj ankaü de aliaj vortoklasoj. Tia bezono estas neniel nova, sed estis defendita, ekzemple, jam en 1921. La problemo estas konata al ciu lingvisto, kaj plena solvo ne eblas. Do la komitato provizas du elekteblajn terminarojn kaj ne volas jam forigi la tradician sistemon.Dume, la perceptoj de la komitato espereble estos novaj kaj pensigaj al la instruistoj, se ne al la lingvistoj. La reformemo de la komitato sendube dankigas al F.-E. Vinje, komitatano. Detala kritiko de la terminaraj rekomendoj bezonus pli da spaco, sed la recenzanto bedaüras la troan longecon de fonematikk, fonematisk, kaj preferus fonemikk, fonemisk. Krome, la latinigitaj terminoj, jam misteraj al anglalingvaj lernej-anoj, timigos la norvegojn, kaj postulos nacivortan klarigon. La sintaksa aliro estas tradicia, sen la moderna 'herezo' ekz. de transformaci-genera gramatiko. Estus interese kontroli, kiagrade la propono sangos la porlernejan verkadon kaj la instruadon de la norvega gramatiko.
-
Holmlund, Carin. Barns talspråk ur socialpedagogisk synvinkel
Author(s): Björn H. Jernuddpp.: 55–56 (2)More LessLa doktoriga tezo "Parola lingvo de infanoj el soci-pedagogia vidpunkto" bazigas sur la teorioj de B. Bernstein, anglo, pri klasaj diferencoj de sintaksa komplikeco de la lingvajo de infanoj, kaj provas identigi similajn diferencojn ce svedaj infanoj.La esploristino elektis infanojn laü la okupo de la patro, la edukado, kaj la demando, cu la patrino laboras, au ne. Si kontrolis la lingvajon de la infanoj en kvar apartaj situacioj - prikomentante filmon, klangante ludon, enordigante bildojn, kaj ordon-ante samlernejanon pri arango de bildo.Si asertas, ke eblas distingi inter la 'akademiaj' kaj la 'labor-klasaj' infanoj laü diversaj normoj kaj mezuriloj, krom en 'neformalaj' situacioj. Cu fakte eblas, estas malfacile au neeble jugi, pro neklara prezentado de la esplormaniero kaj rezultoj. La tuto estas malbone prezentita kaj ilustrita. La esploro formas parton de la studprojekto 'parola sintakso' ce la Universitato Lund.
-
Sahlman-Karlsson, Siiri. Specimens of American Finnish. A Field Study of Linguistic Behavior
Author(s): Reino Virtanenpp.: 57–61 (5)More LessJen unu el la malmultaj studoj pri la finna lingvo en Usono, verkita de aütorino kies unua studo pri la temo aperis jam en 1949. Si esploris la finnlingvajn komunumojn de la orienta kaj mez-okcidenta Usono dum tri jardekoj, kun interrompoj, kaj bedaürinde, sen sonbendaparato, manko kiu cefe sentigas en la fonologia parto. Do sia metodo ne estis tiel science rigora kiel tiu de la samfakulo Virtaranta, kies studoj tamen nur nun ekaperas.La stilo estas neformala, verkita por europa leganto sen profunda scio pri Usono. La recenzanto trovas interesa la komparon inter la fresdata materialo kolektita de Sahlman-Karlsson, kaj la uson-finna lingvo de sia propra juneco, en nord-okcidenta Usono inter la du Mondmilitoj. Ekde tiam fortege kreskis la usona influo. Multaj nunaj formoj montras nivelon de angligo, kiu estus nepensebla en la antaümilitaj jaroj, cu kiel vortoj, cu kiel esprimoj au fonologiaj formoj. Oni povas kontrastigi ilin multnombre.La fonologia capitro cefe pritraktas la finnan influon sur la angla, pli ol inverse. La intonacio persistas, kie la cetera finna influo velkas.Dum Virtaranta taksas la uson-finnan esti variajo de la finna, Sahlman-Karlsson preskau nornas gin alia lingvo, 'finnangla' ('Finglish'), sed ne vere pruvas tian aserton. Si prave notas, ke la dua generacio regajnas la fieron pri sia finneco, kontraste kun la unua generacio de enmigrintoj. Tio estas tipa fenomeno ce la usonaj etnaj grupoj.Si tamen ne bone konas la usonan edukadon, se si ne konscias ke, unuflanke, dum la Unua Mondmilito en kelkaj statoj oni perforte provis sufoki la fremdajn lingvojn, sed, aliflanke, hodiaü ekfloras stata dulingva edukado.La uson-finna estas mortanta lingvo. La enmigrado ne helpos gin, car la novaj enmigrantoj jam iome lernis la anglan en la lernejo, kaj ne bezonas miksitan helplingvon. Pro tiu formorto, urge necesas pliaj sciencaj studoj, aparte pri tiuj aspektoj, ne traktitaj en la nuna studo, kiel la vortordo kaj la lingvaj sintenoj, ekzemple rilate lingvo-elekton en diversaj situacioj. Eble la autorino mem verkos tiajn.
Volumes & issues
-
Volume 48 (2024)
-
Volume 47 (2023)
-
Volume 46 (2022)
-
Volume 45 (2021)
-
Volume 44 (2020)
-
Volume 43 (2019)
-
Volume 42 (2018)
-
Volume 41 (2017)
-
Volume 40 (2016)
-
Volume 39 (2015)
-
Volume 38 (2014)
-
Volume 37 (2013)
-
Volume 36 (2012)
-
Volume 35 (2011)
-
Volume 34 (2010)
-
Volume 33 (2009)
-
Volume 32 (2008)
-
Volume 31 (2007)
-
Volume 30 (2006)
-
Volume 29 (2005)
-
Volume 28 (2004)
-
Volume 27 (2003)
-
Volume 26 (2002)
-
Volume 25 (2001)
-
Volume 24 (2000)
-
Volume 23 (1999)
-
Volume 22 (1998)
-
Volume 21 (1997)
-
Volume 20 (1996)
-
Volume 19 (1995)
-
Volume 18 (1994)
-
Volume 17 (1993)
-
Volume 16 (1992)
-
Volume 15 (1991)
-
Volume 14 (1990)
-
Volume 13 (1989)
-
Volume 12 (1988)
-
Volume 11 (1987)
-
Volume 10 (1986)
-
Volume 9 (1985)
-
Volume 8 (1984)
-
Volume 7 (1983)
-
Volume 6 (1982)
-
Volume 5 (1981)
-
Volume 4 (1980)
-
Volume 3 (1979)
-
Volume 2 (1978)
-
Volume 1 (1977)
Most Read This Month
Article
content/journals/15699889
Journal
10
5
false