- Home
- e-Journals
- Language Problems and Language Planning
- Previous Issues
- Volume 3, Issue, 1979
Language Problems and Language Planning - Volume 3, Issue 2, 1979
Volume 3, Issue 2, 1979
-
New Opportunities for the Study of Language Shift: The Anglicization of New England Language Minorities
Author(s): Calvin J. Veltmanpp.: 65–75 (11)More LessNovaj Oportunoj de Studo de Lingvo-transiro:La Angligo de Lingvaj Minoritatoj en Novanglujo.Manko de kvantaj donitajoj malhelpis la esploradon de lingvo-transiro. Kutime la cefa fonto estas naci-aj cenzoj, kiuj kutime ne sufice enketas pri la lingvo. Ankaŭ privataj enketoj ne suficas. Do, la gisnuna esplorado ne estis sufice science bazita.La sola nordamerika fonto de bonaj lingvaj donitajoj estis gis 1976 la Kanada Cenzo, kiel Castonguay montris en La monda lingvo-problemo. La fako de esploro de lingvo-transiro en Kanado lastatempe multe progresis. La diversaj faktoroj estis dokumentitaj. La utileco de la kanada informo estas tamen limigita; unuc, car en Kanado la neanglaj, nefrancaj minoritatoj estas kutime malgrandaj, kaj due, la kanadaj demandoj apartigas personojn, kiuj jes au ne transiras lingve, sed ne distingas stupojn au grad-ojn de transiro au reteno. Kaj la Montreala situacio estas unika; necesas alilokaj esploroj.Nun prezentas sin la materialo de la Usona Cenzoburoo, 1976. Gi sufice ampleksas, tie], ke eblas laŭ-stata interpretado. La donitajoj permesas pli detalan prijugon, ol ce la kanada cenzo. Ciuj respond-antoj raportas sia(j)n kutima(j)n endoma(j)n lingvo(j)n, sian gepatran lingvon, kaj sia(j)n kutima(j)n persona(j)n lingvo(j)n. Ce personoj, kiuj raportis duan lingvon, kvin kromaj demandoj certigis lagradon kaj tipon de ilia anglalingva lingvouzo. Krome, oni povas kompari tiujn donitajojn kun diversaj sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj detaloj. Ni tiel ilustras, specimene, la strukturon de la lingvo-transiro en Novanglujo (la ses ekstreme nordorientaj usonaj statoj).En 1970, la cenzo provizis ian informon pri la denaskaj franclingvanoj en la novanglujaj statoj, sed poste, la demandoj estis pligustigitaj. Problemo estas, ke la Cenzoburoo ne akceptis la sinidentigon kiel 'kanada'. Tamen, la novanglujaj franclingvanoj tre of te nomas sin 'kanadanoj', do ni devas plimultigi ilian versajnan nombron. Eĉ tio versajne estas nesufica, car plene anglalingvigita persono ofte ne raportas sian denaskan franclingvecon.En multaj hejmoj de franclingvaj etnanoj, la angla estis la kutima lingvo jam dum ilia infaneco; eble ili iom aŭdis la francan, sed margene. La angligo antaŭ la vivtempo de la nuna generacio nomigas la 'historia angligo', indikita en Tabelo 2.Fn la plej norda stato el la ses, Maine, 30 % da franclingvanoj retenas la francan kiel regantan lingvon: en la plej suda, nur 5 %. Nur tiuj personoj kapablas produkti franclingvajn infanojn. Cie krom en Maine, pli ol 40% forlasis la ciutagan uzon de la franca. La dulingveco, kun reganta angla lingvo, montrigas esti transira fenomeno. La juna generacio ciam pli estas nur anglalingva. Jam ne plu trovigas sufice da franclingvaj infanoj, kiuj permesus detalan analizon.La lingvo-transiro varias laŭ lingvo-grupo. La italoj pli grandskale angligis, ol la franclingvanoj. Male, la portugaloj malpli, ol la francoj. Finfine, la hispanlingvanoj pleje rezistas al la anglalingvigo. Preskaŭ 30% de la portugaloj "ne ofte" parolas angle, kaj pli ol 40% havas hejmon, kie la portugala regas. Trovigas relative multaj portugallingvaj infanoj, en hejmoj, kie la portugala regas.La konkludo estas, ke la usona cenzo provizas utilajn informojn, kiuj permesas la taksadon de pluraj eksterlingvaj faktoroj. La lingvo-transiro ne dependas nur de la dato de la alveno de la koncerna etno en Novanglujo. La klarigo devas esti pli interesa el teoria vidpunkto. Ekzemple, la sinteno al lingvo, la koncepto de la gusta rolo de lingvo, eble gravas. Sajnas, ke la hispanlingvanoj taksas la hispanan kontinente valora, amerika lingvo.La cenzo ankaŭ informas nin pri la strukturo de hejmoj, de familioj. La kutimoj pri geedziĝo gravas; kiagrade oni edzigas al samlingva persono, tio varias de etno al etno.Pionira csplorado de la dulingveco okazis en la unika situacio de Montrealo: nun, la usona cenzo permesos pli vastan esploradon, en preskau ciuj usonaj statoj. Kaj gi sugestas esplorojn ankaŭ ekster Nordameriko.
-
Real Character and Lunatic Language: Language Planning in the 17th and 18th Centuries (Review Essay)
Author(s): Humphrey Tonkinpp.: 76–85 (10)More LessReala skribajo kaj lima lingvo: lingvo-planado en la 17-a kaj l8-a jarcentojLastatempe okazis revivigo de interesigo pri la tielnomataj filozofiaj lingvoj de la deksepa jarcento. Tion kauzis versajne sangigantaj starpunktoj rilate artefaritajn Hngvosistemojn kaj konstato, ke la lingva teorio estas plene centra kiam temas pri la evoluo de pensado pri scienco en la deksepa jarcento.Adamo mem estis la unua lingvoplanisto: la lingvo, kiun li uzis en Edeno, perfekte respegulis la realon mem. Tion celas Andrew Marvell en sia konata poemo "La Gardeno". Kiam falis Adamo, au kiam la lingvoj konfuzigis ce Babelo, la perfekta ligo inter lingvo kaj realo frakasigis, kaj tiu Pralingvo estis perd-ita. Ramon Lull kaj aliaj supozis, ke la Pralingvo estis formo de la hebrea, kaj tiun ideon subtenis la Kabalistoj, per sia kredo, ke la literoj de la hebrea alfabeto entenas mistikan potencon.En la deksepa jarcento fortigis la scivolemo pri la naturo de lingvoj. Dum la horizontoj de la mondo ekspansiis pro la scienca eltrovado kaj la geografîa esplorado, la lingvo farigis unu el la solaj rimedoj por cirkaui kaj kapti la spertadon kaj etendi la scion en nekonatajn regionojn. Intertempe la lingvo, kiu iam ligis la intelektulojn de la okcidenta mondo, nome la latina, daure malfortigis, kiel viktimo de naci-skala eldona industrio, kiu en la diversaj landoj trovis pli da profito en nacilingva presado.La libro de Knowlson esploras la klopodojn eltrovi universalan lingvon, precipe en Francujo kaj Angl-ujo, dum la deksepa kaj dekoka jarcentoj. lli kaptis la atenton de pluraj el la plej grandaj pensuloj de la epoko - Bacon, Descartes, Leibniz, Newton, Boyle, Komenio. Pro neatento al Centra Eŭropo, Knowlson iom subtaksas la influon de mistikismo, kaj aliflanke li ne ciam ligas la lingvon al la evoluo de la scienca organizado en la koncerna periodo.Unuavide, sajnas esti klara divido inter tiuj, kiuj sercis universalan lingvon por forigi la efikojn de la Falo kaj reiri al la Adama lingvo, kaj tiuj, kiuj simple deziris antaŭenigi la sciencon per tauga rimedo. Sed homoj kiel Bacon kaj Komenio efektive okupis ambaû tendarojn, kaj la influo de mistikismo kaj rozkrucismo forte evidentas en la tiama scienca evoluo. Oni ja kredis, ke Adamo ne nur parolis sian lingvon kaj per tio (imitante la Dian Vorton, kiu kreis la mondon) nomis la kreajojn, sed ankau legis tiun lingvon en la kreaĵoj mem. Lia lingvaĵo estis mistika paralelaĵo de la realo. La koncepto de la Nobla Sovagulo, kiu poezias harmonie kun la naturo, estas pli aktuala manifestigo de la sama mito.Oni povus argumenti, ke ne Adamo, sed Dio, vere planis: Adamo nur lernis de li. Sed la esenca punkto estas tio, ke la Libro de la Dia Verko (do, la. naturo 'legebla' cirkau la homo) kaj la Libro de la Dia Vorto estas komplementaj. Tiu unua, kiel atentigis Bacon, kondukas al kono de la naturo kaj kono finfine de Dio mem. En siaj verkoj, Bacon tenis ekvilibron inter konservativo kaj novigo. En la utopia Nova Atlantido la konservativa Festo de la Familio estas sekvata de detala rondpromeno de sciencaj instalajoj, kiuj kvazaŭ konkretigas la sciencajn fakojn. Kvankam Swift mokis tian konkretigon de abstraktaĵoj, kaj tian emfazon je la unuopaj nocioj, gi liberigis la sciencon. Utopiistoj ofte utiligis la ideon: Campanella en sia Suna Civito kreas urbon, kies piano estas paralelo de la ordo de la naturo, kaj Urquhart, priskribante sian estontan universalan lingvon, utiligas metaforojn de urboplanado.Kvar elementoj kunfluis el la deksesa jarcento por kontribui al la skemoj de universalaj lingvoj en la deksepa: studo de hieroglifoj (Francesco Colonna, Valeriano Bolzano), interesigo pri stenografaj sistemoj, studo de kriptograflo, kaj eltrovado de neeŭropaj lingvoj (interalie konatigo kun la principoj de la cina). La sciencistoj celis ne simple krei konvenan lingvon, sed klopodi elimini la hazardaĵojn de la modernaj lingvoj kaj rekrei la perfektan interrilaton de lingvo kaj realo. Skribis Komenio, kun bedaŭro, "Ni parolas vortojn, ne ajojn". Tia lingvo, lau Descartes, ebligus la logikan pensadon.Malantaŭ tia supozo kusas la supozo, ke estas eltrovebla en la homaro universaloj de la pensado, kaj ke tiuj universaloj estus esprimeblaj matematike precize. Jen la principo de la verko de John Wilkins, ekzemple. Ĉio ĉi kondukis al la kunigo de semantiko kaj epistemologio ce Locke, kaj la plua esplorado pri la rilatoj inter lingvo kaj penso dum la dekoka jarcento. Fine Condorcet plej trafe resumis la centr-an problemon: kiel malmultaj precizaj ideoj efektive trovigas ce la homo.En sia libro Knowlson traktas ankaŭ la lingvojn de la fikciaj vojagoj de la periodo, kaj li aldonas pri-trakton de la projektoj de universalaj lingvoj de la gestoj, kaj liston de la skemoj de universalaj lingvoj. Unu el la lastaj proponoj, kiujn li de tale analizas estas la pazigrafio de Maimieux (1797), kiu inspiris (kune kun Wilkins) Roget. Sed verdire la graveco de tiaj aprioraj lingvaĵoj malkreskis en la deknaŭa jarcento, dum kreskis la aposterioraj. El inter ili, Esperanto estas ia kompromiso inter filozofia kaj naturalisma lingvo, kaj gi estas la sola, kiu preterkreskis sian inventinton, tiel ke hodiaŭ la plejparto de la vortprovizo de la lingvo ne estas inventaĵo de la kreinto sed de la uzantoj.Sed ne mortis la influo de la t.n. filozofiaj lingvoj. Simbola logiko, kibernetiko, semiotiko, transform-genera gramatiko, lingvaj universaloj, lingvo-planado - cio ci parte ŝuidas sian ekeston al la esplorantoj de tiu antaŭa epoko.
-
Geolinguistics, volume 3, 1977
Author(s): David L. Goldpp.: 86–95 (10)More LessLa temo konsistas el 16 artikoloj, el kiuj ni priskribos nur tiujn, kies interest) estas lingvoplana au lingvo-politika. Artikolo pri la svahila, de P.M. Makau, asertas pli grandan agon de tiu lingvo. ol de la angla. Tamen, tia aserto estas arbitra; ago de lingvo estas nur terminologia afero. Maksimume, ni povas aserti agon de lingvo, kiam okazas lingve grava eksterlingva okazajo, ekzemple. la alveno de nederlandanoj en Sudafriko (la estigo de la afrikansa), la juda eklerno de la germana (la naskigo de la jida), kc. Artikolo pri la romanĉa, de K.H. Rogers, notas la mankon de unueca normo de tiu nacia lingvo de Svislando. Rogers asertas, ke tia normo estas apenaŭ imagebla sen influa kultura centro. Tamen, la historio de la gudezmagento ekmalintegrigis, fine de la pasinta jarcento, estigismultaj diversaj novstilaj skribmanieroj. kultura centro. La unuecemo de etno eble estas pli grava, ol lingvoplana instituto. Notinde, kiam la gudezma gento malintegrigis, fine de la pasinta jarcento, estigis multaj diversaj novstilaj skribmanieroj. Kiam, en la 1930-aj jaroj, Mussolini komencis postuli sudsvisan teritorion, li ordonis, ke italaj lingvistoj 'pruvu' ke la romanĉa estas nura itala dialekto. La svisa reago estis, deklari gin kvara nacia lingvo, en 1938. La afero memorigas nin pri la simile politika diskuto pri la makedona, la karela kaj la moldava. Simila pri Svislando estas "Lingva plureco en Svislando kaj Belgujo", de J. Levitt. Ambau estas du-religiaj, plurlingvaj nacioj, kiuj transpasas la latinid-germanan lingvolimon. La problemaro kaj ec per-forto estis gisnun pli fortaj en Belgujo, ol en Svislando, sed la ĵurasa problemo en la lastnomita lando ankaŭ minacas perforton. Malgraŭ sufice pozitiva sinteno flanke de la svisgermanoj al lernado de la franca, germanlingvanoj of te pli facile dungigas, ol franclingvanoj, en postenoj, kiuj postulas scipovon de ambaŭ lingvoj. 'Federacia franca' lingvaĵo de Svislando montras germanan influon. La svisgermana estas vaste uzata kaj akceptata, tamen, gi ne taŭgas en la klasika teatro, nek kutime en parlamenta debatado au universitata prelegado. La svisfrancaj dialektoj rapide formortas; tiu de Genevo estas konservata nur en la urba himno. Kaj en Genevo kaj en Bruselo trovigas oficejoj de gravaj internaciaj organizoj: E.K. en Bruselo, U.N. en Genevo. Sed tiu fakto ne influis la uzon de la franca en Genevo, dum en Bruselo, gi antaŭenpusis la francan en tiu cefurbo, kiu ja iam estis plene flandra. Levitt asertas, ke flandra malpermeso de la uzo de la franca, ce eksterlandaj komercistoj en la regiono, malkuragigas ilin, samkiel la nova legaro en Kebeko pri la deviga uzo de la franca en la komerco. Levitt aludas al Luksemburgo, kaj parolas pri 'luksemburggermana', la 'luksemburga dialekto', ks. Tamen, estas prefer-inde paroli pri la luksemburga, car gi estas lingvo kaj meritas disvolvigon kiel perilo de la nacia idento. La disvolvigo de la luksemburga dependos de la parolantoj. Oni povus komence uzi gin en simbola formo, ekzemple sur postmarkoj, moneroj. La historio de la luksemburga montras, kiagrade la lingvo dependas de la historio de la parolantoj. Se Luksemburgo ne estus sendependa iando, gia sorto estus pli-malpli kiel tiu de la germanaj dialektoj de Germanujo au de Francujo (Alzaco, Loreno), depende de la lando, al kiu gi apartenus. Kiam la Grandgraflando sendependigis de Nederlando en 1839, parto de gi fakte estis transdonita al Belgujo (la nuna belga province) Luksemburgo). Estus interese kontroli la lingvan situacion tie.Artikolo pri la lingva leĝofarado en Kebeko, de W.C. Woolf son, parolas pri la efiko de la devigigo de la franca en tiu provinco. Cefe sentos la efikon: (1) anglalingvaj kvartaloj de Montrealo; (2) nefranclingv-aj enmigrintoj; (3) altaj niveloj de kebekaj filioj de ne-kebekaj firmaoj. Nefranclingvaj enmigrintoj devos sendi siajn infanojn al francaj lernejoj. Problemo, kiun la artikolo ne frontas, estas, kiuspeca franca estu instruata. Se oni instruas la tradician normon, do, la normfrancan de Francujo, la nefranc-lingvanoj povos komprenigi sin kaj legi, sed ne kompreni multon da tio, kio estas parolata en Kebeko. En Kebeko, do, estas tipa diglosio; ne nur angla-franca, sed inter tradicia norma franca, kanada norma franca kaj nenorma kanada franca.Studo de Bloom, pri la vaska, estas ofte neklara kaj meritus redaktadon, aparte en la klarigo de la ago de la euskera kaj ties rilato al la apudaj lingvoj. Dua artikolo de J. Levitt temas pri la angla influo ce la hispana. La angla influo komencigis cefe en la 19-a jarcento, kaj povas enpenetri per la parola au la skriba lingvo. Fakte, dependas de la tipo de hispana lingvo, kiom da angla influo trovigas; ekzemple, en la hispana de Novjorko trovigas multe pli, ol en la konservema normo, sed ec tiu lasta akceptas vortojn kiel tenis. Levitt tamen devus atenti, ke anglismo en la hispana (au alia lingvo) estas anglismo nur tiam, se gi eniris la hispanan rekte el la angla (ne, ekzemple, el la franca). Aparte interesa estas la generaligo de komercaj vendonomoj, kiuj en la angla aludas nur apartan komercan vendataĵon, sed en la hispana (ankau hebrea, ktp.) aludas al cia tiuspeca varo. Interesa fenomeno estas repruntvortoj, kiuj iris de la hispana en la anglan kaj tiam, en angligita formo au signifo, reen. Ekzistas simila fenomeno ce hebreaj pruntvortoj en la jida. Multaj anglismoj de Levitt ne necese estas tiaj, sed francismoj au simplaj tuteŭropismoj, aparte tiuj, kiuj ne ekzistas en la angla (ekz. living, camping en tuteuropaj sencoj, ne-konataj en la angla). Levitt aludas al purismaj atakoj kontrau la angla influo, sed ne montras, kiel la puristoj ne tusis la radikon de la problemo. Cu nur hazarde la hispana subiris la influon de la franca en la 19-a jarcento kaj de la angla en la 20-a (kaj ne tion de la cina au svahila) ? La lingva influo estas ne-dividebla parto de kultura influo.M. Altieri, en artikolo pri la popola parolmaniero de la urbo Lyon, nesufice alfrontas la fakton, ke la tradicia dialekto de Lyon velkas antaŭ la normfranca; la rezulto, tie, estas normfranca parolado kun iometa loka influo. Similtema estas artikolo pri komunikadsatelitoj kaj mondlingvoj, de C.S. Kramer. Li asertas, ke la kino, radio kaj televido grandskale normigis la usonan anglan, tiel, ke oni apenaŭ plu povas audi regionan prononcon. Fakte, se prononcaj diferencoj ne estas tiel fortaj, kiel antaŭe (kaj tio ne estas pruvita), tiu versajne dankigas al la generaligo de formala edukado.La artikolo, kiu plej interesos interlingvistojn kaj esperantistojn, estas de J. Balbin, "Lingvoplanado kaj planitaj internaciaj lingvoj". Balbin asertas, ke lingvistoj daŭre rezistas klopodojn de gvidado de la lingva disvolvigo. Dubinda aserto, kiu eble veris gis la mezaj 1960-aj jaroj, sed ec tiam sajne la lingvistoj nur supraĵe apogis la kontraupreskribismon: ciu lingvistika artikolo, libro kaj revuo estas ja en normig-ita lingvoformo, kaj ciu lingvisto parolas norme.Balbin notas, ke 5 000 neologismoj estis kreitaj en la estona, surbaze de fonologiaj respondoj al la finna. Ben-Jehuda simile sekvis modelojn el la araba kaj aliaj semidaj lingvoj, por vortofarado en la hebrea.Interesa studobjekto estas la alpreno de neologismoj, kiu en la novhebrea okazas, cu tuj, cu post tempo, ĉu neniam. De parte planitaj lingvoj, la diskuto nature transiras al plene planitaj lingvoj, kiel Esperanto. Estas diferenco nur de grado, ne de principe Surprizige, Balbin asertas, ke Esperanto "gis nun eskapis la planadon". Male, ciu sugestita neologismo estas ekzemplo de planado, ciu akceptita neologismo estas specimeno de sukcesa lingvoplanado. Ciu faranto de neologismoj estas lingvoplanisto, kiu diferencas disde la patro de Esperanto nur grade, ne principe. Notinde, en siaj 90 jaroj de ekzisto, Esperanto jam havas antikvigintismojn au antikvigantismojn (svati, ci, -edzino), rezulte de sociaj sangigoj. La jida lingvisto M. Weinreich distingis inter tiaj formoj, kaj historiismoj, kiuj aludas konceptojn, kiuj mal-aperis el la socio kaj la homa konscio (ekzemple, la terminaro de feŭda sistemo). Balbin asertas, ke ekzistas sociaj dialektoj (sociolektoj) en Esperanto, sed sen provizi ekzemplojn. Strange, se oni kon-sideras la celojn de la Esperanta movado. Fakte, ia socia diferencigo de Esperanto devas esti nur febla (kp. la artikolon de Wood en Lektos). Balbin provizas nur la ekzemplojn -ioj-ujo, -arbo/-ujo. Estus interese, serci pliajn tiajn.
-
Miller, Wayne Charles. A Handbook of American Minorities
Author(s): Hans H. Wellischpp.: 96–97 (2)More LessLa verko konsistas el cirkaŭ 40 mallongaj eseoj pri etnaj minoritatoj en Usono kaj la plej gravaj presitaj fontoj por ilia esploro. Ciu eseo mallonge diskutas la historion de la koncerna grupo kaj poste sugestas multajn librojn kaj revuojn, kiuj ebligos la studon, cefe atentante verkojn de la lastaj jardekoj. La divido estas laŭregiona, sed la difino de regiono estas iom stranga; ekzemple, Orienta Eŭropo estas apartigita de la cetero (okcidenta, norda kaj suda). La grupo de 'insulanoj' konsistas el portorikanoj kaj kubanoj. 'Indigenaj amerikanoj' aludas al indianoj kaj meksikanoj. La libro reproduktas tajpitan manuskripton, kiu entenas tro da tajperaroj. Forte sentatas la manko de indekso; tiel, ekzemple, se oni volas esplori la klopodojn de la minoritatoj, konservi siajn lingvojn per libroj kaj gazetaro, oni povas nur trafoliumi. Do, kompara studo estas jes malfacila, malgraŭ la enkonduka aserto de la aŭtoro.
-
Breton, Roland. Géographie des langues
Author(s): Henri Tinellipp.: 97–100 (4)More LessGeografio de lingvojLa geografio pristudas la spacajn rilatojn; do, la geografia esplorado de lingvaj aferoj komencigas tie, kie la lingvista esploro finigas. Gi kovras la spacan disvastigon de la lingvoj kaj ties interrilatoj kun aliaj spacaj fenomenoj: naturaj faktoj, kiel ekzemple fizikaj, rasaj, demografiaj, kaj kulturaj faktoj, kiel ekonomiaj, religiaj, historiaj, politikaj. La studobjekto de "geografio de lingvoj" estas la unueca lingva fenomeno, en la spaco, kulture kaj fizike difînita.La geografo ne pristudas la lingvon en la senco de de Saussure, sed emfazas la diferencojn inter homaj lingvosistemoj. Do, ne surprize estas, ke la aŭtoro nomas sin strukturisto en la senco de Martinet; tia estas, laŭ li, la cefa gisnuna atingo de la lingvistiko. Samtempe, Breton malakceptas la skolon de Chomsky. La unua parto de la verko avertas la leganton, ke temas pri libro de geografo, ne de lingvisto. Jen guste gia intereso kaj originaleco.En la tradicio de la serio Que sais-je? ("Kion mi scias?"), Breton ofertas skizon de la lingvoj de la mondo. Li distingas la dekon da lingvoj de granda disvastigo. La franca, perilo de ciama kontakto inter pli ol 225 milionoj da homoj, estas komparebla nur al la angla; la hispana kaj rusa disponas nur pri multe pli limigita geografia bazo.La libro estas esence pledo, scienca manifesto La aŭtoro deziras la kreon, en Francujo, de geolingvist-iko, kiel nova fako de la homa geografio. Li petas, ke liaj kolegoj daŭrigu siajn studojn pri la materiaj kulturoj en la zonon de la noosfero, en la spiritan geografion, laû la vidpunkto de Whorf.Breton alprenas la bazan geolingvistikan unuon de gento, lingve (ne rase, nek kulture au politike) unueca grupo. Lia etnolingvistika modelo estas Ukrajno. Tio montras farindan esploron de geolingvistikaj fenomenoj, ekzemple, de kulturaj tendencoj, kiuj hodiaŭ respondas al la antikva romiigo de Europe La esploro de la limoj, de tipaj trajtoj kaj de la dinamiko de lingvaj regnoj, devus okazi kune kun esploro de aliaj biogeografiaj sferoj. La sudo de HindaUnio, ekzemple, dividigas en kvar grandajn regionojn, reliefe kaj klimate, kiuj guste naskis la kvar grandajn dravidajn lingvojn. Tiaj rilatoj evidente estos ec pli fortaj inter la lingvo kaj aliaj trajtoj de la koncerna gento: la nemateria kulturo, la socia strukturo, la politiko, la ekonomio.En la politika lingvistiko, Breton proponas fresan enklasigon de landoj. Trovigas oficiale totalecaj statoj, kiellalingvomortigaj" Francujo, Kanado, Hispanujo, kaj la landoj de oficiala plurlingva sistemo kiel Svislando kaj Jugoslavio. Aliaj transiras de lingva barbareco al la plurisma lingvopolitiko: Belgujo, Finnlando, Hinda Unio. Lingva revolucio povas endangerigi ec la ekziston de kelkaj statoj. La aŭtoro estas pesimista; laŭ li, la lingva tiraneco ciam pli gajnas. La sola solvo, por minacata etna minoritato, estas alstrebi sufican teritorian au politikan aŭtonomecon.Breton proponas novan sciencon. Gia intereso kaj allogo ne kusas, tamen, kiel li asertas, en la fakto, ke "la lingvistiko de la mondo estas en plena evoluo", car gi ja ciam estis tia! Maie, gi estas interesa, car gi estas nova scienco. Ankaŭ la lingva imperiismo ne estas nova fenomeno. Breton troigas la paralelon inter minacataj lingvoj kaj minacataj bestoj. Vere, la pli agresemaj, gajnemaj lingvoj flankenpusas la lokajn lingvojn; sed la gajnintoj mem elvenas sangitaj.
-
Glazer, Nathan, & MOYNIHAN, Daniel P., eds. Ethnicity. Theory and Experience
Author(s): M. Crawford-Youngpp.: 100–102 (3)More LessLa jena epokfara libro reklarigas teoriajn perspektivojn en la kompara esploro pri la etneco. La du redaktoroj, Glazer kaj Moynihan, jam antaŭ pli ol dek jaroj esprimis kiel unuaj dubojn pri la longe reg-inta teorio de la liberalaj esploristoj, tiu de asimiligo, en ilia klasika verko Aliflanke de la fandopoto. La neklarecoj kaj necertecoj de la pli frua verko estas forigitaj, kaj ni disponas nun pri nova teoriaro, vera scienca revolucio en la senco de Kuhn. Aliaj ja alproksimigis al simila starpunkto, sed la eminenta grupo de kontribuintoj al la jena verko igas gin aparte frapa.La centra punkto de la nova teoriaro estas la kunligo de la etneco kaj la modernigo. Komuna solidareco ne estas restajo de malaperanta tradicia mondo, sed estas, male, produkto de tiuj samaj fortoj, kiuj kutime kunligigas al la modernigo: la ensociigo de antaŭe izolitaj grupoj, la politikigo de ciam pli vastaj sferoj de la socia vivo, daŭra plifortigo de la stato. Do, la kultura plureco ne malaperos en la nacian mikspoton, nek subigos al klasaj sociaj agmanieroj.Redaktitaj kolektoj kutime ne atingas kvalitan kaj enhavan homogenecon, sed tio estas preskaŭ atingita ci-foje. La redaktoroj, Isaacs, Parsons, Gordon. Horowitz kaj Bell skribas teorie, generale. Greeley, McCready, kaj Kilson verkas pri sociaj sangigoj en Usono. Krom tio, neatendite vasta grupo da esploroj pri la plej diversaj multetnaj situacioj fortikigas la teorian argumentaron.Oni ofte asertas, ke lingvo estas difina trajto de etneco. Dum la estigo de la naciismo en la 19-a jar-cento, la lingvo estis forte ligita al la mempercepto. Pensante pri tio, estas frape, kiel ofte la nuna etna konflikto estas pri nelingvaj temoj. Certe, tiuj, kiuj trasercas la recenzatan libron rilate al lingvaj demandoj, ne trovos multon. Estas du eblaj klarigoj. Unue, en multaj regionoj, pro diversaj kialoj, la lingvo kiel tia ne estis cefa temo de kultura konflikto. Tiel estas en la tuta okcidenta hemisfero, krom Kanado, kaj en la plimulto de Afriko, sudorienta Azio, kaj Cinujo.El la kontribuintoj, nur Porter( Kanado), Petersen (okcidenta Europo), Das Gupta (Hinda Unio) kaj Pipes (Sovetunio) detale traktas la lingvan aspekton de konflikto: tio bone mezuras gian gravecon. En Cinujo, oni ne traktas la demandon de la rilato en la han-cina plimulto kaj la celandlimaj minoritatoj el lingva starpunkto. En Afriko, la reteno de la europaj administraj lingvoj, kune kun multlingveco aliflanke, forigas lingvajn demandojn el etnaj konfliktoj. En la Nova Mondo, krom en Kanado, neniam estis forta konflikto pri la ofîciala lingvopolitiko, ec tie, kie fortaj indianaj minoritatoj ne posedas la regantan lingvon.Due, la aŭtoroj asertas, ke politikigita solidareco estas instrumenta solidarepo, celante la disdividon de ricecoj ene de la limoj de la nacistato. Tia koncepto kondukas al atento al konflikto pri la disdivido de ricecoj, pli multe ol pri la tipaj trajtoj de la konkurencantaj grupoj (ekz. lingvo). El tio fontas la manko de aludoj al lingvaj demandoj.Glazer kaj Moynihan asertas pli forte, ol la plejmultaj iliaj kolegoj, ke la etneco igis la cefa fonto de socia diferencigo. Isaacs alprenas soci-psikologian perspektivon; Patterson, aliflanke, argumentas, ke la etna idento fluas el la ekonomia kaj klasa interesoj de unuopuloj, kaj servas al gi. Horowitz notas, ke etneco varias laû situacio kaj kunteksto; oni senpacience atendas lian libron aperontan, pri tiu temo. Porter, verkante pri Kanado, esprimas 'dubojn' pri la revivigo de etneco; tiel, li alproksimigas al la tradicia liberalismo.Malgraŭ la limigita atento al lingvaj demandoj, la verko estas senegala enformuligo de la ĉefaj demandoj en la kompara etna teorio. Oni povos uzi la malmultekostan brosuritan eldonon en la plioftigantaj kolegiaj kursoj pri etneco.
-
Kempen, G. De taalgebruiker in de mens. Een uitzicht over de taalpsychologie
Author(s): Edgar C. Polomépp.: 103–103 (1)More LessLa jena libreto konsistas el tri partoj: generala enkonduko, kiu analizas la lingvon kiel komunikad-sistemon; speciala parto, kiu aplikas la generalan principaron de la psikolingvistiko al la lernado de la denaska lingvo kaj de duaj lingvoj; kaj vortaro de la bazaj teknikaj terminoj de lingvistiko kaj psikolingvistiko. La intenco de la libro estas klare pedagogia. Oni prezentas la nunan teoriaron en klara, konciza, neargumenta maniero, ellasante detalojn, sed kun rekomendoj en zorge elektita bibliografio. Sed eble la libro ne multe helpos lernantojn, pro troa koncizeco. Krome, la verko prezentas la teoriaron de Chomsky en maniero generale ne plu akceptata en la jaro de eldono.
-
Pap, Leo. The Portuguese in the United States: A Bibliography
Author(s): M. Estellie-Smith and Maria Lydia Spinellipp.: 104–105 (2)More LessLa bibliografio emfazas la literaturon pri portugalaj enmigrintoj en Usono, sed enestas ankaŭ aludoj al fruaj portugalaj kontaktoj kun Usono kaj Havajo, aldono pri portugalaj enmigrintoj en Brazilo, Bermudo, Kanado kaj Venezuelo, kaj rilataj aferoj. Esploristoj bonvenigos tiun longe atenditan verkon, kun siaj 800 listigoj. La disdivido estas parte laŭ regiono. Usonaj oficialaj dokumentoj estas traktataj, kaj krome, la portugala gazetaro kaj portugalaj historiaj dokumentoj. Apartan atenton al lingvo kaj lingvolernado la bibliografio ofertas rilate al Havajo.La cefa kontribuo de la bibliografio estas gia sukcesa kolekto de alie malfacile troveblaj dokumentoj, inkluzive neeldonitajn manuskriptojn. Manko, tamen, estas klarigaj notoj. Domage, car, kun la helpo de tiaj notoj, esploristo eble sparus tempon, sercante dokumenton, kiu montrigus fakte neutila. Krome, estus helpe, indiki kie la dokumentoj trovigas.La bibliografio ne estas plena, aparte ne pri la pasintaj 15 jaroj, dum kiuj ekestis revekigo de la portugalaj studoj. Oni ne kulpigu nur Pap pro tiu manko: multaj referajoj ne estis eldonitaj, sed nur prezentitaj ce kunvenoj au neformale dissenditaj al kolegoj.La bibliografio de Pap konsistigas pason en la gustan direkton. Oni esperu, ke li nun preeparas freŝ an, pli detalan eldonon.
-
Van Essen, A.J., and Menting, J.P., eds. The Context of Foreign Language Learning
Author(s): Frank Nuesselpp.: 106–107 (2)More LessLa dek tri artikoloj de dek du verkintoj estas la produkto de internacia konferenco en Groningen (Nederlando), en kiu oni integrigis la problemaron de la fremdlingva instruado el la vidpunktoj de psikologio, lingvistiko kaj pedagogic Kompreneble, universalaj problemoj ne estis solvitaj, sed relief-igis bazaj problemoj, kiuj ciuj rilatas al la klascambra situacio. Inter ili trovigas: la difino de celoj; la valorigo de tiuj celoj; solvo al la problemo de la artefariteco de klascambro; kaj aktiva, ne nur pasiva, posedo de lingvo.Certagrade, la eseoj ne rekte tusas la intereson de legantoj de LPLP. Kvankam ciuj studoj en la libro fontas el la lingvokontakto, la akiro de fremda lingvo estas io aparta de la problcmaro de lingvoplanado. Ekzemple, la sinteno de instruisto kaj lernanto estas malsimila. La lernado de fremdlingvoj koncentr-igas al 'prestigaj' lingvoj (ekz. la franca au germana en Usono). Dume, la lingvoplanado ofte rilatas al 'neprestiga' lingvo de iu minoritata grupo. Simile, ideala programo de instruado de fremdlingvo ebl-igos la retenon de la lernita lingvo. Sed celo de t.n. 'lingvoretena' programo en Usono estas fakte, ke oni ne retenas la denaskan lingvon, sed transiras al la angla; estas, do, programo de lingva forigo, ne lingva reteno, kiel ce la instruado de fremdlingvo. Tamen, en Usono ankau ekzistas alicelaj programoj. Resume, bonega, zorge kompilita kolekto.
-
Rubin, Vera, and Schaedel, Richard P., eds. The Haitian Potential
Author(s): Judith L. Wingerdpp.: 107–111 (5)More LessLa potencialo de HaitioLa libro prezentas la referaĵojn de Novjorka konferenco, laŭ kvar kategorioj; el tiuj, la dua, pri lingvo kaj alfabeteco, plej gravas al legantoj de LPLP; tamen, oni legu gin en la generala kadro. La referajoj, tre bedaŭrinde, restas en la formo de sia konferenca prezento; do, nenio estis poste farita, la planoj prezentitaj en ill - nerealigitaj. Kromaj mankoj rilatas al la ega nefidindeco de la uzita cenza statistiko, tiu de 1950, kaj al la manka bibliograflo. A. Valdman, en "La lingva situacio en Haitio", resumas la 'diglosian' situacion, kaj apelacias al plua esploro pri la socilingvistika kaj struktura rilatoj inter la haiti-kreola kaj la franca. La listigitaj gisnunaj verkoj pri la haitia estas ciuj, laŭ li, difektaj. La gramatiko de Hall estas plej bona, tamen nesufica; krome, haveblas nur simplaj lernolibroj por usonanoj. Urge bezon-atas plena vortaro. Dek procentoj de la haitianoj estas diglosiaj (haitia/franca). La esplorado devas al-celi normon de oficialiginda ortografio. Valdman debatas pri la teorioj de la estigo de karib-maraj kreolaj lingvoj. La rapida estigo de la haitia estas, laŭ li, simpla realigo de evoluaj tendencoj en la franca; do, la haitia rilatas al la franca, kiel la franca siaparte al la latina.La capitro de Berry, pri alfabeteco kaj la kreola, traktas la esence politikan problemon de la amasega haitia analfabeteco. Berry prezentas teoriaron, la historion de la skribado en la haitia, kaj la demandon pri ortografio. Li favoras 'simplan' ortografion, kiu forigus la analfabetecon kaj per 'transir-reguloj' permesus postan ekakiron de la franca. Tio lasta, li asertas, necesas, car la franca ja estas la lingvo de la edukado, de la kulturo, la dungado. Sed Berry ne sukcesas percepti la plene revolucian efikon de la al-preno de kreola ortografio: se 90 % de la enlogantoj akirus tiel potencan komunikilon, la prestig-valoroj sangigus. Berry fakte servas la tradician eliton, kiu kompreneble malsatas la ideon de kreola ortografio, car per tia 'transira' skribo, kiun li proponas, la gravaj sociaj sferoj restus en la manoj de la elito. Ciuokaze, nenia progreso kontraŭ la analfabeteco estas farata. La artikoloj de Berry kaj Valdman estas interesaj, pro la vastiganta ekintereso pri la kreolaj lingvoj; kaj aliloke, ili estis kritikitaj kaj testitaj, interalie en pluraj disertacioj. La esploro, al kiu ili apelacias, estis parte farita; sed la politka barilo dauras.Artikolo de K. Viélot, pri "La elementa edukado en Haitio" prezentas nur historian skizon pri la temo ekde la sendependigo. Baldau post tio, la politiko kaj la tradicio kaptis la eduk-sistemon kaj kreis situacion, en kiu la edukado apenau tusas la kamparanojn, t.e. 90 % de la haitianoj. La valoro de la artikolo estas pruvi, ke ciuj sferoj de la kulturo, kiujn la socisciencistoj tre ofte traktas aparte, fakte estas intime ligitaj. En tia situacio, la ekstera helpo per teknikistoj kaj mono ne sukcesos.M. Dorsinville, en artikolo pri la haitiaj institucioj, montras, kiel post la sendependigo, la povo transiris de blankuloj al mulatoj, kaj daŭre restas ce tiu elito. Simile, F. LaTortue diras, ke se tiu elito ne sangos la direkton de la nacio, kultura memmortigo nepre okazos.Studo pri la burokratio, de S. Vieux, indikas, kiumaniere gi daurigas sin per tiranio kaj suspektemo. La tuta vivo - politika, kultura, socia - estas venenigita. Reformo devus sangi cion samtempe.La cefa valoro de la libro estas gia daŭra indiko de la interago de ciuj sferoj de soci-kultura sistemo. Samkiel la manka sano, manka agrikulturo, manka edukado, same la stato de lingva esploro kaj lingvo-planado fontas el haitia politiko. Ciu sfero kusas en manoj de la regantoj kaj servas nur ilin.
-
Labov, William. What is a Linguistic Fact?
Author(s): Robert N. St. Clairpp.: 112–115 (4)More LessIntrospektaj donitaĵoj estas la cefa temo de ci-tiu monografio. Lingvistoj nun penas solvi la problemon, kiu jam estas teorie malkomforta kaj al la psikologo kaj al la sociologo. Labov citas multajn ekzemplojn, en kiuj tiaj pretendoj de neŭtralaj donitajoj estas sen fundamento.Labov argumentas, ke la solvo de la problemo de malegalecoj en la donitajoj introspektaj estas la ne-varianteco. Li deziras eviti malakordojn pri la donitajoj kaj li penas efektivigi siajn planojn per allaso de tre klaraj ekzemploj de lingvistika atestaj'o. Evidente, ci tiu serco estas naiva. Lia propono pri lingv-istika valideco ne sukcesas solvi la problemon.Alterna modelo, kiun Labov ne pripensas, jam ekzistas. Estas la modelo de familia simileco, kiun Wittgenstein prezentis en siaj malfruaj skribajoj. Ci-tiu teoria aliro permesas lingvistikajn diferencojn au malkonsentojn pri la interpretado de la donitajoj. Ci tiu alterna modelo trovas la diversecon natura kaj gi akceptas la distribuon de multoblaj kompetentecoj en la ciutaga kutimo de la lingvo. Labov ne sukcesas enkorpigi tiun aspekton de la sociologio pri scio en sian modelon. La kialo de lia sinteno estas klara: lia modelo estas elkreskajo de la skolo de pozitivismo. Sekve, gi distordas la naturajn valorojn kaj intencojn de normala lingvo per troa atento al la kvanto de formoj lingvistikaj.
-
Duneton, Claude. Parler Croquant
Author(s): Henri Tinellipp.: 115–118 (4)More LessCi-tiu libro estas facile legebla de ciuj, kiel romano. Estas la kontraûo de teknika verko. Fakuloj ne-nion lernos el gi, krom, eble, pri la moderna Francujo. La tiel nomita moderna franca lingvo estas fakte produkto de senskrupula politiko de grupeto de Parizregionanoj, lancita dum la 'Granda Jarcento' kaj nur transdonita, ce la Revolucio de 1789, de unu grupeto al alia, simila: la grandburgaro de Parizo. Duneton, infano en Corrèze, lernis, en la lernejo, honti pri sia dialekto. Ciuj junaj francoj simile lernis. La kampanjo, générale sukcesa, celis mortigi la regionajn lingvojn, ec la nordfrancajn dialektojn, fratojn de la 'franca' (Pariz-regiona). La grandburga gajno el la kampanjo estis granda: ekzemple, oni el-radikigis la provincanojn, forigante ilin el siaj kulturo kaj regiono. Tiam, ili vole-nevole elmigris al la cefurbo, provizante tie, al la fabrikposedantoj, malmultekostan laboristaron. Oni komparu tian mov-adon de la provincanoj al Parizo kun tiu de la portorikanoj al Novjorko, kaj ilia foja posta reiro al Portoriko kun usone diftonga hispana lingvo.La plej bonaj pagoj traktas la stilon kaj problemojn de traduko. La plej malforta parto temas pri solvoj al la problemoj. Car la rega franca lingvo de la 'fasisto' Richelieu ja fakte venkis; la regionaj lingvoj estas mortantaj. Duneton sugestas 'malkoloniigon de la spiritoj', sed kiel savi la regionajn lingvojn ? Per uzo ce radio kaj televido, en la edukado ? Sed jam tro malfruas. Estas iluzia revo. La okcitana, ekzemple, agonias, car gi cesis esti la denaska lingvo de junaj okcitanoj. Igi gin lerneja lingvo ne redon-us al gi la vivon, kiun gi perdis. La regionaj lingvoj nur regajnos la vivon, se la lernejanoj ekuzos ilin, guste ekster la lernejo.Sed la lingvaj problemoj de la lando ne estas solvitaj. La franca estas vere nacia lingvo, nur kiam gi estas parolata. Surpapere, estas alia afero. Lingvistoj kiel A. Valdman montris la kreskantan diferenc-on inter la skriba kaj la parola lingvoj. Oni povos baldaù paroli, kiel en Haitio, pri diglosio. La skriba franca estas "malvarma, lernejeca". Eksterlandaj studentoj malfacile komprenas la situacion, aparté la anglalingvanoj, por kiuj ne ekzistas tia fremdigo disde la skriba lingvo. Guste pro tio, estas la angla-lingvanoj, kiuj provizas, por la francoj, la novajn vortojn, kiujn la Akademio ne volas provizi.La solvo, por Duneton, estas politika: forigi la potencon de la malnova reganta burgaro. Ci-tiu libro estas parto de la solvo, car la aŭtoro estas majstra pedagogo. Li neniam tedas. Li naskigis kamparano.
-
La sociolinguistica in Italia, G. Politi e Dialetto e italiano
Author(s): Marcel Danesipp.: 118–123 (6)More LessCiu scienco devas havi ne nur epistemologiajn celojn sed ankau klare difinitan metodaron. La soci-lingvistiko, samkiel la lingvistiko generale, montras generalan disvolvigon de metodoj kaj celoj, sed ankoraŭ ne posedas aŭtonomion. Multaj traktas gin kiel subsciencon de la sociologio, aliaj, de la lingvistiko. Sed la lastatempaj esploroj de Labov, Fishman, Hymes kaj aliaj montris, ke temas pri sen-dependa scienco.En "La sociolingvistiko en Italujo", G.M. Politi priskribas la gisnunajn italajn verkojn pri la komplikaj rilatoj inter lingvo kaj socio. Si efike priskribas la sintenon kaj labormetodon de la italaj socilingvistoj. La cefa okupigo de la scienco estis esploro pri la rilato inter la dialektoj kaj la normlingvo, kaj la manieroj de normigo. En enkonduka capitro, si asertas, ke la plejmultaj socilingvistikaj esploroj en la lando estis suprajaj, sen forta metodaro. Du tendencoj estas, apliki teknikojn el la anglalingva mondo, kaj fari sinsekvajn notojn de socipriskriba tipo.En dua capitro, Politi pristudas la metodaron, kaj la diversajn italajn difinojn pri la socilingvistiko. lli estas multnombraj kaj kontraŭdiraj; el ili, si preferas tiun de Braga. La diskuto pri la socilingvistiko, la sociologia lingvistiko kaj la sociologio de la lingvo povas igi teda kaj malutila, sed la distingo estas grava, rilate al metodaro. La tria capitro diskutas la tradician lingvistikon kaj la rilaton inter lingvo kaj socio. Postmilitaj sociaj sangoj en Italujo efikis la lingvaĵon; la itala normlingvo igis amasa lingvo, sed subiris la influon de novaj formoj, el la ciutaga parola uzo. Celo de la socilingvistiko devas esti, formi nacian lingvopolitikon. Antaueniras neevitebla normigo de la itala lingvaĵo, sed samtempe restas tolero pri la diverseco kaj nenormeco. En la kvina capitro, la autoro pristudas diversajn italajn kontribuojn al la esploro de la rilatoj inter psiho, lingvo kaj socio. La interfaka kunlaboro estas grava; en gi, laŭ la aŭtoro, aparte la verkoj de Braga. Krome, la esploro de Pautasso en urbo Pettinengo estas ofte nomata modelo de bona esploro. La lasta capitro pristudas la esplorojn pri la lingvo en la lernejoj, gravegan temon. Konkludo de la capitro kaj de la libro estas, ke, kiom ajn gravaj estas la lingvaj faktoj, oni tamen sentas la socian fakton kiel plej grava, plej fundamenta. Sur tio devas cefe bazigi la interpretado. En dua verko de la sama M. Politi kaj du kunlaborantoj, Ursini kaj A. Politi, "Dialekto kaj la itala: soci-ekonomia statuso kaj socia percepto de la lingva fenomeno", la tezo de forta ligo inter socia stato kaj lingva konduto estas ilustrita. La rezultoj de la tri esploristoj estas tre interesaj kaj valoraj, kaj povas helpi en la laŭstupa difino kaj realigo de instruaj programoj kaj normiga politiko. La laboro baz-igas sur intervjuoj kun gejunuloj. La autoroj insistas, ke, almenaŭ en la zono, kiun ili esploras, nun ne plu ekzistas ekskluziva 'kamparano', nur kamparano-laboristo au kamparano-studento, en stato de transiro kaj nestabileco. Temas pri semantika esploro laŭ la skolo de Osgood k.a. La esploro studas la percepton pri la normitala kaj la deziron akiri gin. Gia funkcia valoro estas supera, por tiu, kiu ne volas resti ce la flanko de la hodiaŭa itala socio. Plioftigas la okazoj de uzo de la itala. Tamen, la sinteno al la dialekto ankaŭ estas pozitiva, sed gia uzo estas cefe endoma, enfamilia. La kamparano estas daŭre ligita al sia dialekto.Kvankam la trovaĵoj ja estis antaŭdireblaj, la esploro estas valora pruvo de tiuj faktoroj, kiuj influas la lingvan elektadon.Resume, la cefa koncepto, klare esprimita en la libro de Marcato Politi, ke la socilingvistiko devas esplori la reciprokajn ne-kaŭzajn ligojn de lingvaj kaj sociaj faktoj, estas klare reliefigita en la libro de Marcato, Ursini kaj Politi. Estas grava kontribuo al la esploro pri lingvo, socio kaj mempercepto.
-
Adler, Max K. Pidgins, creoles and lingua francas. A socio-linguistic study
Author(s): Robert A. Hall, Jr.pp.: 124–126 (3)More LessLa kreolistiko igis satata aspekto de la lingvopolitiko, parte pro interesigo pri la ebla pigina deveno de la usona 'nigrula angla' lingvo. Rezulte, oni amase, sed ofte nepercepteble, atentis socilingvistikajn aspektojn de kreolistiko. Leginte la subtitolon de la verko de Adler, do, oni bonvenigus generalan pri-trakton de la temo. Sed gi montrigas fundamente nekontentiga.Gi konsistas el tri partoj kaj mallonga konkludo. La unua, pri la sociologiaj aspektoj de piginoj kaj kreolaj lingvoj, sajnas promesplena, sed ne plenumas la promeson. Gi konsistas cefe el konfuzaj, ripet-emaj listoj, netaŭga enkonduko ec al komencanto.Laŭ la titolo de la dua parto, tio sajnas promesi detalan priskribon de la uzo kaj valoro de pluraj piginoj kaj kreolaj lingvoj, sed tio mankas. Oni nur ripetas materialon el neoriginalaj fontoj, kaj preskau tute sen lingvaj ekzemploj. Estas mikspoto, kies valoro dependas tute de la (ne)fîdindeco de la fontoj de Adler: disa, ripetema, neoriginala.Estas simile en la tria parto, car li konfuzas la leganton per neklaraj difînoj. La bibliografio entenas 217 citojn.La konkludo de Adler estas, ke pigina lingvo pli taŭgus kiel komuna mondolingvo, ol ekzistanta nacia lingvo, kiel la angla, au ol kreita lingvo kiel Esperanto. Pri piginoj, li asertas, ke "ilia cefa avantago estas, ke ili ne estas artaj lingvoj, sed ke ili kreskis el aparta kaj urga bezono je komunikado inter personoj, kiuj parolas tute nerilatajn lingvojn" (p. 133). Guste tio estas la cefa argumento kontraŭ la uzo de iu ajn pigina lingvo kiel internacia helplingvo, car çiu pigino neeviteble ligigas al la lingvaj strukturoj kaj kulturkontaktaj situacioj, kiuj naskis gin. Ciu pigina lingvo kompreneble estas tiel Valora' kiel iu alia lingvo - Adler senbezone troige kaj ripeteme argumentas tion. Sed estas ege malfacile, sangi la antaŭjugojn de homo, aparte pri pigina au kreola lingvo. Konscie planita lingvo ne el-vokos tiom da malamikeco surbaze de kulturo.Adler mem ofte montras kulturan antaŭjugon, aparte kiam li asertas troan gravecon de la europa koloniigo en la estigo de piginoj kaj la daŭrado de kreolaj lingvoj. Li ofte insistas pri la egalrajteco de piginaj kaj kreolaj lingvoj, dum aliloke li nomas ilin 'simpligitaj lingvoj' kun 'disrompita strukturo' gramatika. La libro estas plena je nekonsekvencecoj kaj kontraudiroj. Pro neoriginaleco, malbona organizo, kaj interna nekohereco, ni ne rekomendas la libron de Adler, ĉu al spertulo, ĉu al komencanto.
Volumes & issues
-
Volume 48 (2024)
-
Volume 47 (2023)
-
Volume 46 (2022)
-
Volume 45 (2021)
-
Volume 44 (2020)
-
Volume 43 (2019)
-
Volume 42 (2018)
-
Volume 41 (2017)
-
Volume 40 (2016)
-
Volume 39 (2015)
-
Volume 38 (2014)
-
Volume 37 (2013)
-
Volume 36 (2012)
-
Volume 35 (2011)
-
Volume 34 (2010)
-
Volume 33 (2009)
-
Volume 32 (2008)
-
Volume 31 (2007)
-
Volume 30 (2006)
-
Volume 29 (2005)
-
Volume 28 (2004)
-
Volume 27 (2003)
-
Volume 26 (2002)
-
Volume 25 (2001)
-
Volume 24 (2000)
-
Volume 23 (1999)
-
Volume 22 (1998)
-
Volume 21 (1997)
-
Volume 20 (1996)
-
Volume 19 (1995)
-
Volume 18 (1994)
-
Volume 17 (1993)
-
Volume 16 (1992)
-
Volume 15 (1991)
-
Volume 14 (1990)
-
Volume 13 (1989)
-
Volume 12 (1988)
-
Volume 11 (1987)
-
Volume 10 (1986)
-
Volume 9 (1985)
-
Volume 8 (1984)
-
Volume 7 (1983)
-
Volume 6 (1982)
-
Volume 5 (1981)
-
Volume 4 (1980)
-
Volume 3 (1979)
-
Volume 2 (1978)
-
Volume 1 (1977)
Most Read This Month
Article
content/journals/15699889
Journal
10
5
false