- Home
- e-Journals
- Language Problems and Language Planning
- Previous Issues
- Volume 3, Issue, 1979
Language Problems and Language Planning - Volume 3, Issue 1, 1979
Volume 3, Issue 1, 1979
-
Facets of the Breton Problem
Author(s): John A. Van Eerdepp.: 1–8 (8)More LessAspektoj de la bretona problemoLa bretona estas unu el la minoritataj lingvoj, kiuj luktas por pluvivi. La cefa batal-kampo estas la edukado. Klopodoj ekde 1867 enkonduki la bretonan en la lernejojn ne estis sukcesaj. Bretona organizo Diwan arangis klasojn, sed kun malgrandaj rezultoj. Ekzistas nenia registara subteno. Ec trovi klascambron estas malfacile. Pluraj partioj ne subtenas la bretonan aferon. Bretonlingvanoj logas cefe en la kamparo kaj frontas problemojn en la urboj. En la kamparo, ekzistas neunueca lingvo.Interesa sugesto estas, ke la maljunuloj, kiuj siatempe suferis pro sia lingvo, nun povas helpi en la kampanjo, laborante kun la infanoj. La instruista sindikato oponas sin al la klopodoj de Diwan per diversaj argumentoj. La debato intermiksigas kun lukto inter liberpensuloj kaj eklezianoj.La bretona popolo estas antikva kelta gento, lingve rilata al la kimra kaj kornvala en Britaj Insuloj. Gi laŭštupe perdis lingvan teritorion. La dekkvina jarcento estis la ora epoko de la bretona literaturo.Junuloj estis altiritaj al la nuntempa bretona movado, pro idealismo. Dum la dua mondmilito, okazis politikaj malfaciloj en Bretonujo, sed aperis multaj bretonlingvaj revuoj kaj taggazeto. Post la miiito, la bretona movado reaktivigis, kvankam movad-anoj kredas, ke al ili mankas la unueco de la naciaj movadoj de Skotlando, Kimrujo kaj Korsiko.Barilo al la unueco de la bretona movado estas la historia disdialektigo. Instruistoj en la movado subtenas unuecan, sed ne unuforman, bretonan lingvon. Ili ne volas preferi unu dialekton, sed elekti elementojn el pluraj dialektoj. Dialekta disdivido estas ja arbitra afero. Interdialekta skribsistemo estas la nura solvo de la ortografia problemo.En la bretona historio, multaj grandaj bretonoj uzis la francan lingvon, kreante mond-konatajn literaturajn monumentojn: inter ili, Chateaubriand kaj Jules Verne. Simile estis en aliaj minoritataj kulturoj, kies grandaj verkistoj kontribuis al la majoritata lingvo, ekzemple, en Skotlando. En la nuntempa Bretonujo, multaj verkistoj verkas france, aliaj bretone, ekzemple Kerrien, Drezen kaj Riou. Al multaj, estas pli facile verki en la franca, pro la klasika franca edukado, kiun ili ricevis. Bretonlingvaj verkistoj devas resti fidelaj al la bretona tradicio, sed ne igi loke parohecaj.La bretonaj lingvo kaj kulturo restas en fortikaj, rezistemaj manoj. Lingva lukto estas ofte ligita al ekonomia lukto, kontrau la kapitalismo. Francujo subskribis Europan Deklaracion pri la Rajtoj de la Homo, kiu inkluzivas la rajton de minoritatoj al sufica instruado en sia propra lingvo. La nuna aŭtoro dubas, ĉu la franca registaro plenumas tion.
-
Cultural and Socio-economic Factors in the Formation of Foreign Language Education Policy in Sweden — with a Comparison with the Finnish Case
Author(s): Geoffrey Suttonpp.: 9–24 (16)More LessKulturaj kaj sociekonomiaj faktoroj en la formado de fremdlingva edukpolitiko en Svedio - kun komparo kun la fînnlanda kazo.La cefa enhavo de nuntempa fremdlingva edukpolitiko en Svedio allogas malmulte da kritiko, spite al evidentaj mankoj. Ci tiu traktajo estas unuanivela provo difini la bazan kaŭzon de la nuna politiko. Tio siavice estas sugestita esti kialo de neegaleco kaj kultura tendenco. La problemoj ne estas aparte svedaj, sed observeblaj i.a. en la aliaj skandinavaj kaj kelkaj okcidenteuropaj landoj. La traktajo skizas teorian alternativon al la nuna politiko, kiu estas pli konforma al la bazaj valoroj de akceptita socia progreso.La sveda lerneja reformo de 1948 enkondukis la anglan kiel devigan studobjekton en la elementan lernejon. Antau tiu reformo ne estis deviga fremdlingvo en la baza edukado, kaj la lokon de unua fremda lingvo okupis gis tiam la germana. La kialo de tiu reformo estis unuavice socia: por antauenigi egalecon per instruado de fremda lingvo al ciuj. Sed malantaù tio trovigas la fundamenta ekonomia kialo.La nuna lerneja sistemo en Svedio konsistas el deviga naujara elementa lernejo ekde la ago de sep, kaj elektebla gimnazio. La plej frapa trajto de nuna sveda lingvo-politiko estas la enklasigo de lernejaj fremdlingvoj en A-, B- kaj C-lingvojn. La A-lingvo, la angla, estas deviga ekde la tria lerneja jaro. Au la germanan au la francan oni povas elekti kiel B-lingvon ekde la sepa jaro. C-lingvo estas elektebla en la du- au trijara gimnazio, kie la angla denove estas deviga por ciuj. Oni kutime povas elekti la hispanan au la rusan kiel C-lingvon, foje ankau inter la portugala, itala au fînna. Por studentigo la angla estas la sola lingvo, kiu estas deviga.Pluedukado por plenkreskuloj estas aparte bone organizita kaj populara. Diversaj studobjektoj estas per sistemo de subvencioj favorataj de la stato. Du el ci tiuj stud-objektoj estas la sveda kaj la angla, sed neniu alia lingvo ricevas monapogon, ec ne la enlande indigenaj finna kaj lapona lingvoj.La finnlingvan malplimulton en plej norda Svedio oni ekde la fîno de la pasinta jar-cento provis asimili. Finnlingvaj lernejoj ne plu ekzistis en la 1920-aj jaroj. Tie eblas nun studi la finnan en la lernejo, kvankam instruado ankoraŭ estas preskaŭ senescepte per la sveda. Laponaj infanoj rajtas ceesti la apartan laponan lernejon. Gi funkcias lau la principo, ke laponoj havas rajton al eduko, kiu ciel egalas, sed ne nepre identas al tiu, kiun ricevas la popola plimulto. Hi rajtas al instruado pri sia historio, kulturo kaj lingvo. La lapona lingvo estas deviga dum la ses unuaj jaroj kaj elektebla dum la sekvaj tri. Ekzistas ebleco anstataui la anglan nur se nek C- nek B-lingvo normale aperus en la studobjektaro de la lernejano.Aliaj lingvaj grupoj en Svedio konsistas el enmigrintoj, plej altnombre el Finnlando, sed ankau i.a. el Turkio, Greklando, Jugoslavio kaj hispanlingvaj landoj. Infanoj de enmigrintoj rajtas ricevi lernejan instruadon de sia hejma lingvo. La nuna sistemo permesas du horojn semajne al ci tiu instruado. Por plenkreskaj enmigrintoj instruado de la sveda estas senpage ricevebla ankau dum salajrataj laborhoroj.Ekzistas por enmigrintoj state subvenciataj kursoj ankaŭ de la angla.La sveda universitata reformo de 1977 celis al internaciigo de altlernejoj. La suma efiko de ci tiu reformo tamen estas signifa fortigo de la rolo de la angla. Ci tiu rezulto estis neevitebla, car la privilegia pozicio de la angla signifas, ke gi igas la sola fremda lingvo, per kiu la plimulto de studentoj devas labori. Malgrau tio, ke sveda eduko estas klasifïkebla inter la plej bonaj en la mondo, multaj instancoj opiniis, ke studentoj ne ciam kapablas profîti el literaturo "ec en la angla". Vera internaciigo tiel estas neatingebla por la studenta plimulto, kaj la sola ebla 'internaciigo' ene de la sistemo estas plia angligo.Maniero mezuri kulturan superregon estas studi ciferojn pri tradukado (vidu tabelon). Gis proksimume du trionoj el ciuj tradukoj de libroj al la sveda estas el la angla. (La responda kvanto en Finnlando estas proksimume duono el ciuj tradukoj.) La donitaj ciferoj ne estas la rezulto de naturaj cirkonstancoj, kiel konstateblas per komparo kun ciferoj por monda libroproduktado lau lingvoj. Masiva tendenco al la angla estas klara, koste al la rusa kaj la "aliaj lingvoj". Tradukado el la germana kaj franca ver-sajne spegulas la veran gravecon de ci tiuj lingvoj. Estas ec pli surprize, ke tradukoj el unu lingvo povas en hodiaŭa Svedio atingi du trionojn el la tuta kvanto da tradukoj, kiam oni pripensas, ke la angla guste devus esti tiu lingvo, kiun la plimulto de svedoj povas legi sen traduko !La fremdalingva politiko de la skandinavaj landoj estas esence la sama. La situacio en Finnlando tamen parte kontrastas. Finnlando havas svedlingvan malplimulton de 6.6 % el la tuta logantaro (1970). La fînna kaj sveda ambaŭ estas naciaj lingvoj. Kaj la alia nacia lingvo kaj la angla estas devigaj lernejaj studobjektoj. Nuntempe la angla estas instruata antau la alia nacia lingvo, sed permeso estas ricevebla por anstatauigo de la angla per la germana, rusa au franca. Pli ol 90 % el lernantoj tamen elektas la anglan, kion oni konsideras kiel neakcepteblan situacion. Oni nun oficiale esploras eblecojn sangi la sistemon. Notindas, ke la pozicio de la sveda en Finnlando estas rezulto ne nur el ekonomiaj kialoj, sed precipe el homaj, kulturaj aspiroj.Kiel la danaj lernejaj autoritatoj konstatis, apartenas al la cirkonstancoj de malgranda lingvoregiono, ke gi havas la ceftaskon ebligi komunikadon kun pli grandaj lingvo-regionoj. Ci tiu premiso por skandinava fremdlingva eduk-politiko entenas la principon de la 'Rajto de la Plejforta', kaj tiel kontraŭas al akceptita socia progreso kaj idealoj de egaleco kaj solidareco inter popoloj, kiujn skandinava edukado eldirite alstrebas.Plia kontraŭdiro en lingvopolitiko estas unuflanke la tendenco instrui pli de la angla kaj aliflanke akcepti pli da ofïcialaj lingvoj en internaciaj organizajoj. Unuflanke oni akceptas la ekonomian pozicion de la angla, sed aliflanke oni strebas al lingva egaleco. Ci-rilate la angleparolantaj landoj bone konscias uzi siajn avantagojn komercajn, politikajn kaj kulturajn, kaj strebas al konservo de siaj privilegioj. La mondo tiel estas dividita en privilegiitajn kaj malfavoritajn kulturregionojn.La nuna ekonomibazita lingvopolitiko sajnas esti la cefkaŭzo de multa kultura unu-flankeco kaj interpopola neegaleco. Oni povus bazi alternativan politikon guste sur socian egalecon kaj respekton por kultura diverseco. Ci tion plej konsekvence propon-as la esperantistoj. La vojo al ofïciala akcepto de solvo kun Esperanto tamen estas malfacila. Nuna lingvopolitiko antaŭsupozas la neeviteblon de privilégia rolo por ekonomie fortaj kulturoj. Tiel sole per sango for de ci tiu baza filozofïa sinteno - al akcepto de tio, ke ekonomio devas subigi al porhomaj celoj - eblas konstrui modelon de fremdlingva instrupolitiko, kiu respektas la socian kaj interpopolan egalecon.Estas interese noti, ke la lernejaj autoritatoj en Finnlando en 1974, post objektiva studo de i.a. la relativa facileco de Esperanto, konkludis, ke devus esti rajto instrui la lingvon en apartaj kursoj kaj lingvokluboj. En Svedio oni simile povas instruiEsperanton sole kiel liberelektan studobjekton. Emfazo de la facileco de Esperanto, au similaj konsideroj, versajne neniam sole povos doni al ci tiu lingvo la pozicion, al kiu gi strebas. La ekonomie bazita lingvopolitiko ne povas enlasi Esperanton en la lernejan sistemon.Bonintencaj reformistoj ne sukcesis pligrandigi interkulturan respekton, car la fundamenta karaktero de la problemo ne estas vaste komprenita. Solvo estas pens-ebla, sole se la valoroj de akceptita socia progreso kaj egaleco inter popoloj estas rekonitaj ankaù kiel la elirpunkto por la formado de fremdlingva edukpolitiko.
-
Language Development in Tigrinya
Author(s): Jack Fellmanpp.: 25–27 (3)More LessLa lingva disvolvigo ce la tigrinjaLa tigrinja estas nord-semida lingvo parolata nun de 3 gis 3,5 milionoj da cefe kristanaj kamparanoj en Eritreo kaj la altebenajo de Abisinio, teritorio koresponda al la antikva regno Aksumo, de kies lingvo, la geeza au klasika etiopia, la tigrinja estas taksata esti daurigo.La tigrinja posedas malgrandan, kreskantan skriban literaturon, nur dank'al la okazintajoj de la pasintaj 30-35 jaroj. La skriba lingvo estis disvolvita sub la brita milita regado dum la Dua Mondmilito, aparte per la starto de semajna gazeto. Ties redakcia komitato igis la Tigrinja Lingva Konsilantaro, kies prezidanto estis verkinto de grava tigrinja gramatiko.Pluaj problemoj estis ce la ortografio kaj terminaro. La konservema skolo, kiu apogis la historian-etimologian literumadon, venkis super la fonetika. Oni elprovis tri metodojn de kreado de novaj terminoj, la pruntado de fremdvortoj, cefe anglaj au italaj; la plilargigo de ekzistanta vorto laû fremda uzo; au la kreo de nova tigrinja formo, aparté laù la modelo de la 'revivigitaj' semidaj lingvoj araba kaj hebrea. Plej ofte oni uzis la semantikan plilargigon.En 1946 oni malfondis la Konsilantaron pro politikaj kialoj. Sekvis tempo de amhara superregado, sed nun pro la forta eritrea autonomiga movado, denove eblas la starigo de Lingva Konsilantaro au ec Akademio.
-
Loreto Todd. Pidgins and Creoles
Author(s): Sidney W. Mintzpp.: 28–33 (6)More LessLa autorino multe vojagis en regionoj, kie piginajoj kaj kreolaj lingvoj estas uzataj.La verketon si dedicas cefe al la tiuklasaj lingvoj, kiuj leksike parencas al la angla. La nun tri jarojn malnova libro respegulas du sufice fresdatajn tendencojn: la seriozan pritrakton de antaùe ne serioze traktitaj lingvoj, kaj la akcepton de la graveco de tiaj lingvoj ne pure teoria sed ankau politika kaj psikologia. Hi estas ja vaste uzataj.La piginajn kaj kreolajn lingvojn oni ofte konsideras produktoj de la eùropa penetrado de la cetera mondo. Sed eu simila procczo de piginigo kaj posta kreoligo okazis, ekzemple, en la elkresko de la franca el la latina? En grava, tamen ne multe konata referaĵo, D. Taylor esploras la historiajn lingvajn rilatojn inter konkerita plimulto kaj venkinta malplimulto. Taylor enkadrigas lingvajn problemojn en vastan historian kadron. Todd simile faras, sed pli simplece, provante, ekzemple, igi kreolan lingvon "respektinda" per komparo kun la franca. La prestigo de lingvo, en la opinio, au antaŭjugo, de nefakuloj, dependas de skribsistemo, prefere tre malnova. Aliaj citas la literaturon, la gramatikan komplikecon, ktp. Lau tiaj mezuriloj, al pigin-kreolaj lingvoj mankas prestigo. Naiva sinteno.La celo de la verko de Todd estas, unuecigi la pristudon de tiaj lingvoj kun tiu de la ceteraj. Sed eble tamen ekzistas ne nur kvanta, sed fakte kvalita diferenco inter tiu kategorio de lingvoj kaj la ceteraj, aparté rilate la gramatikan strukturon dum la estigo. La mallonga - 92-paJa, ses-capitra - libreto estas la unua tiuspeca en la angla de post tiu de Hall (1966). Gi celas nefakan leganton. Pli postulema leganto rigardu la verkon redaktitan de Hymes (1971), ne tiel timigan, kiel Todd kredas, kaj novan libron pri la antilaj lingvoj de Taylor (1977).
-
Frederick Williams and associates, Explorations of the Linguistic Attitudes of Teachers
Author(s): Howard Gilespp.: 33–40 (8)More LessMalgraŭ la lastatempa kresko de interesigo pri la sintenoj al la lingvajo, ne aperis multaj verkoj pri la temo. Do jen bonvena kontribuo al la fako. Por krei lingvan politikon, ekzemple de transiro de unu lingva formo al alia, necesas ja informo pri la sentoj pri la malnova kaj la nova.La verkintoj raportas esploradon en Cikago kaj Teksaso pri la lingvajo de nigraj, meksik-usonaj kaj blankaj usonaj infanoj. La trovo estis, ke kvankam la usonaj nenormaj dialektoj eble ne mankas je lingva kvalito, esprimpovo, ktp., ili mankas socie - la instruistoj, ec de la sama etno, malalte taksas ties uzantojn, ekz. en antaŭdiro de lerneja sukceso.La verkinto komencigas per atentigo, de la esploro pri la lingvaj sintenoj estas integra parto de la socilingvistiko. En la dua capitro, la verkintoj listigas la esploron, gis nun faritan de aliaj, tamen en kataloga stilo, do konfuze kaj senkonklude. Mankas tie integriga resumo, kiu montrus la plurdimensiecon de la skaloj de lingva prijugado.En la Cikaga esploro, la verkintoj pruvis, ke eblas antaûdiri la reagon de la instruistoj al la koncerna infano, nur aŭdinte la specimon de ties lingvajo. Tamen, la instruistoj reagis diverse, laŭ kvar grupoj.En Teksaso, la esploro plilargigas al la uzo de vidbendoj, ne nur sonbendoj. Ankaŭ tie evidentis la sama prijugo. Ekzistas skalo de akcepto interne de la koncerna etna kaj klasa grupo. Interesa trovajo estas, ke la blankaj kaj nigraj instruistoj ne jugas la normecon de la lingvajo laû la samaj kriterioj, sed atentis diversajn gramatikajn trajtojn.Unu esploro atentis la saman parolanton, kiu uzis jen norman lingvon, jen etnan dialekton. Alia esploro atendis la jugon de lingvo de dungoto ce dunganto, laû la ecoj dezirataj ce altnivela laboristo.En la lasta capitro iom mankas utilaj konkludoj, ekzemple, pri la graveco de la divers-dialekteco ce la instruistoj, pri la signifo de la studoj en la generala socilingvistika teorio. Oni ankaû povas pridubi la reprezentan karakteron de la lingvajo kolektita sur bendo. Ekzemple, en eksterklasa persona interyjuo, la lingvaj'o ne necese estas tiu uzata en klascambro.Malgraû tiuj mankoj, temas pri libro, kiu sukcese unuecigas socipsikologian esploron kun la lingvistika.
-
Esperanto en Perspektivo Faktoj Kaj Analizoj Pri la Internacia Lingvo
Author(s): Michel Duc Goninazpp.: 40–45 (6)More LessEsperanto en Perspektivo, verkita de Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj Tazio Carlevaro, celas anstataŭi la antaŭan libron de Lapenna La Internacia Lingvo (1954) kaj esti kvazaŭ 'anticipa resumo' de la estonta Enciklopedio de Esperanto.Tiu ci impona volumo (844 p.) konsistas el 6 partoj, dividitaj en 23 capitroj, en kiuj estas pritraktitaj la monda lingvo-problemo kaj ekesto de Esperanto, la kulturaj aplikoj kaj la instruado de Esperanto, la esperantlingvaj literaturo kaj gazetaro, la historio kaj strukturo de la Espéranto-movado. Du indeksoj ebligas bonan orientigon en tiu dika volumo. Ciun capitron suplementas utilega bibliografîo.Tiu ci verko celas esti elcerpa. Sed gin karakterizas ankaŭ malekvilibro kaj nekoher-eco de kelkaj partoj. Tro vasta loko estas donita al la organiza aspekto de la Esperanto-movado (statutaj kaj fïnancaj problemoj de UEA ekzemple). Oni cetere ricevas la impreson, ke la Esperanto-movadon konsistigas UEA kaj ties satelitoj, kio estas ne tute gusta priskribo. Bedaûrinda estas ankaŭ la polemika tono de kelkaj eroj redakt-itaj de Ivo Lapenna.Mankas lingvistika priskribo de Esperanto (kial oni ne konfidis la capitron 2 al lingv-isto?). Mankas ankaŭ serioza priskribo de la monda lingvo-problemo: la enkonduka capitro de Lapenna pri tiu problemo, jam konata el la verko Retoriko, ja ne suficas. Pli bonaj estas la capitroj dedicitaj al TEJO kaj cefe al la laborista Esperanto-movado. Ulrich Lins ankaû verkis bonegan historian capitron pri la persekutoj kontraû Esperanto, ia dangera lingvo'. Sed seniluziiga estas la lasta capitro de la libro, dedicita teorie al la 'perspektivoj por la estonteco', sed enhavanta nur la 'madridajn tezojn' de Lapenna.La capitroj dedicitaj al la literaturo kaj gazetaro estas bonegaj. Bedaûrindas, ke tro malmulte da loko estas dedicita al la historio de la esperantlingva literaturo. Ja ciuj verkoj estas nomitaj (ec duarangaj), sed mankas analizo pri la diversaj tendencoj kaj detalaj komentoj pri la verkoj de kelkaj bonaj verkistoj. La diverseco de la klasifikaj kriterioj (epokoj, genroj, skoloj, landoj) ankaû iel malkoherigas tiun prezenton de la esperantlingva literaturo.Rimarkinda estas ankaû la capitro dedicita al la tradukita literaturo, kiu montras kiom rica estas tiu parto de la esperantlingva literatura trezoro. La rolo de Esperanto kiel pontlingvo estas ankaû klare montrita per listo de la koncernaj verkoj.Entute, Esperanto en Perspektivo estas samtempe tre kritikinda kaj forte aplaûdinda. Gis plibonigenda reeldono au apero de la Enciklopedio, gi restas la plej bona kaj plej informrica libro iam ajn verkita pri la Internacia Lingvo.
-
Comités D'action Viticoles. La Révolte du Midi
Author(s): Klaus Engelhardtpp.: 45–47 (3)More LessLa levigo de la SudoLastatempe ekaperis okcitanaj luktaj sloganoj en suda Francujo. Turistoj spertis ruze organizitan trafikan haoson dum manifestacioj. Sed estroj de la okcitana movado kre-das, ke daure necesas publika informo pri gi. Jen, do, ekaperis la libro.Se oni pretas ensucigi en demandojn pri la vintekniko kaj vina industrio, la libro ofer-tas detalojn pri la politika lukto de la langvedokaj vinistoj. La protesto de la vinistoj estas nur unu aspekto de generate lukto kuntrau koloniigo far la industria nordo kaj la internacia kapitalo.De pluraj jaroj ekzistas grupoj alstrebantaj vivigon de la okcitana kulturo kaj ciutaga lingvo. Ekde la apero de la okcitana kanzonisto C. Marti (1969) la amaso ciam pli auskultas la movadon. En la movado nun kunigas diversaj grupoj. Oni volas ne nur savi unu industrion, sed solvi vastajn sociajn problemojn kiel ekz. la forlasadon de la kampa-ro. La redaktoro de la libro, M. Le Bris, finas per apelacio - ankorau Utopia - al autonomic de Okcitanio kaj al ekonomia disvolvigo surbaze de lokaj necesoj.Nur la estonto decidos pri la sukeeso de la nuntempa regionismo. Sed la nuna libro atestas al sango de tono, kompare al la antauaj okcitanaj verkoj - la okcitanoj gajnis memfidon kaj konfidas pri la venonta generacio.
-
Byron, Janet, Selection Among Alternates in Language Standardization: The Case of Albanian
Author(s): Joan Rubinpp.: 48–50 (3)More LessLa celo de la libro, Elekto inter alternativoj en lingva normigado: la kazo de la albana, estas esplori normigajn decidojn kaj ties principojn ce la albana lingvo. La autoro rakontas la konfliktojn pri la dialekta bazo de la normlingvo kaj la venkon de la literatura dialekto Tosk super la dialektoj Geg kaj Elbasan. Tamen, mankas al la libro gravaj informoj: kial oni deziris normlingvon, kiel oni difinis tiun koncepton, kiuj organizoj faris kaj realigis la decidojn pri la dialekta bazo kaj la unuopaj normoj, kiel tiuj organizoj funkciis kaj kiom da efektiva planado enestas la observitajn sangigojn de lingvuzo. Pro tio ni devas dubi, ĉu per dokumenta analizado oni povas atingi komprenon pri la lingvoplana procezo.
-
Steiner, George. After Babel: Aspects of Language and Translation
Author(s): John Edwardspp.: 51–54 (4)More LessCe la koro de ciu ago de homa interkomunikado trovigas la tradukado kaj interpret-ado. Jen la tezo de la nova libro de Steiner. Traktante tiun temon, li cerpas el fontoj de Aristotelo gis Zamenhof. La tradukado en kaj inter la lingvoj estas grava, vasta afero. Steiner, trilingvulo (angla-franca-germana) estas taŭga fakulo.La tradukado estas malfacila. Oni argumentis, ke gi estas neebla. Sed neniu homa produkto estas perfekta, kaj por la realeco de la tradukado parolas gia fakta abunda ekzisto. Laŭ Steiner, gi estas bazo de la civilizo. Cu fidela traduko eblas? Steiner ne subtenas pure sciencan sintenon al la traduka teorio, nek al la lingvo entute.La titolo mem de lia libro aludas al la deziro de grupo, lau Steiner, konservi sian identon per lingva aparteco. La multeco de la lingvoj montras, ke tio estas forta deziro. Tiusence, do, ciu traduka ago estas perfido, fordono de sekretoj. Tio estas jam konata ideo.La multeco mem de la lingvoj estas grava fakto ce iu teorio de la lingvoakiro. Steiner emfazas la neceson studi lingvojn, ne la lingvon. La Chomsky-anoj ofte nur scipovas la anglan - malforto ce la transforma gramatiko.Steiner ciam sajnas suspektema rilate al ajna lingvoteorio, kiu ekskludas impresan, ne-ordigeblan informon. La deziro redukti, enordigi cion, perdigas multon interesan, eble la plej interesan. Ekzemple, nuntempe oni ne atentas la poetikon, kaj tiel ne profunde atentas gravajn rilatojn inter la lingvo kaj menso, socio, kulturo. La plej malfacilaj, plej interesaj ekzemploj de la interpretado estas ja guste ce la poezio, kie substanco integrigas kun stilo. Sed ec tie, la tradukado ja okazas.Steiner favore rigardas la klopodojn studi la socian kuntekston de la lingvo. Kiel statas la multlingvulo en socilingvistika perspektivo ? Kion tio implicas por la lingvoakiro ?Fine, Steiner pritraktas la demandon, kiagrade la kulturo estas tradukado kaj interpretado el la pasinteco. La amaspopolismo kaj teknokratio, lau li, grave atencas la kulturan koheron. Diversaj formoj de la angla disvastigas tutmonde, sen adekvata bazo. Lingvo tiel estas uzata sen ties historiaj kaj kulturaj fontoj. Pro lau Steiner manka kultura daureco li ne gravaj taksas artlingvojn. La avantago de la uzo de mal-pliiganta kvanto de bazaj lingvoj por celoj de nur elementa komunikado estas, lau li, minaco al pli grava, historie bazita komunikado. Cu piginajb, ne Pentekosto, estas la respondo al Babelo ?Mi rekomendas la verkon al ciu leganto. Stile kaj enhave grava, gi estas libro por plena tralego, ne elcerpo. Nuntempe, aparte en la socisciencoj, oni nur rare trovas verkiston kapablan aŭtoritate trakti vastan temon.
-
Profession 77: Selected Articles From the Bulletins of the Association of Departments of English and the Association of Departments of Foreign Languages
Author(s): Dennis Q. McInernypp.: 55–58 (4)More LessLibro grava pri grava situacioSe vi estas optimisto kies optimismo estas rompigema, Profession 77 ne estas la libro, kiun vi volus legi. Gia temo estas la nuntempa situacio de la instruado de literaturo kaj fremdaj lingvoj (t.e., lingvoj aparté de la angla) en Usono. Kunmetita el dek unu artikoloj, la lihrp temas precipe pri la multaj kaj ofte gravaj problemoj, kontraŭ kiuj la profesiularo hodiaŭ devas batali. Generale, kio estas la karaktero de tiuj problemoj?Multaj de tiuj, kiuj instruas anglajn literaturon kaj lingvon diras, ke nun en Usono mal-klereco grave kreskas. Pli kaj pli, studentoj venas al la universitato sen kono de la vorto skribita; ili ofte ne povas uzi bone sian propran indigenan lingvon. Tiaj studentoj ne legas, au, se ili legas, ili legas librojn de malaltaj tipoj - verkojn kiuj ne estas indaj esti nomatajiiteraturo', guste parolante. La instruistoj de fremdaj lingvoj front-as malsaman problem on. Ili konsentas, ke en la plej multaj okazoj, iliaj programoj ne estas estintaj sukcesaj en ci tiu lando. Studento studas fremdan lingvon, sed li ne lernas gin. Kaj la instruistoj de la angla kaj la instruistoj de femdaj lingvoj devas konfesi, ke ili apartenas al profesiularo, kies saneco ne estas bona. La situacio estas ironia. Hodiaù ne estas malkresko de junuloj, kiuj deziras igi membroj de la profesiularo. Male! Estas fakte multaj junuloj, kiuj volas esti instruistoj, sed bedaûrinde ne estas postenoj por ili en la lernejoj de la lando. Entute, la bildo estas ne tre bela. Sed eble la kialo de ci tiu malgojiga fakto ne estas trovota, sercante grandajn, kaj komplik-ajn kaŭzojn. Se la bildo ne estas bela, eble la pentristo ne estas sufice kompetenta.
-
León, Fidel de. El Español del Suroeste y el Español Standard
Author(s): Frank Nuesselpp.: 58–63 (6)More LessLa aŭtoro ofertas programitan instrulibron, kiu permesos al la leginto identigi la trajtojn de la hispana lingvo en la sud-okcidenta Usono. Temas cefe pri angla fono-logia influo, konfuzo inter simil-aspektaj sed alisignifaj vortoj en la angla kaj hispana, kaj sangoj de la gramatika genro de substantivoj.La metodologio de la instrulibro estas tiu de unuopa elekto de rapideco, kun antau-testo kaj posttesto de ciu ero. La testoj estas de tri tipoj. La aŭtoro atendas, ke la uzanto de la verko estu dulingvano, hispanlingva usonano, 'cikano'. Li do jam parolas kaj komprenas unu formon de la hispana. La celo de la libro de F. de León estas igi lin legi kaj skribi la norman hispanan lingvon. La aŭtoro provizas, interalie, vortaron de cikanismoj, kun ties norm-hispanaj ekvivalentoj.Por leganto de LPLP, la intereso de la libro ne estas ties metodo au lingvajo, sed la socilingvistika signifo de gia apero en la nuna epoko kaj nuna formo. La libro implic-as la ekziston de dulingva, dudialekta legantaro en kolegioj kaj gimnazioj. La lingvoj estas la angla (la reganta lingvo, car la libro mem estas verkita en gi) kaj la hispana, pli precize, sud-okcident-usona au 'cikana' lingvoformo. Tiu lingvajo estas sangiganta kaj ja devas sangigi, car temas pri vivanta, vigla regiono de lingva kaj kultura kontakto. De León celas reteni la hispanan lingvon en Usono, ne forigi gin, car gi estas valora lingva ricajo. La eldono de tiaspeca edukilo konsistigas rekonon, ke Usono estas mult-etna, plureca socio.Oni eble kritikus de Leon pro lia distingo inter norma hispana lingvajo kaj 'cikana' dialekto. Sed tio ne implicas, ke la cikana lingvajo estas malpli valora. Maie, la prestigo de iu dialekto estas fakte prijugo de la socia prestigo de ties parolantoj. Unuj asertas, ke dudialekteco povas esti kultura kaj sperta ricajo, dum aliaj maie argumentas, ke programoj celantaj la instruadon de norma lingvo kun samtempa reteno de ne-norma dialekto estas nur sajnludo, kiu igas la koncernan popolgrupon malatenti la verajn fontojn de diskriminacio, la verajn soci-ekonomiajn fortojn de la generala socio.La fakto, ke la lernolibro estas verkita por uzo en la lernejoj levas la demandon , kian rolon la fako de instruado de fremdlingvoj ludas en la lingvo-planado. Guitart (1976) pesimisme sed prave notis, ke la lingvo-planado en la nuntempa Usono - entute mal-multa - trovigas ce la dulingva edukado. Gi gajnas nenion el la fremdlingva instruado. Krome, Valdes-Iallis notis, ke estas dubinde, cu eblas instrui duan dialekton en klas-cambro. Kaj en tiu klascambro la lernantoj ofte ekdubas, cu valoras reteni sian de-naskan lingvon.La apero de la unika libro de F. de Leon konvinke montras la mankojn de la lingvo-plana politiko de Usono, rilate al la reteno de ties ignoritaj kulturaj ricajoj. Krome, gi montras la nekapablon au rifuzon de la fremdlingv-instruaj fakoj partopreni en socie grava funkcio - guste en epoko de forta profesia malkontento, de negativa sinteno kaj malapero de lernantoj! Se oni kaptus tiajn novajn klientojn, kiuj ekvekigas al sia etncco, ambaŭ flankoj gajnus.
Volumes & issues
-
Volume 48 (2024)
-
Volume 47 (2023)
-
Volume 46 (2022)
-
Volume 45 (2021)
-
Volume 44 (2020)
-
Volume 43 (2019)
-
Volume 42 (2018)
-
Volume 41 (2017)
-
Volume 40 (2016)
-
Volume 39 (2015)
-
Volume 38 (2014)
-
Volume 37 (2013)
-
Volume 36 (2012)
-
Volume 35 (2011)
-
Volume 34 (2010)
-
Volume 33 (2009)
-
Volume 32 (2008)
-
Volume 31 (2007)
-
Volume 30 (2006)
-
Volume 29 (2005)
-
Volume 28 (2004)
-
Volume 27 (2003)
-
Volume 26 (2002)
-
Volume 25 (2001)
-
Volume 24 (2000)
-
Volume 23 (1999)
-
Volume 22 (1998)
-
Volume 21 (1997)
-
Volume 20 (1996)
-
Volume 19 (1995)
-
Volume 18 (1994)
-
Volume 17 (1993)
-
Volume 16 (1992)
-
Volume 15 (1991)
-
Volume 14 (1990)
-
Volume 13 (1989)
-
Volume 12 (1988)
-
Volume 11 (1987)
-
Volume 10 (1986)
-
Volume 9 (1985)
-
Volume 8 (1984)
-
Volume 7 (1983)
-
Volume 6 (1982)
-
Volume 5 (1981)
-
Volume 4 (1980)
-
Volume 3 (1979)
-
Volume 2 (1978)
-
Volume 1 (1977)
Most Read This Month
Article
content/journals/15699889
Journal
10
5
false
