- Home
- e-Journals
- Language Problems and Language Planning
- Previous Issues
- Volume 2, Issue, 1978
Language Problems and Language Planning - Volume 2, Issue 3, 1978
Volume 2, Issue 3, 1978
-
Language Problems in the Negotiation, Conclusion and Interpretation of Multilingual Treaties
Author(s): Ralph L. Harrypp.: 129–140 (12)More LessLingvaj problemoj en la intertraktado, kontraktado kaj interpretado de multlingvaj traktatoj.La partioj de traktato rajtas elekti la lingvon au lingvojn, en kiu ĝi estu verkita. Redakto de traktato en unu sola lingvo, au la lingvo de la partioj aǔ konsentita ko-muna lingvo, forigas unu eventualan problemon de interpretado. Cirkaǔ 60 procentoj de traktatoj estas redaktitaj en unu sola lingvo. El tiuj duono estas en "ncǔtrala" lingvo, t.e. lingvo, kiu ne estas la lingvo de iu ajn kontraktanto.40 procentoj de traktatoj estas multlingvaj, t.e. ili havas du au plurajn "aǔtentikajn" lingvojn. Por kelkaj konvencioj, la ses oficialaj lingvoj de UN estas aǔtentikaj. Ju pli granda la nombro de lingvoj, des pli grandaj estas la problemoj de intertraktado kaj de eventuala interpretado.Intertraktado en unu lingvo por multlingva tekstoIntertraktado estas kelkfoje en unu lingvo, sed ofte la diskutado okazas en du aǔ plu-raj lingvoj samtempe, aǔ almenaǔ la diversaj tekstoj estas kune aǔ etape redaktitaj. La partioj devas akcepti aǔ ĉiujn oficialajn tekstojn, aǔ metodon por certigi tradukojn, antaù la subskribo de la traktato. Kelkfoje, pro malfacilaĵoj pri traduko, la partioj modifas la enhavon de la teksto.Parafo kaj subskriboLa teksto en ciuj lingvoj devas esti perfekta antaǔ parafo au subskribo, sed kiam diversaj lingvoj estas uzitaj, povas esti eraroj de reprodukto ec kun modernaj masinoj. Tiam la kontraktantoj devas konsenti pri la korekto de la "nesangenda" teksto.Multlingva intertraktadoEn konferencoj de UN la intertraktado okazas en 6 lingvoj kun samtempa "interpretado" (tradukado), kiu ne donas precizan tradukon kaj povas okazigi miskomprenon. Pro tio oni ofte kreas specialan redaktan komitaton por revizii la tekston, sed pli bone estas, redakti ĉiujn tekstojn samtempe. Almenaǔ gravaj pridisputataj frazoj nepre devas esti konsentitaj en ciuj lingvoj. Estas risko, kiam oni lasas la verkon de definitiva traduko gis la fino. Ec kiam oni konsentas pri la diversaj tekstoj dum la intertraktado, oni kelkfoje devas korekti kaj konformigi la tekstojn per posta diplomata intertraktado. Ec post tia "korekto", divergoj de signifo ofte restas. Tiaj variajoj povas esti gravaj en konstituciaj dokumentoj. En la Carto de UN variajoj kreis dubojn pri la povoj kaj devoj de la Sekureca Konsilio kaj de la Kuratoreca Konsilio.Egale aǔtentikaj tekstoj kaj kontroltekstojEc kiam estas nur unu teksto, povas ekesti disputoj pri la signifo pro variantaj uzoj de la sama vorto en diversaj landoj. Sed estas speciale malfacilaj problemoj, kiam ekzistas tekstoj en diversaj lingvoj. La partioj devas konsenti, ke ambaǔ aǔ ĉiuj lingvoj estu egale aùtentikaj. Se la traktato nenion diras tiurilate, la diversaj lingvoj estas konsider-ataj egale aùtentikaj. Kelkfoje, por eviti disputojn kaj problemojn, la kontraktantoj konsentas, ke unu sola lingvo estu decida. Tiu neùtrala kontrola lingvo povas esti ekzemple unu el la oficialaj lingvoj de UN; teksto en tiu lingvo estas tiucele aldone verkita.Ebla uzo de internacia lingvo kiel decida tekstoDum la Konferenco de UN pri la Juro de Traktatoj en 1968 itala delegito bedaùris la kadukigon de la latina lingvo kiel neùtrala lingvo por traktatoj. La aǔtoro esprimis la esperon, ke la moderna neùtrala internacia lingvo, Esperanto, iam plenumos tiun rolon.Reguloj por interpretado de traktatoj en du au pluraj lingvojIam oni sugestis, ke partio estu devigita nur de la signifo de traktato en sia propra lingvo. Sed la Komisiono pri Internacia Juro preferis la regulon, ke "se estas diferenco inter la aǔtentikaj tekstoj, oni devas akcepti signifon, kiu kiom eble plej akordigas la diversajn tekstojn. La Komisiono konsideris, ĉu taǔgas regulo, kiu preferus la plej klaran tekston, au la tekston de la lingvo de intertraktado. Sed la Komisiono opiniis, ke multe dependus de la intenco de la kontraktantoj, kaj gi ne formulis regulon pri uzo de ne-aǔtentikaj tekstoj, kvankam kelkfoje tiaj tekstoj klarigas la situacion.La reguloj de la Konvencio de VienoLa Konvencio de Vieno pri la Juro de Traktatoj formulis en sia Artikolo 33 la jenajn regulojn pri la interpretado de traktatoj aǔtentikigitaj en du au pluraj lingvoj:1. Kiam traktato estas aǔtentikigita en du au pluraj lingvoj, la teksto estas egale aǔ-toritata en ciu lingvo, krom se la traktato preskribas, au la partioj interkonsentas, ke en kazo de divergo specifa teksto superu.2. Traduko de la traktato en lingvo alia ol unu de tiuj en kiuj la traktato estas aǔtentikigita, estos konsiderata aǔtentika teksto, nur se la traktato tiel preskribas au se la partioj tiel interkonsentas.3. La terminoj de traktato estas supozataj havi la saman signifon en ciu aǔtentika teksto.4. Krom kiam specifa teksto superas laǔ paragrafo 1, kiam komparo de la tekstoj malkasas diferencon de signifo, kiun la apliko de Artikoloj 27 kaj 28 ne forigas, la signifo kiu plej bone akordigas la tekstojn, konsiderante la objekton kaj celon de la traktato, estos akceptita.
-
Language Planning Processes for Pluralistic Societies: A Critical Review of the Indian Scene
Author(s): Lachman M. Khubchandanipp.: 141–161 (21)More LessLingvoplanaj procedoj por plurecaj socioj:kritika rigardo al la hinda situacio.Nuntempe oni cie distingas inter evoluigintaj kaj sub-evoluigintaj (eǔfemisme: evoluigantaj) ekonomioj, socioj, kaj kulturoj. Multaj lingvistoj same distingas ec lingvojn. Tia sinteno al la lingva evoluo dependas de la hipotezo 'centro/rando' pri la evoluo. Lau tiu hipotezo, oni povas distingi laǔ stadioj de evoluo de lingvo, laǔ Tabelo 1.Multaj lingvaj elitoj kredas, ke la europa lingva procedo de estigo de novaj normaj lingvoj kaj asimiligo de minoritataj lingvoj, t.e. de lingva homogenigo, estas neevitebla ankau en la nuntempa stadio de modernigo en Azio kaj Afriko. IIi alstrebas 'modern-igon' kaj volas au igi sian lingvon rekonata kiel evoluiĝinta 'absoluta' lingvo au, male, forlasi sian 'kripligitan lingvon' favore al la 'privilegiita'.Tiu procedo minacas malaperigi multajn minoritatajn lingvojn, dialektojn, neelitajn parolstilojn ktp. La antikvega kunekzisto de diversaj lingvoformoj en la parolkapablo de unuopulo estas minacata. Ekestas luktado inter lingvaj grupoj en la Suda Azio.La dueca sinteno al la 'lingva disvolviĝo' estas kiel konkuro senfina kaj sencela. La 'evoluiginta' mondo traktas la lingvaĵon kiel netuseblan apartan tradician unuon. La evoluigantaj landoj, en la modernigo, alstrebas tian miton. La akcepto de lingvo kiel unuo au 'socia ilo' anstatau 'daǔra aktivo' igas lingvajn movadulojn elekti unu au plurajn lingvoformojn por kristaligo, kutime surbaze de literatura stilo kaj pro elita premo.Sed antaǔ ol enkonduki tiel gravajn sangojn de la lingvaj kutimoj de la Tria Mondo, oni prikonsideru la ideojn pri lingvaj bezonoj, aparte rilate al la novaj parolaj (ne skribaj) amaskomunikiloj de la nuna jarcento. La nunaj Hind-uniaj celoj de la lingvo-evoluo sajnas nekonformaj al la realo de la lando, kiu neniel similas al la europa realo de la nuntempo, sed jes pli al tiu de la epoko de la invento de la presilo.La lingva strukturo ne estas unueca; maie, en iu komunumo ekzistas plena kunaĵo de diversspecaj, diverstipaj strukturoj, al kiuj oni atribuis diversajn nomojn. Komuna historio igas la parolkomunumon valorigi tiujn lingvoformojn kiel unu aǔ pluraj 'lingvoj', kaj tiel oni perceptas sian identon. La idento de komunumo per unueca 'norma' lingvo meze de diverseco estas afero de idealigo, eĉ de mito. Tabelo 2 distingas inter lingva procedo kaj lingva unuo. Tia distingo devus helpi lingvistojn krei fortike bazitan lingvoplanan teorion.La 'socilingvistika giganto' Hinda Unio estas lingve diverseca, kaj montras tradician toleremon. La asimiliĝo de enmigrintoj estas kutime laǔvola kaj laǔstupa. Sed lasta-tempe ekestis luktoj pri la lingvaj rajtoj de grupoj. Oni interpretis la lingvan divers-econ kiel netolerebla en malricega lando. Komparante la estigon de nacistataj limoj en Eǔropo surbaze de la estigantaj lingvaj limoj en Renesanco, oni pridubas la kapabl-on de Hinda Unio reteni sian unuecon.Se oni konsideras la lingvan ĥaoson barilo al la nacia integriĝo, ĉu oni subtenu, do, tutlandan unuecon, au ian sekcian, elekteman dulingvecon? Aǔ se, male, oni kredas la lingvan multecon esti riĉeco, kiel oni eluzu ĝin kaj ekkomprenu la dinamikon de plureca socio ĝenerale?Laǔ la popolnombrado de 1961 malpli ol dekono de hindoj deklaris sin dulingvaj. Sed ekzistas 'popola', neformala dulingveco, malgraǔ analfabeteco kaj malforta sistemo de lingvoinstruado. Kaj tiu neformala, popola lingva diverseco neniel estas nur novtempa barilo estiginta pro movado, enurbigo kaj la amasmedioj. Sume, la lingva diverseco kiel problemo estas iluzio. Solvoj per bonintencaj formuloj de 'tri lingvoj' au 'du lingvoj' estas neadekvataj en la hinda realo.Post la liberigo de Azio kaj Afriko ekestis lingva kaj literatura malpaco. Bataloj pri la lingva heredo post la lingvo de la koloniistoj okazis en Hinda Unio kaj diversloke. Diversaj grupoj igis politike konsciaj pri la lingvo. Konfrontigas subtenantoj de la angla kun tiuj de la indigenaj lingvoj. La revolucio kontraǔ la angla direktigas kontraǔ la enofica elito, kiu scipovas la anglan. La lingvo estas ilo en la lukto pri la politika potenco. Ambaǔ flankoj tamen malhavas komprenon pri la socilingvistika realo de la unuopulo kaj de la socio.La tutlanda lingvopolitiko sajnas malferma al diversaj premgrupoj, sed la hindaj statoj (provincoj) ne rapide respondis al la diversaj premgrupoj, eble car la lingvaj minoritatoj tie ne posedas potencon.Oni enkondukis radikalajn lingvajn programojn, sen konsideri la socilingvistikan realon de la hinda realo. Kontraue al la tradicia hinda lingva toleremo surbaze de popola multlingveco, kiu facile respondas laǔtradicie al la bezono, lastatempe oni al-strebis lingvan aùtonomion je la nomo de la lingva disvolviĝo.La oficialaj hindaj klopodoj pri alfabetigo, instruado de dua aǔ tria lingvo, kaj lingva normigo estas simplismaj kaj nerealecaj. Oni agas, kvazaǔ en iu industrio), per nepersonaj procedoj, fiksante limdatojn, kvazaǔ en fabriko.Tabeloj 3 kaj 4 indikas la nekonformiĝon inter la lingva diverseco de tipa analfabeta komunumo kaj la lingvaj normoj de la lernejo.La koloniaj regantoj emfazis normigon kaj unuforman alprenon de unu ortografio, gramatiko kaj stilo. Ankaǔ la postkoloniaj regantoj kaj planistoj reagas kun simila miskompreno al la flua lingva diverseco de sia socio. Ili insistas pri neta kategoriigo kaj 'subita' (sed ofte konflikte ŝanĝiĝanta) solvo pri aferoj de lingvo kaj skribsistemo. Do ili rezistas al la regantaj parolkutimoj kaj parolvaloroj de la amaso. Ili ŝanĝas senstreĉan lingvan ensociigon de la amaso en laborigan, klopodigan, temporaban taskon. Ili fiksas limojn, kie antaǔe libere fluis. Ili normigas laǔ diversaj, ofte interkonfliktaj normoj (ekz. novsanskrita hindia, pers-arabigita urdua, brita au hinda angla, mezepoka telegua, klasikigita tamila). La lingvoj pene instruitaj en lernejo ne ricevas praktikan uzon. La elito blinde sekvas eǔropajn au internaciajn kutimojn de samtempa interpretado, duobliga tradukado, ktp. En cefe analfabetaj socioj la skriba vorto gajnas magian povon. Kreskas burokratio, la amaso perdas fidon je la valoro de siaj agoj, car neskribitaj.Resume, jen la problemoj de nove sendependaj landoj. La antaǔe flua diverseco cedis al kreo de limoj kaj luktoj. La novaj landoj tiel frontas gravajn problemojn de unuigo. La subita almeto de unueca lingvonormo per lingvoplanado malherpas la komunikadon. La kamparo ne komprenas la novan, urban normon. La postulo, ke unuopulo posedu tute apartajn lingvojn el aparta, nerilata historia aǔ geografïa tradicio estas malhelpa kaj nerealeca. Nur tre malmultaj fakuloj sukcesos pri tio. Multaj lingvonormigaj institutoj nuntempe agas sendepende, ec konkure.La lingvoplanistoj devas ekkompreni sian limon, ili devas funkciigi sangojn, akordajn kun pli vastaj sociaj tendencoj, ili devas praktike pravigi la akiron de nova kapablo. Hi devas atenti la lingvan bezonaron de la diversegaj popolgrupoj - bezonoj gis nun neesploritaj. Nur dinamisma, longvida lingvoplana politiko respondos al la realo kaj alportos konfidon kaj harmonion al la socio.La aldono ofertas skizon de lingvoplanado por Hinda Unio.
-
Mario A. Pei (1901-1978)
Author(s): Robert A. Hall, Jr.pp.: 162–163 (2)More LessMario A. Pei, emerita profesoro pri latinida filologio en la Universitato Columbia, Novjorko, mortis la 2-an de marto, 1978, je la ago de 77 jaroj. Li instruis ce Columbia de 1937 al 1970; antaü tio, ce la Novjorkurba Kolegio (1923 al 1937).Unue Pei dedicis sin al studo pri la vulgarlatina; lia disertacio ternis pri la lingvajo de la nordfrancaj tekstoj de la 8-a jarcento. Li restis ciam fidela al la teorio de sia profesoro, H.F. Muller, pri la absoluta respegulado, en la merovingaj latinaj tekstoj, de la parola lingvo de tiu epoko. Lia alia cefverko de tiu epoko, strikte pri latinida filologio, estis la libro "La itala lingvo" (1941), skizo pri la historiaj fonologio kaj morfo-logio de la norma lingvo.Kun la eniro de Usono en la Duan Mondmiliton, kaj la rezulta ekinteresigo pri fremdaj lingvoj kaj kulturoj, gis tiam malbone konataj, Pei lancis sin al la popularigo de la generala lingvistiko. Sekvis seso da tiaj libroj pri la generala lingvistiko, la angla kaj la latina kaj latinidaj lingvoj. Mario Pei ankau distingigis kiel romanverkisto. Verkante pri politiko, li montrigis iom konservema. Li verkis pri lingvistika terminaro, pri propraj nomoj kaj fremdaj esprimoj.La movado por internacia lingvo allogis lin. Li ne flue parolis Esperanton, sed li varme subtenis gian uzon kaj li laüdis, en sia libro "Unu lingvo por la mondo", la Esperantistojn pro ilia agado favore al internacia lingvo, kontraste al aliaj grupoj, kiuj nur plendis pri la multeco de lingvoj, sen fari ion por la solvo de la problemo. Li igis redakciano de LMLP kaj de LPLP.La viva, foje emocia, retorika stilo de Pei altiris multajn legantojn al liaj libroj kaj studentojn al liaj kursoj. Aüdigis kritikoj, foje fortaj, pri lia pritrakto de lingvaj detal-oj. Sed la historio de la lingvistiko rememoros Marion Pei kiel majstran enkonduk-iston en la sciencon, kiu faciligis al komencantoj eventualan pliprofundigon.
-
Linguistic Composition of the Nations of the World : Vol. 1, Central and Western South Asia. Kloss, H. and McConnell, G.D., eds.
Author(s): Paul R. Brasspp.: 164–168 (5)More LessLa jena estas la unua volumo el sep, per kiuj oni listigos la parolantaron de ciu lingvo kaj dialekto de la mondo. Ili ege utilos al ciu esploristo de la lingvaj politiko, planado, demografio, kaj sociologio, el studoj pri dulingvismo kaj la rilato inter lingvo kaj etneco. La duobla valoro de la volumo estas en sia mallonga sed klarvida teoria enkonduko, kaj en la statistiko pri la okcident- kaj sudaziaj landoj. Kloss, kiel ciam, ofertas sciencan modeion de la enklasigo de donitajoj - neprajo ce iu ajn kompara studo.La diskuto de la tipoj de dulingvisno estas aparte valora. Oni povas distingi dulingvismon kiu ekestas pri kontakto kun alilingvanoj ; anstataüan dulingvismon, ce kiu oni laustupe transiras de unu lingvo al alia; kaj inheran dulingvismon, kie oni vole-nevole iom scipovas alian lingvon, proksime rilatan al la unua. Alia grava distingo estas inter lingvoj nature apartaj disde siaj najbaraj lingvoj, kaj ties apartigo rezulte de konscia planado kaj diferencigo.La politikaj decidoj gravas en la lingva disvolvigo, samkiel en la lingvaj cenzoj. La kompilintoj sajnas starigi purajn 'objektivajn,' 'sociologiajn' kriteriojn ce la identigo de lingvo. Sed oficiala cenzo estas ilo de la stato, au de tiuj grupoj -ekzemple etnoj - kiuj gajnis sufican forton en gi. La lingvaj faktoj en suficas. Se homo deklaras sin lingve aparta, ec se la lingvistiko taksas lian lingvon apenaü distingebla, oni devus registri tiun memdeklaron. La lingva mempercepto kaj lingva memdeklaro estas ec baza homa rajto, samkiel la vocdon-rajto. Kaj la deklaroj, kiuj perdigos al la lingvistiko au ne akordigos kun lingvosciencaj principoj, tamen provizos, aliflanke, materialon por analizo ce alia scienco - la politika scienco.La ciferoj donitaj fontas cefe el la pasintaj 25 jaroj. Ce la hinda statistiko, oni pli bone komprenos la lingvajn sangojn ce diversaj provincoj, se oni scias, ke ankaü la provincaj limo sangigis.Resume, la libro estas valorega kaj instigas al ec pli streca laboro.
-
Loglan 1. A Logical Language; Loglan 4 & 5
Author(s): Tazio Carlevaropp.: 169–173 (5)More LessLoglan, lastatempe prezentita en definitiva formo, estas lingvo sur bazo logika, kiu celas verifiki au falsifiki la Sapir-Whorf-hipotezon pri la rilato inter (individua kaj socia) pensmaniero kaj lingvostrukturo. Tiucele, J.C. Brown ellaboris lingvon teorie liberan je la tradiciaj gramatikaj kaj sintaksaj kategorioj. Tamen la organizado de la eksterlingva realo, almenau je la nivelo de la vort-enhavo, estas farata lau la semantik-aj kategorioj de la okcidenteuropaj lingvoj: tiu-koncerne ties autoro ne profitis je la studoj de la itala lingvisto kaj planlingvisto Ceccato, kaj entute malmulton suidas al la tradicia planlingvistiko. Tamen, la kompreno de la autoro pri la Sapir-Whorf-hipotezo, kaj la fakto, ke la lingvo Loglan ne liberigis komplete je la okcidenteuropa kategoriaro, igas la recenzanton dubi, cu per Loglan, cetere lingvo kun tre interesaj trajtoj, estos eble pruvi - au malpruvi - la menciitan hipotezon.
-
Fantini, Alvino E., Language Acquisition of a Bilingual Child: A Sociolinguistic Perspective
Author(s): Robert N. St. Clairpp.: 174–176 (3)More LessLa literaturo pri la dulingva edukado ne donis sufican atenton al la socia situacio, en kiu infano akiras sian propran lingvon. Ci tiu nova esplorkampo provizas la fokuson de la tuta monografio.La lingvo eniras unu koheran kaj funkcikapablan sistemon nur tiam, kiam la homa infano ekzistas kaj kreskas en unu socia medio (vidu capitrojn 1 kaj 2). Tiuj procedoj produktas unusolan, malsimplan kapablon je pluraj lingvoj. La socia uzo de la scio de lingvo-teorio kaj ebleco de tia esplorado por la socilingvistiko estas centra temo de ci tiu monografio. La infano kaj gia cirkaüajo (vidu capitron 3) estas biografia raporto pri la socia kresko de la filo de Fantini: anekdota rakonto informa kaj interesa. La teoriaj demandoj rilataj al la infano kaj ties lingvoakiro (vidu capitron 4) levas multajn interesajn demandojn. Jen kelkaj: la ebleco de la infano diferencigi kaj paroli unu au du lingvojn; la lingvaj elektoj; la etnografio de la komunikado; la formado de sociaj roloj; la privata parolado; la koncepto de la memo; kaj problemoj de stiloj lingvaj.La aütoro donas superrigardon al la lingva kresko de la infano (vidu capitron 5) kaj la koncepto de la lingva interveno estas emfazata. Malfelice, li ne uzas la metodon de erar-analizo, kun suficaj detaloj. La resumo de la eltrovoj de la procedo de ensociigo (vidu capitron 6) konkludas la monografion.Prikonsiderante ci tiun novan esploron, ni perceptas la intelektan valoron de la verko. Gi levas multajn novajn teoriajn demandojn por la fakoj sociologio, psikologio, pedagogio kaj lingvistiko. Kvankam la esplorata infano lernis iom da Esperanto, la detaloj ne suficas. Studo pri la akiro de Esperanto ce infanoj devus esti de grandega intereso, sed dependos plejparte de la sociologia teorio kaj de la demandoj, kiuj formas la centran temon de la monografio.
-
Jack Fellman: The Revival of a Classical Tongue: Eliezer Ben- Yehuda and the Modern Hebrew Language
Author(s): Moshe Nahirpp.: 177–181 (5)More LessLa revivigo de la parola hebrea lingvo estas rekonita kiel la sola sukcesinta de sia tipo. Gi estis ofte esplorita kaj priverkita, tamen plej ofte romantike. Laü Fishman, la suk-ceso ce la hebrea kuragigas aliajn grupojn al klopodoj savi sian lingvon. Sed oni gis nun ne verkis plenan sciencan monografîon, kun dokumentado, pri la temo. Fellman ofertas la longe atenditan verkon, ne teknikan, legindan far lingvistoj, lingvoplanistoj kaj nefakuloj.La enkondukaj capitroj prezentas la pozicion de la hebrea antaü la reviviga movado; la devenon de Ben-Jehuda; kaj la konfuzan lingvan situacion en Palestino je la alveno de Ben-Jehuda kaj poste.La kavar capitro estas la plej longa kaj grava. Temas pri "la sep pasoj de Ben-Jehuda." Sekvas detala pritrakto de unu tia paso, la revivigo de la hebrea en la lernejoj, kaj fina capitro pri la efiko de ciu paso. Fakte, estus preferinde prezenti prijugon pri la efiko de ciu paso en la koncerna capitro mem, ne poste.La verko de Fellman bone plenumas la deziron de priskribo de la laboro de Ben-Jehuda. Sed scienca priskribo de la hisotria fenomeno de la revivigo de la hebrea daüre mankas. La plej grava paso en la revivigo estis la enkonduko de la hebrea en la judajn lernejojn. Tio fakte dankigas, ne al Ben-Jehuda, sed al la instruistoj en la agrikulturaj kolonioj. La aliaj pasoj de Ben-Jehuda, kiel lia kreo de la unua hebrealingva familia hejmo, -konsiderata miraklo - estis fakte senefikaj. Egale senefikaj estis lia granda vortaro-projekto kaj la akademio, kiun li fondis.Do ses el liaj sep pasoj estis vere sen influo en la revivigo. Unu paso, lia hebrea jurnalo, efikis en la enkonduko de neologismoj. La nesukceso de la kvin au ses ceteraj pasoj bazigas en la naturo de la lingvorenovigo. La nuna recenzanto aliloke en ci tiu revuo montris, ke lingvoplanaj agentejoj kodigas la lingvon kaj, cefe samtempe, normigas gin, tiel almenaü parte funkciigante gin. Rigardante la laboron de Ben-Jehuda, ni trovas, ke li malsukcesis en la funkciigo, sed parte efikis en la kodigo - t.e. ce la jurnalo kaj la pli praktika, malpli granda vortaro. Sajnas, ke unuopulo au malgranda grupo povas sukcesi ce la kodigo, sed la funkciigo de planata lingvo postulas pli multajn partoprenantojn, kiel evidentas en la lingvoplanado de aliaj landoj.Do, la libro de Fellman estas pristudo pri kelkaj efîkoj en la frua enkodigo de la modema hebrea, sed ne de ties funkciigo. Temas, do, pri historio de Ben-Juheda, ne de la revivigo de la hebrea. Ene de tiu limo, gi estas kontribuo al la kompreno de unu aspekto de so cilingvistika fenomeno preskau mirakla.
-
Paul R. Brass, Language, Religion and Politics in North India
Author(s): William L. Richterpp.: 181–184 (4)More LessJen la plej bona gisnuna analizo de la interrilato inter la politiko, la lingvo kaj aliaj dividoj en la nordhinda socio. Krome, la argumentoj kaj konkludoj estas aplikeblaj al generalaj demandoj pri la estigo de la etna idento, pri la naciismo kaj lingva politiko.La demando estas, kial kelkaj lingvaj movadoj en Hinda Unio kaj alilande disvolvigas al potenca politika movado, dum aliaj ne. Li esploras tri kazojn. Unu tia movado estas interesa. Ekzistas objektive aparta lingvo, la majtila, kaj ekestis movado por subteno de la lingvo kaj kreo de nova federacia stato sur tiu lingva bazo. Sed la movado malvenkis kaj la lingvo daüre asimiligas al la hindia. Alia kazo rilatas al la apartigo de la islama komunumo kaj de ties lingva ilo, la urdua.Brass trovis ke, male kiel en aliaj partoj de la lando kaj la mondo, la lingvo ne estas cefa dividilo, sed ke la cefa konflikto - la religia - profunde tusis la lingvan evoluon siavice. Brass provas distingi la procedon de la subjektiva konsciigo de aparteco ce etna grupo, kiu dekomence estas objektive aparta. Gravas, lau li, la politikaj elektoj. La 'objektivaj' trajtoj de lingva au kultura grupo ne estas nesangeblaj. Male, gvidanta elito povas elekti unu trajton au alian, emfazi gin, sangi gin: ekzemple, rekoni religian identon kaj tiam sangi la lingvan identon por konformigi al tio. La sikhoj, ekzemple, insistis pri aparta alfabeto de la pangaba lingvo, kaj tiel klare distancigis sin disde la hinduoj kaj ties hindia lingvo.Brass majstre analizas la statistikan kaj bibliografian materialon kaj faris grandskalajn intervjuojn. Li uzas la lingvajn cenzojn kiel 'politikajn, ne filologiajn, dokumentojn.' Ili montras al la lingvokonscio ce diversaj grupoj.La teoria modelo estas tiu de K. Deutsch, sed li progresigas gin. Li ne akceptas la fatalisman neeblon trovi universale validajn faktorojn, kaj emfazas la gravan rolon de la politikisto en la identformigo de etna grupo. Kiel ciu bona studo, la jena levas novajn demandojn, ekz. kiel la lingvo unuloke igas cefa socia distinguo sed aliloke necefa, ec malgrava. Diversfakaj legantoj guos la verkon.
-
Von Raf fler-Engel, Walburga and Robert H. Hutcheson, Jr., Language Intervention Programs in the United States 1960/1974
Author(s): Robert N. St. Clairpp.: 185–188 (4)More LessLa programoj de interveno en la kreskon de la lingvo de infanoj daüre kreskas lasta-tempe. Rezulte, administrantoj de programoj kaj ilia personam pli urge bezonas scion de la teorioj, eksperimentoj kaj programoj de lingva interveno.La unua capitro ekzamenas la teorion de lingva interveno generale. La dua pritraktas lingvon kaj dialektojn. La problemo de oficiala kaj neoficiala lingvoj formas la centron de unu el la multaj polemikoj en ci tiu kampo de esplorado. La metodoj ricigi la mankan lingvon estas la temo de la tria capitro. Jen du aliroj: unu centrigas ce la lingvo kaj la alia ce la infano. En la kampo de la lingvo kaj penso (la kvara capitro) la kontribuoj de Piaget dominas. Li argumentas, ke la infano uzas la lingvon por elprovi la propran koncepton de la realo. La lingvo kaj la hejmo estas la temo de la kvina capitro. Gi emfazas la metodojn instrui al la patrinoj pri lingvo-konceptoj. La sinteno al aliaj lingvoj (la sesa capitro) formas unu interesan parton rilate al du-lingvismo kaj dialektismo. En Usono la problemo estas unika, car nur tie oni forte rekomendas la plenan asimiligon kaj lingvan unuformecon. La instruplano en programoj de lingva interveno traktas pri la multaj uzoj de la komunikiloj en la klas-cambro. La koncepto de lingvo estas prezentita en la sepa capitro, verkita por ne-lingvistoj, kaj la monografio finigas per vasta bibliografio.Ci tiu monografio provizas valoran servon al studentoj, administrantoj kaj esplorantoj. La cefa kontribuo de la libro konsistas en sia taksado de la bibliografio pri la temo. Rezulte, la verko estas bona fonto de scio kaj helpilo en la universitata uzo.
-
Hall, Jr., Robert A. Stormy Petrel in Linguistics
Author(s): John A. Van Eerdepp.: 188–191 (4)More LessLa aütobiografio de Hall rakontas el persona vidpunkto la historion de la lingvistiko en Usono inter la tridekaj kaj sesdekaj jaroj de nia jarcento. Gi atestas la atakemon, batalemon de la universitata vivo, kiu neniel estas tiel ideala, kiel studento revas. Temas pri vivhistorio de interesa, sprita, humura lingvisto, kun carmaj, amuzaj, ofte tiklaj rakontoj kaj anekdotoj. Kontraüe al sia propra aserto, per sia libro Hall ofte respondas al atakoj de profesiaj kontraüuloj, tiel ricevante la lastan vorton. Li montras la kve-relojn inter si kaj, ekzemple, Leo Spitzer; la sintenon de diversaj profesoroj, ankaü liaj propraj, al siaj studentoj - do ankaü al li, kiel studento. Oni ekkomprenas la reputacion de la lingvistoj kaj filologoj kiel ec plikverelemaj, ol la alifakaj kolegoj. Leginda, ofte humura libro.
Volumes & issues
-
Volume 47 (2023)
-
Volume 46 (2022)
-
Volume 45 (2021)
-
Volume 44 (2020)
-
Volume 43 (2019)
-
Volume 42 (2018)
-
Volume 41 (2017)
-
Volume 40 (2016)
-
Volume 39 (2015)
-
Volume 38 (2014)
-
Volume 37 (2013)
-
Volume 36 (2012)
-
Volume 35 (2011)
-
Volume 34 (2010)
-
Volume 33 (2009)
-
Volume 32 (2008)
-
Volume 31 (2007)
-
Volume 30 (2006)
-
Volume 29 (2005)
-
Volume 28 (2004)
-
Volume 27 (2003)
-
Volume 26 (2002)
-
Volume 25 (2001)
-
Volume 24 (2000)
-
Volume 23 (1999)
-
Volume 22 (1998)
-
Volume 21 (1997)
-
Volume 20 (1996)
-
Volume 19 (1995)
-
Volume 18 (1994)
-
Volume 17 (1993)
-
Volume 16 (1992)
-
Volume 15 (1991)
-
Volume 14 (1990)
-
Volume 13 (1989)
-
Volume 12 (1988)
-
Volume 11 (1987)
-
Volume 10 (1986)
-
Volume 9 (1985)
-
Volume 8 (1984)
-
Volume 7 (1983)
-
Volume 6 (1982)
-
Volume 5 (1981)
-
Volume 4 (1980)
-
Volume 3 (1979)
-
Volume 2 (1978)
-
Volume 1 (1977)
Most Read This Month
Article
content/journals/15699889
Journal
10
5
false
