- Home
- e-Journals
- Language Problems and Language Planning
- Previous Issues
- Volume 3, Issue, 1979
Language Problems and Language Planning - Volume 3, Issue 3, 1979
Volume 3, Issue 3, 1979
-
Sociolinguistic Variation and the Description of the Italian /s/
Author(s): Marcel Danesipp.: 129–137 (9)More LessLa socilingvistika variado kaj la priskribo de la itala /s/.Versajne pro la 'Labov-a' revolucio, la lingvistoj komencas atenti ankaù sociologiajn kriteriojn en la solvado de teknikaj priskribaj problemoj. La emfazo ne plu estas strikte lingvistika, au infrastruktura, sed makrolingvistika - atentante la oftecon, la dialektan variadon kaj la sociologie bazitan alternigon. Kompreneble, oni devas komenci per infrastruktura analizo, kolektante kaj enklasigante la donitajojn. Se makrolingve oni povas kontroli la infrastrukturan teorion, do, oni sukcese solvis la problemon.Ekzistas kazoj de libera variado. Sed tre ofte, la variado estas dialekta au sociologia, kaj la parolantoj de la koncerna lingvo facile perceptas gin.La nuna studo atentas la italan fonemon /s/, montrante, ke la infrastrukturaj priskriboj pri gi estas teorie nekonsistaj. Ni diskutas la makrolingvistikajn aspektojn de tiu analiza problemo.Laù Valesio, la diskuto pri la distribuo de la sonoj, reprezentitaj per la litero s kaj fonetike transskribitaj per [s] kaj [z], en la itala, okazas jam kvincent jarojn. Abundas eldonajoj pri la temo, cefe klopodantaj priskribi la problemon per kontentiga infrastruktura teorio. La diversaj skoloj estas resumitaj de Muljacic kaj la cefaj studoj estas listigitaj en la bibliografio de Pelosi.Ni komencas per listigo de la cefaj fonetikaj faktoj pri la itala /s/. Tiam, ni listigas la tri cefajn klopodojn de solvo de la problemo: traktado de [s] kaj [z] kiel apartaj fonemoj; la uzo de neetikeditaj trajtoj; kaj la uzo de enordigitaj fonologiaj reguloj.El la tri teorioj, tiu de la du fonemoj estas la plej malforta. La minimumaj paroj, arde sercitaj de la anoj de tiu teorio estas forjeteblaj, car ili entenas arKaismojn, proprajn nomojn kaj rarajojn, kiuj fakte malofte renkontigus en la flua parolado. La du-fonema teorio bazigas sur la strukturalisma fonologio; do oni ne povas nomi ion fonemo unuloke, sed ne aliloke. Lau la strukturalismo, fonemo ciam restas fonemo. La dua hipotezo estas, ke la [s] kaj [z] libère varias intervokale, sed komplementas sin aliloke. Sed tio levas teoriajn demandojn, kaj krome, la faktoj ne estas tiaj cie en la itallingva zono.Pure infrastruktura solvo estas klare neebla. La tria hipotezo, proponita de Valesio, proponas la uzon de enordigitaj reguloj kaj atentas makrolingvistikajn donitajojn. Lau Valesio, fonologia gramatiko de la itala entenos serion da enordigitaj reguloj, kiuj klarigas, kiuj reguloj estas tut-italujaj, kaj kiuj trovigas nur ce kelkaj parolantoj. Valesio distingas inter sudanoj kaj nordanoj, sed Hall aludas ne nur al geo-grafia, sed ankau socia, eduk-nivela variado.Oni povas pli klare priskribi la uzon de /s/ laû du mezuriloj: la geografîa zono de deveno kaj la socia rango. Ni dividas sociolekte en: Aj (la nordan Italujon, kiu uzas nur [z]), A2 (la centran Italujon, kie oni uzas kaj [s] kaj [z]), A3 (la sudon, kiu uzas nur [s]). La cefa socilingvistika etikedo rilatas al la formaleco au neformaleco.En Italujo, fonologia normigo, au egaligo, okazas nur en la industria nordo, kaj ec tie mankas bonaj studoj pri la fenomeno. Ni ne disponas pri detala priskribo au socilingvistika analizo, do, la fundamenta distingo de Hall, inter flegita kaj neflegita lingvajo au lingva situacio, suficu. La unua tabelo indikas la regulon; gi tamen ne konsideras la fakton, ke kelkaj parolantoj en la zono A3 uzas [ts] anstatau [s] post senvoca konsonanto, sed ni povas aldoni regulon pri tio. Poste, se plua makrolingvist-ika esplorado pruvus, ke aliaj variajoj trovigas, ni devos modifî nian regulon.Konklude, ni substrekas, ke norma prononco de la itala /s/ ne ekzistas. Por la aplika socilingvistiko estas évidente, ke ne eblas konstrui kontentigan politikon de edukado rilate prononcadon. Normigo versajne okazos nur per intermiksado de ciuj socilektaj grupoj. La komuna lingvo de tia interkomunik-ado montrigos iom post iom.
-
Bilingual Education for Highly Mobile Children
Author(s): Hugo Baetens Beardsmorepp.: 138–155 (18)More LessDulingva Edukado por Tre Movigantaj InfanojLa kreskanta movado de popolgrupoj trans la naciaj limoj kunportis edukajn problemojn gis nun ne tute komprenitajn, aparté en la okcidenta Eŭropo. Kvankam oni ciam pli atentas la bezonon de dulingva edukado de la infanoj de migraj laboristoj kaj la problemojn de la minoritataj etnaj grupoj, kiel la kimroj kaj pakistanoj en Britujo, oni ne detale pristudis la precizajn bezonojn de movigantaj infanoj. Movigantaj infanoj estas tiuj, kiuj logas en fremda lando dum relative mallonga tempodaûro, kaj kiuj bezonas apartan edukadon pro la problemaro alfronti tute novajn lingvojn kaj studprogramon en la fremda lando. Iliaj problemoj similas al tiuj de la infanoj de migraj laboristoj, sed estas ankaŭ mal-similaj, car ili restas tipe inter du kaj tri jaroj, dum la infanoj de la migraj laboristoj tipe restas dum la tuta enlerneja edukado au ec pli longe. Sed ec pli grave, ili diferencigas soci-ekonomie. La migraj familioj konsistigas parton de amasa movado el landoj au regionoj kun malalta ekonomio al regiono kun pli alta ekonomio; ili sercas pli altan vivnivelon. Temas pri volonta movado, tamen sub ekonomia premo.Maie, la movigantaj familioj ne movigas tute volonté; ili tipe respondas al ordono de ilia dunganto, ĉu publika, eu privata. Se ili movigas volonte, la celo estas posteno en iu aparta organizajo, ne translogigo al generale supera ekonomia cirkaŭajo. Ili estas pli movigemaj kaj kutime apartenas al supera ekonomia grupo. Tio gravas al la edukado. La movigemo diktas la bezonatan edukadon, dum la soci-ekonomia nivelo de la gepatroj rilatas al la tipo de edukado, kiun ili atendas.Tiu distingo estas grava. Tamen, gi ne signifas, ke aparta edukado estas dezirinda au necesa. Du semina-rioj en Bruselo, en 1976 kai 1977, klarigis la distingojn inter tri grupoj de ne-indigenaj infanoj: movigantaj, migraj kaj enmigraj infanoj. Krome, montrigis, ke, kvankam la movigantaj infanoj eble estas pli privilegiitaj ekonomie, ili tamen grandnombre estas eduke subprivilegiitaj kaj bezonas helpon.La nuna artikolo klopodas identigi la diversajn nivelojn de la politiko kaj disvolvigo el la vidpunkto de la bezonoj de la infano, pli ol de la finfîna rolo de tiu infano kiel membro de la soci-ekonomia procezo.Oni analizis diversajn retojn de lernejoj, kiuj cefe alcelas movigantajn infanojn, sedkie oni eble ankau gastigas migrajn, enmigrajn kai endigenajn infanojn, eble laù maniero kiu helpas al la tuta lernejanaro Onikomparis tipajn lernejojn el la retoj de Internaciaj Lernejoj, Europaj Lernejoj, naciaj lernejoj ekster-lande kaj krome, oni pristudis kvar lernejojn, kiujn oni povus nomi 'eksperimentaj' - la Ecole Active Bilingue en Parizo, la Bernadotteskolen en Danlando, la Lernejo John F. Kennedy en Okcidenta Berlino kaj la Kolegio 'Unueca Mondo' en Kimrujo - tiu lasta ne pro sperto ce movigantaj infanoj, sed pro la sperto ce plurnacia infanaro. Oni atentis diversajn detalojn de la konsistigo kaj funkciado de la lernejoj. Detala tabelo resumas la spertojn.Transrigardo de la tabelo eble kreus impreson de kontraùdiro, sed estas klarigoj al la diversaj punktoj. Tamen, ekzistas diferencoj, kaj moviganta infano, kiu alfrontas ilin, povas suferi malfacilon.Estas almenaŭ evidente, ke kelkaj lernejoj atentas al diversaj kategorioj de ne-indigena lernantaro, ofte kun signifa proporcio de migraj kaj enmigraj gelernantoj. La proporcio de indigenaj gelernantoj, civit-anoj de la gastiganta lando, multe varias laù la konceptaro de la koncerna lernejo. La lernejoj de inter-nacia tipo devas fïksi politikon pri komuna lingvo au komunaj lingvoj. Tre movigemaj infanoj ne povas alkutimigi al rapide sangiganta lingva cirkaŭajo sen grava perturbo de sia lerna kaj psikblogia disvolvigoj. Tre malmultaj lernejoj de la internacia tipo fundamente utiligas pli ol unu lingvo, ec se ili serioze instru-as aliajn lingvojn. Male, Europaj Lernejoj, car ili estas instance organizitaj kaj car iliaj lernantoj restas proporcie pli longe, povas koncepti la uzon de pluraj instru-lingvoj.Por moviganta infano, ekzistas tri sajne necesaj lingvaj elektoj: lingvo de pli vasta internacia komunik-ado; la lingvo de la gastiganta komunumo; kaj la denaska lingvo. La graveco de tiuj tri elektoj varias lau la lokaj kondicoj. Ekzemple, internacia lernejo kun pli ol 80 naciecoj eble ne povos oferti la de-naskan lingvon de la infano, sed oni ofte klopodas tion fari, kiam la kvanto de infanoj gin permesas. Ekzistas debatoj pri la prioritatoj en edukado, rilate la uzon de minoritataj lingvoj. Por movigantaj infanoj, estas preferinde eduki ilin al la lingva kaj eduka plureco, prefere ol al asimiligo al la kulturo de la gastiganta lando. La lingva kaj kultura plureco signifas fundamentan bazigon en la cefa lingvo de daura instruado (kiu eble ne estas la denaska lingvo), kune kun programo de 'ricigo' per dulingveco au plurlingveco. Per tiaj programoj oni kreas ekvilibron inter la ekstrema naciismo kaj la plena perdo de nacia idento. Tio rilatas al la celoj de la Europaj Komunumoj.En la lumo de tiu idealo, oni rajtas demandi sin, eu la nunaj politikoj de multaj landoj, kiuj alstrebas la asimiladon de grandaj amasoj de infanoj de movigantaj kaj migraj laboristoj, ne estas sangendaj. Oni rimarku, ke ne ciuj infanoj estas au malricaj migrantoj au ricaj altklasanoj; ili trovigas meze. Krome, infano, kiu ne tiom taugas al la intelekta lernado, malofte trovas eblecon trejnigi en praktika metio. Ne-konata kvanto da infanoj bezonas apartan dulingvan edukadon sed trovigas ekster la ekzistantaj retoj. Oni nur parte helpas ilin per privata iniciativo, gis nemezurebla, nekontrolebla grado. Estas nekonate, kiom da infanoj de alia denaska lingvo trovigas. La lernejoj, kiuj esploris la aferon, konkludis, ke ankorau multaj infanoj aligus al ili, se ne ekzistus fïnancaj, lingvaj kaj aliaj bariloj - ekzemple, al la Ecole Active Bilingue de Parizo, la Kennedy School de Berlino, la Brita Lernejo de Bruselo.Se oni rekomendas la elekton de la kultura plureco por la gelernantoj de lernejoj de la internacia tipo, cu tia plureco ne helpus ankau al la movigantaj infanoj kaj al tiuj de la gastiganta lando? Lau Fishman, la dulinga edukado ne nur respondas al la realajo, sed ankau helpas krei gin.La Eŭropaj Lernejoj ricevas la subtenon de ciuj membrostatoj de la Europaj Komitatoj, sed ili fakte elektas la lernantojn lau ekonomiaj kriterioj. Kelkaj el ili ja klopodas integrigi la alilonajn infanojn, aparte italajn infanojn el neofîciala, laborista fono, sed tio estas nura hazardo; tiuj infanoj nur okupis alie neokupitajn lokojn; krome, la lernejoj ne estas preparitaj akcepti infanojn, kiuj ne alstrebas univer-sitatnivelan edukadon.La franca, germana, italaj kaj nederlanda registaroj sufîce grandskale subtenas propralingvan instruadon alilande. Sed la brita registaro limigas sian subtenon al la infanoj de oficialuloj kaj soldatoj. Alikatego-riaj britaj infanoj, kiuj vivas eksterlande, ne ricevas helpon. Entute grava demando estas tiu pri la respondeco. Kun sufîca eduka helpo, la infanoj de migraj laboristoj povas igi pli bonaj membroj de la komunumo kaj povas helpi al la flksa enlogantaro kompreni la kulturan diversecon.La fînancado estas la kerno de la problemaro. Ekzistas pluraj eblaj solvoj, ekzemple monhelpo de la gastiganta lando, helpo de la lando de deveno de la infano, stipendioj por iuj kategorioj de infano, ks.Ekzemple, en la Lycée International de Saint-Germain-en-Laye, la salajro de la germanaj instruistoj estas pagata de la federaci-germana registaro. Kun escepto de unu pariza lernejo, sajne mankas aparta trejnado de instruistoj por plurecaj lernejoj. La plej multaj instruistoj akiras la kapablon dumlabore, kaj pro la movigemo ill ofte plueniras guste, kiam ili gajnis sperton. Laŭ intervjuoj en Eùropaj Lernejoj, la lingva kapablo de multaj instruistoj ne permesas fruktodonan internaciecan kontakton. La kunlabor-ado, do, disvolvigas en laŭfakaj au laùlingvaj grupoj. Aparte la instruistoj de la dana, nederlanda kaj irlanda lingvoj sentas sin izolitaj.Oni ne povas apartigi la problemaron de la infanoj disde tiun de la gepatroj. Ankaŭ ili ofte sentas problemojn de adaptigo, aparte la ofte izolitaj patrinoj. Movigema patrino ofte atendas kontaktojn père de la lernejo.Kroma grava kampo rilatas al la rekono de kvalifikoj kaj studperiodoj. Ekzistas Eùropa kaj Internacia Bakalaŭroj, sed movigantaj infanoj ofte ne atingos iUan nivelon, do restos sen atestilo.La rajtoj de la infanoj de laboristoj, kiuj movigas de unu stato delaKomunumo al alia estas fîksitaj per traktatoj, akordoj kaj reguloj. Temas interalie pri la rajtoj de lingvaj minoritatoj, el unu stato, en alia stato, laû dokumentoj de UNESKO kaj de UN. La rajtoj, substrekitaj en tiuj dokumentoj, fakte ne estas provizataj al multaj movigantaj infanoj. Trovigas diskriminado, parte finança. Oni nuntempe atentas la edukajn bezonojn de la infanoj de: eŭropaj funkciuloj; diplomatoj kaj soldatoj; riculoj, kiuj povas pagi la altajn kotizojn de privataj lernejoj; la anoj de kelkaj membrostatoj, kiuj provizas edukadon eksterlande per propra reto; kelkaj dungitoj de multnaciaj fîrmaoj.Oni povas resumi la esencajn trajtojn de tri kategorioj: Eùropaj Lernejoj; Internaciaj Lernejoj; kaj Naciaj Lernejoj Eksterlande. El tiuj, la lasta grupo estas la plej diversa. Komuna trajto estas nur, ke ili ciuj altiras movigantajn infanojn. Ekzistas oficialaj francaj, germanaj kaj nederlandaj lernejoj. Tiuj de aliaj naciecoj estas kutime privataj. Ili montras pozitivajn kaj negativajn trajtojn. Pozitive, ili estas en intima kunlaboro kun la eduka sistemo de la hejmlando kaj subtenas ties normojn. Negative, ili estas fundamente unulingvaj kaj tiel funkcias en izolo disde la gastiganta lando. Do, la infano ne gajnas per sia restado eksterlande. Krome, ili ne guas la subtenon de pluraj registaroj kaj ofte konsistigas gravan fînancan sargon por la gepatroj. Pristudo de la diversaj lernejoj permesas la konkludon, ke ekzistas ideala tipo de lernejo, el kiuj gajnus kaj la ne-indigenaj kaj la indigenaj gelernantoj. Oni povas fari klar-ajn rekomendojn pri la elekto de lingvo(j), la provizo de atestiloj, studprogramo diversa kaj ne nur univer-sitat-cela, pri helpo al la gepatroj, pri kultura kaj lingva kontaktoj kun la gastiganta lando, pri la trejnado de la stabo, kaj pri financaj aferoj.Tiuj trajtoj estis grandparte realigitaj en la John F. Kennedy School de Berlino, detale priskribita de Mackey (1972). Gi ne estas la sola solvo de la problemaro nek la sola modelo, sed estas interesa, merit-plena ekzemplo. Grava trajto tie estas la maniero kunigi gastiglandajn kaj eksterlandajn infanojn. La infanoj de la gastiganta lando provizas daùrecon, stabilecon kaj transkulturajn kontaktojn. Aliaj grandaj okcidentaj urboj gajnus el la kreado de multlingvaj lernejoj, por la bono de la movigantaj kaj la indigenaj enlogantoj.La jena referajo fontas en esplor-kontakto de la Generala Direktoraro pri Esplorado, Scienco kaj Edukado de la Komisiono de la Eùropaj Komunumoj sed neniel devigas ties respondecon.
-
Verbeke, Luc. De Nederlanden in Frankrijk en het Komitee voor Frans-Vlaanderen
Author(s): Geart B. Droegepp.: 156–159 (4)More LessL. Verbeke verkas pri malgranda zono de nederlandaj kulturo kaj lingvo en ekstreme norda Francujo. Li apelacias al tut-nederlanda sinteno, kiu ne atentos la politikajn limojn, sed dedicos cion al la savo de la kulturo de Westhoek ("Okcidenta Angulo" de la nederlandlingva teritorio).Malgrau la franca centrigemo, la flandra kulturo bone rezistis gis meze de la 19-a jarcento, kiam la instruado de la nederlanda estis malpermesita. Reage, Flandra Komitato de Francujo estis fondita, kaj diversaj kulturaj agadoj sekvis. Post la unua mondmilito, Flandra Alianco de Francujo estis fondita, scd giaj estroj estis kondamnitaj en amasa proceso en Lille en 1948, meze de histeria, akuza etoso. Tiam, belgaj flandroj ekentreprenis pasojn por savi la nederlandan kulturon de Westhoek. La lasta sekcio de la verko de Verbeke temas pri la kreo de Komitato por Franca Flandrujo en 1948, kaj ties posta agado favore al la tieaj kulturo kaj lingvo.Ekde la komenco, L. Verbeke estas la sekretario de la Komitato. Li priskribas tri celojn de la movado: krei legmaterialon por la francaj flandroj, prezenti nederlandan teatron al la franc-flandra publiko, kaj iniciati la instruadon de la nederlanda en franca teritorio. Franca flandro, Sepieter, ec pretigis dialekt-an instrulibron; al tio Verbeke reagas kun miksitaj pensoj. Li preferus, ke la instruado de la dialekto estu nur transira stupo al la akiro de la nederlanda normlingvo. Sed eble iam, francaj flandroj fîksos regionan normon, krom la tut-nederlanda.La Komitato volas igi sin nenecesa. Tio eble okazos, pro la lastatempa aktivigo de la junaj francaj flandroj. La bibliografio estas helpa, aparte pri adresoj de instancoj, sed ne plena.
-
Clapp, Ouida H. (ed.), Classroom Practices in Teaching English 1976-1977. Responses to Sexism
Author(s): H. Lee Gershunypp.: 159–161 (3)More LessLa kredo de la jena verko estas, ke la lernejoj povas kaj devas helpi forigi la seksismon el la usona vivo. La gelemantoj devas rekoni la seksismon kaj giajn sekvojn. La verko cefe celas tion, sed volas sam-tempe disvolvi la lingvajn kapablojn ce la lernantoj. Ne temas pri afero nur por virinoj au por la klascambro, sed por la homaro generale kaj por la interkultura kaj interfaka komparo.Ekzemple, en priliteratura capitro, B. Stanford sugestas, ke en la mitoj de diversaj kulturoj, oni esploru, kiuj naturaj fenomenoj estis bildigitaj kiel viraj, respektive inaj. Temas pri 26 artikoloj kaj aliaj eroj (lernoprogramoj, metodaroj). La eroj pri konsciigo sajnas celi elementajn klasojn; tiuj pri gramatiko kaj semantiko, mezlernejajn kaj kolegiajn klasojn.La verkintoj alstrebas memesprimon ce la gelemantoj; neautoritatisma pedagogio elfluas el la verko, celante neformalan, demokratian diskutaron kaj unuopecan esploradon.Pluraj capitroj pri seksisma lingvajo rilatas al la ecoj diskutitaj de aktivismaj usonaj inaj lingvistoj, dum la pasintaj dek jaroj. La seksismo de lingvajo estas pristudinda el psiko-socilingvistika vidpunkto. La usona angla indikas la sekson de kelkaj vortoj, la genron de aliaj. Tiu distingo multon instruas pri la anta ŭ jugoj de la socio. Pluraj artikoloj proponas solvon, per diversnivelaj studplanoj. Ekzercoj cefe testas la kapablon de lernantoj , reverki tekstojn neseksisme. Pluraj usonaj eldonistoj de lernolibroj jam simile agis.Tiuj, kiuj subtenas tiuspecajn eldonajojn, taksas la jenan verkon utila. Aliaj tarn en dubas, cu oni povas perlingve sangi seksismajn sintenojn. Tamen, la neseksisma lingvajo laustupe gajnas terenon en Usono. Finfîne, nur la gelemantoj decidos la aferon. La daŭra debato nur pruvas, ke la lingvo-reformo estas grava afero.
-
Laitin, David D. Politics, Language, and Thought: The Somali Experience.
Author(s): Jack Fellmanpp.: 162–163 (2)More LessSomalio, nekutime inter afrikaj statoj, posedas indigenan, regantan, komprenatan, sufice unuecan lingvon, uzatan de cirkaŭ 95 procentoj de la statanoj. Sed, car oni neniam akordigis pri unueca somala skribsistemo, ec post la sendependigo en 1960, la somala estis uzita nur kiel busa lingvo. La skriba, ofîciala komunikado estis en la angla, itala, kaj/aŭ araba. Fakte, diversaj somalaj gentoj uzis diversajn skribsistemojn, sed nur en 1972 la registaro oficialigis unuecan, latinalfabetan ortografion. Laitin bone rakontas 'la lukton por la somala'. Kiel politiksciencisto, la autoro cefe interesigas pri la socilingvistikaj (sociaj, kulturaj, politikaj) aspektoj de la problemo, ol nur la pure lingvistikaj. En la dua parto de la verko, la aùtoro prikonsideras la ecojn de politika kulturo perata de indigena lingvo (la somala) kon-traste kun fremda lingvo (la angla). Lia kGnkludo estas, ke oni devus pli atenti la lingvan demandon en la politikscienca kaj sociscienca literaturoj. Legantoj de LPLP samopinios.
-
Sow, Alfa Ibrahim (éd.), Langues et Politiques de Langues en Afrique Noire: L'expérience de l'Unesco.
Author(s): Brian Weinsteinpp.: 163–167 (5)More LessLa eldono de la jena verko, kaj la okazajoj priskribitaj en gi, estas parto de 'kultura revolucio' kiu komencigas en Afriko. Tio estas sangigo de la valoroj, simboloj, kredoj, ideologioj, komunik-sistemoj. Entute, sangigo de la indikiloj de la grupa idento.La lingvo estas slosilo de la ident o dukiale. Unue, car la skriba lingvo povas igi la cefa simbolo de komunumo, kaj due, car lingvo povas igi armilo por defio de grupaj limoj. Tio okazas per 'lingva strategio'. lingvaj elektoj servas politikajn kaj ekonomiajn celojn; oni inkluzivas au ekskludas person-ojn, igante ilin civitanoj au fremduloj. Elito povas konservi privilegion per insisto pri malfacile akirebla lingvo por registara au profesia uzo. Tiu lingvo estas, laŭdire, necesa al progreso au al sankteco.Sango de oficiala lingvo de registaro au edukado estas revolucia ago, car la memdifino de la komunumo sangigas, samkiel la aliro al la politika kaj ekonomia potenco.Afriko prêtas je revolucio, car la amaso deziras sangojn. La promesitaj benoj de la politika sendepend-eco ne realigis, krom por novkoloniismaj elitoj. La povo restas ce tiuj, kiuj regas europajn lingvojn kaj kutime analfabetas en afrikaj lingvoj.Pluraj fortoj alstrebas kulturan revolution: intelektuloj, fremdigitaj disde sia kulturo; senlaboruloj, kiuj malsukcesis en edukado, kaj kiuj kulpigas la malsukceson je la eŭropaj lingvoj de la lernejo; unu-lingvaj kamparanoj, ekskluditaj el ekonomio regata de urbaj, eksteren direktitaj registaroj; kaj mal-amikoj de la registaroj. Krome trovigas edukistoj kaj lingvistoj, kiuj subtenas fundamentan gepatra-lingvan edukadon. A.I. Sow jam kontribuis al la disvolvigo de sia fulana lingvo, kiel poeto, lingvisto, edukisto. Li kontribuas al la klopodoj de Unesko pri la refortigo de la afrikaj lingvoj kaj kulturoj.En la 470 pagoj, la opinioj kaj interpretoj de Sow alternigas kun materialo de Unesko. La libro indikas la fînon de la ununura regado de la eŭropaj lingvoj en la afrika edukado. La revivigo de afrikaj lingvoj ne kondukos al plia disigo de la kontinento, car ciu lando rajtas elekti afrikan lingvon de pli vasta komunikado, post du-tri jaroj da lernado en denaska lingvo. La franca kaj angla ankaŭ ludos certan rolon. Sow malkontentas, car la plejmultaj landoj ankoraŭ ne alprenis lingvo-politikon.Per dokumentoj de Unesko, Sow priskribas la disvolvigon de la lingvo-politiko en Afriko, rilate la normigon, la elekton de pluraj lingvoj ene de unu lando, la kreon de instrua materialo. Laŭ li, la plejmultaj registaroj ankoraŭ ne komprenas la gravecon de la gepatra lingvo. Sekvas dudek studoj pri la politiko, aŭ manka politiko, de afrikaj statoj. Pluraj estas utilaj, sed kelkaj studoj, ekzemple la somala, eksdatigis.Tria sekcio de la libro publikigas tri dokumentojn de Unesko, interalie planon pri parollingvaj tradicioj en Afriko. Konklude, Sow indikas eble pli fortan subtenon de naciaj lingvoj flanke de naciaj registaroj. Li proponas regionajn lingvajn organojn, la preparon de lingvaj atlasoj, la studon de ciuj afrikaj lingvoj, kaj fortega klopodo modernigi la komunajn afrikajn lingvojn. Laù li, la afrikaj lernejoj devas instrui okcidentajn lingvojn, sed la okcidenta kultura vidpunkto devas cedi antaù lingva kaj kultura plureco en Afriko kaj en la mondo. Tio helpos al la kontinento kaj al la mondo.Malgraù zorga redaktado, enestas ripetemo en la komentoj. Pli grave, la kunlaborantoj evidente bone konas unu la aliajn kaj pensas simile. Do, neniu faras kelkajn gravajn demandojn, ekzemple, eu la helpo al tiuj lingvoj ne tamen kreos neunuecon kaj konflikton. Kaj ciu kunlaboranto sajne kredas, ke norm-iginda formo de iu lingvo estas facile elektebla. Sed la historio montras la lingvajn kaj politikajn baril-ojn al tio.La libro simboligas la nunan deziron plenumi la sendependecon per kultura sangigo. Per kulturo venos vera revolucio. Ciu afrikisto devus legi la libron.
-
Tal, Isabelle, Les Réunionnais en France.
Author(s): Henri Tinellipp.: 167–170 (4)More LessReunio estas al Francujo iom kiel Havajo al Usono - geografie fora, politike intégra parto de la nacio. Kiam reuniano veturas al Francujo, estas en la spirito de provincano, kiu veturas al Parizo.La reunianoj estas, tial, kiel la portorikanoj en Novjorko, kaj ili spertas en la franca metropolo samajn problemojn de integrigo, de aparteco, de adaptigo, malgraù sia 'plena' civitaneco. Sed la portorikanoj kunportis senton de etna idento, sento trovebla, simile, ce la Parizaj antilanoj, sed ne ce enmigrintoj el Reunio. La reunianoj, kiuj elmigras, havas malmultajn kulturajn au naciajn sentojn aliajn, ol esti francoj. Sed la metropolanoj aljugas ilin al la fremdaj laboristoj. Tamen, ili migris volonte, ec kun la helpo de ofîcialaj organoj. Ili estas pli prosperaj ol la fremdaj laboristoj, sed ili ne automate akceptas la plej alte pagatan postenon. La antilano, maie, agas alie, en identaj kondicoj: li estas pli fiera, pli batalema, ol la reuniano. Sajnas, ke Francujo alkulturigis la reunianojn pli gisfunde, ol la martinikanojn au la gvadelupanojn.La reunianoj lingve diferencas disde la fremdaj laboristoj, car ili parolas france. Ili scias, ke tio helpos al la integrigo, kaj ili estimas la francan kaj rejetas la kreolan, sociumas nur kun metropolanoj. La kreolan ili parolas tu te ne plu, au nur kun plenkreskuloj, timante, ke la infanoj parolos france kun kreola akcento. La registaro faras nenion favoran al la kreola.Strange, ke la aŭtoro de la libro, sociologo, apenaŭ parolas pri la lingvo, pri la kulturaj normoj kaj ciu-taga vivo, kiujn la insulanoj kunportas el sia hejmlando. Temas pri sufice lastatempa migrado, kaj en Francujo ili konsistigas, ne komunumon, sed kolekton de elradikigitaj unuopuloj, neatendite fremdig-itaj. Estas ankoraù tro frue, ke oni imagu tempon, je kiu la kreola povus igi objekto de etna identigo kaj fîero. Sed oni atendus, ke la aŭtoro enketu pri la politikaj kaj psikologiaj problemoj de la lingva kunteksto de la migrado. La studo de Isabelle Tal estas esence psikologia, kaj si tre bone pristudas la procedon de nepersonigo, sed nesufice ties kulturajn kaŭzojn. La tuto ne okazas, ja, en Pariza labor-atorio, sed havas kulturan kaj lingvan antaùfonojn. La laboristo postlasis en Reunio, ne nur la sen-laborecon, sed siajn historion, folkloron, denaskan lingvon. La subpremado de la kreola estis kaj restas konstanta, ekde la koloniigo gis nun. Tamen, la kreola ne cedis al neniigo, kiel iuj minoritataj lingvoj de la metropolo, sed restas la fundamento de la reunia personeco, ce ciuj etnoj de tiu insulo.La libro finigas per elektitaj intervjuoj kun reunianoj. Se oni aldonus al gi mankantan socilingvistikan dimension, la libro de I. Tal konsistigus bonan bazon de plua esplorado.
-
Giordan, Henri, and Ricard, Alain (eds.), Diglossie et littérature.
Author(s): Charles A. Fergusonpp.: 170–172 (3)More LessLa jena kolekto konsistas el ok referatoj el kongreso en Burdozo, 1975, du rilataj artikoloj, enkonduka materialo kaj generala bibliografïo. Estas kohera, stimula, unueca kolekto. La generala artikolo rilat-igas la libron al la lingvoplanado en la novaj landoj kaj al la utileco de la koncepto 'diglosio' en la soci-ologia pristudo de la literaturo, sed la libro eble pli utilos al la kompreno de la rolo de minoritataj lingvoj en malnovaj, onidire 'unulingvaj' landoj kiel Francujo au Usono. Eble gia cefa valoro al soci-lingvistoj kaj lingvoplanistoj estas gia pritrakto de politikaj, ekonomiaj, historiaj kaj ideologiaj elementoj en la analizo de lingvaj situacioj.Ce la plejmultaj kontribuintoj, diglosia situacio estas tiu, en kiu 'alta' lingvoformo au lingvo funkcias kiel subpremilo kontra09agn 'malalta' lingvo au nure parola lingvo. Multo en la libro pritraktas la norman francan lingvon, jam de anta09agn la Franca Revolucio. Gi disvastigis, ne laù la popularaj mitoj, sed per ekonomia kaj politika perforto; lingva 'liberigo' devas antaù cio tusi la lernejojn. Estas partianaj pri-traktoj, tamen dokumentitaj, kaj valora kontribuo al la historia socilingvistiko au al historio surbaze de socilingvistika informoLa sinteno al la minoritata lingvo estas ideologia afero, dokumentita cefe el literaturaj tekstoj. Aliaj konceptoj estas pri lingva politiko kaj lingva praktiko; la diskuto multe bazigas sur verko de Balibar kaj Laporte, La nacia franca lingvo..., grava specimeno de nuna franca esploro. Fakte, la nun recenzata verko estas bona enkonduko al la franca bibliografïo en la fako. Tri el la referatoj aludas al situacioj ekster Francujo; Ninyoles verkas pri Katalunujo, sed tio estas eksdata pro lastatempaj lingvopolitikaj sangigoj. Ben Cheikh emociige prezentas la triglosion de Tunizio, kaj Mackey panorame prezentas la uzon de du lingvoj au lingvoformoj en beletro, ekde mezepoko.La libro ne konsistigas modelon de la socilingvistika analizo de la beletro, kiel la titolo eble indikus, sed estas plena je faktoj kaj ideoj por lingvoplanistoj. La koncentrigo ce la franca estas samtempe forto kaj malforto de la verko.
-
Hechter, Michael. Internal Colonialism: The Celtic Fringe in British National Development, 1536-1966.
Author(s): John A. Agnewpp.: 172–178 (7)More LessLa politika apartigemo en la 'kelta rando' de Britaj Insuloj lastatempe plifortigis. Samtempe plimult-igis la esplorado pri gi. La verkoj de Hechter kaj Birch apartenas al tiu kresko, sed el diversaj tradicioj, kaj Hechter ne cefe interesigas pri tiuj popoloj, sed pri generate modelo de interetnaj rilatoj kaj nacia disvolvigo. Hechter celkonscie alstrebas tiun celon. Unue, li prezentas du modelojn de nacia disvolvigo: disvastiga kaj interne koloniiga. Laŭ la disvastiga modelo, la etnaj minoritatoj asimiligas al la kulturo de la reganta grupo en plurnacia stato, cefe per la industriigo, kiu rompas etnajn barilojn kaj ilin anstataŭigas per klasaj dividoj. Male, ce la interna koloniigo, la etnaj dividoj ne estas forigitaj dum la disvolvigo, sed persistas, cefe pro la 'kultura disdivido de la laboro'. Tia disdivido de laboro, starigita de reganta au kerna grupo, kunigas la ekspluatadon kun la membreco de subpremita etna grupo, ne de socia klaso. La subpremata grupo, konsciigante, emfazas sian kulturan apartecon kiel bazon de liberigo. Hechter volas provizi pruvon de la modelo de interna koloniigo el la angla okupado de la 'kelta rando'. Tion li faras per statistikaj kaj historiaj argumentoj.Samkiel la verko de Hechter, la libro de Birch volas generalumi pri la nacia disvolvigo kaj la etna idento. Sed Birch ne proponas modelon, poste testante gin per 'faktoj'. Li ec asertas, ke la politika studo ne povas esti ekzakta scienco, do, neas la teorian bazon de Hechter. Li volas cefe listigi la faktorojn, helpantajn au malhelpantajn la politikan integrigon. Li ne taksas sin neŭtrala sciencisto, sed aperte anglo, kiu konsideras anglajn sintenojn kaj la 'britan' naciismon. Fine li resumas pli vastajn faktorojn', kiel la ekesto de superpotencoj kaj komunaj merkatoj, la disvastigo de lingvoj kiel la angla, kaj la amas-komunikada minaco al la minoritataj lingvoj.La verko de Hechter allogos la striktajn socisciencistojn; tiu de Birch, tiujn, kiuj malpli favoras teoriajn modelojn. Tamen, lau la gusto de la recenzanto, trovigas pluraj konceptigaj problemoj en la aliro de Hechter, kiuj atencas la tutan studon. Dume, la argumento de Birch, kvankam malpli 'scienceca' kaj pli jurnalismeca, bone transdonas bildon de la diversaj kontrauaj fortoj.Fundamenta bazo de la modelo de interna koloniigo, ce Hechter, estas la konscia regado de la keltaj popoloj flanke de 'la angloj'. Do, 'Anglujo' estas unueca, regema unuo, kiu alstrebas la regadon de etne diferenca randolando. Krome, lau Hechter, la keltaj landoj kvazau sangigis nur responde al anglaj sangoj. Sed la socia sangigo ne estas tia. Kaj mankas klareco pri la termino 'interna koloniigo' mem.Certe ne estas geografia afero pri rando kaj kerno, car ciganoj kaj enmigrintaj grupoj en la socio povas esti geografie mezaj, sed politike 'randaj'. Kaj kie trovigas la limoj, space? Hechter ne alfrontis tiun gravegan demandon, kiu estus povinta detrui lian teorian fundamenton.Alia problemo ce Hechter estas la diseco de modelo kaj faktoj. Li ne unue konstatas la faktojn, tiam provas konstrui laŭan modelon. Estas nur akceptataj, en la libro de Hechter, du elekteblaj klarigoj. Sed, ekzemple rilate al la velkado de la keltaj lingvoj, oni vidas elementojn de ambaŭ - de ekstera superregado kaj de persona elekto. Artikolo de C. Ragin, 1977, pruvas, ke eblas alimaniere interpreti la statistikon de Hechter pri vocdonado.En sia genro, tiu de pozitivisma socia scienco, la verko de Hechter estas admîrinda, anka ù pr o siabiblio-grafio kaj sia statistikaro. Gi sugestas estontan esploron, ekz. pri la fakto, ke la industriigo de suda Kimrujo ne tiom malfortigis la kimralingvecon, ol antaudireble, kaj pri la diferenca sinteno al la brita imperiismo flangia malforto. Jam unu verko, tiu de Birch, bazigas sin kontraste sur tiu de Hechter. Lia libro estas pli historiisma, ol tiu de Hechter. Li asertas, ke el la tri keltaj landoj, Irlando estas la malpli integrita al Anglujo, Kimrujo pli, kun Skotlando meze. Li analizas la diversajn faktorojn, unu el kiuj estas iu grava 'elsalta faktoro' -la Paska Levigo en Irlando, la malkovro de nafto en Norda Maro, por la skotaj naciistoj. La forteco de la skota naciismo estas la historio de sendependa stateco, la apartaj naciaj institucioj kaj la naciista apelacio al materia gajno. La malforto de la kimra naciismo estas la atento al la pluvivo de kimra lingvo neparolata kaj nealstrebata de la plimulto de kimroj. La lingvo do estas dividilo en la nacia movado. Laŭ Birch, do, la skota naciismo pli versajne venkos, ol la kimra, guste pro manko de kultura bazo, pro aspiro. Tamen, Birch troigas la mankon de kultura bazo, krom de la institucia (edukado, jura) bazo de la skota naciismo. Ekzemple, li malprave asertas, ke ne ekzistas lingva demando inter Skotlando kaj Anglujo. Kaj ec pri la kimra naciismo, malgraù la malforteco de la lingva bazo, eble li malpravas, car tiu movado similas al aliaj, kiuj kontrauas la ekonomian kreskadon kaj emfazas la socian organizon. Tia politiko, klare esprimita, povus allogi vocdonojn.Birch traktas la irlandan naciismon detale. Estas antaŭ cio pasia movado, kaj la angla-irlanda rilato estas pli klare kolonia, ol ce la pli apudaj keltaj najbaroj. Tamen, Birch ne atendas la pluvivon de la irlanda lingvo, kiu igis simbolo de malprogreso, malriceco. Li ankaù ne antaùvidas plibonigon de la rilato inter protestantoj kaj katolikoj en Nordirlando.Eble la cefa kontribuo de la verko de Birch estas gia defïo al la koncepto de brita stato kiel necesa politika unuo. La britaj politikistoj ne atentis gravajn ekonomiajn kaj kulturajn aferojn, ne rekonis la legitimecon de la kultura simbolismo de la regionaj lingvoj. La brita politikisto ja karaktere volas eviti malordon, ne trovi solvojn. Ekzemple, en Kimrujo, sinsekvaj britaj registaroj ne alprenis lingvo-politikon, sed ili konfuzige kreis esperojn kaj konfuzon ce la kimralingvanoj.Resume, ambaŭ libroj montras, ke la etneco ne velkis, sed pluvivas. Miaopinie, la verko de Hechter estas grandioza, sed teorie erara; la pli modesta studo de Birch pli bone servos al estonta esplorado en kaj ekster Britaj Insuloj.
-
Twatalich Leger Underwiis, Binammen Yn Fryslân; Tweetalig Lager Onderwijs, Inzonderheid in Friesland; Friesisch und Niederländisch, Zweisprachiger Grundschulunterricht in den Niederlanden; Frisian-Dutch Bilingual Primary Schools; Écoles Primaires de Frise
Author(s): Geart B. Droegepp.: 179–185 (7)More LessNederlanda Ministerio pri edukado kaj scienco kvinlingve eldonis la jenan libreton de Krine Boelens, estro de la laborgrupo pri lingvo-sociologio kaj -psikologio de Frisa Akademio. Gi dividigas en kvar capitrojn. La unua temas pri la dulingveco generale. Stranga eraro tie estas la aserto, ke la soraboj uzis la kirilan alfabeton; ankaŭ erare Boelens asertas, ke en Eüropo estas nur du unulingvaj landoj, Portugalujo kaj IslandoLa dua capitro pritraktas la dulingvan edukadon en eksterlando, ekz. kimrajn kaj norveg-sameajn lern-ejojn.Por la eksternederlanda leganto, la tria capitro, pri la situacio en la Reglando Nederlando, kaj la kvara, pri Frislando, estas la plej gravaj. La libreto priskribas la klopodojn de la nederlanda registaro provizi propralingvan edukadon al kelkaj grupoj de sudeüropanoj kaj mezmarlandanoj; tamen ne al aliaj grupoj, cefe ne al la sud-molukanoj (ne nur 'ambonanoj', kiel diras Boelens). Artikolo priskribas du indianajn lernejojn en la nederlanda ekskolonio Surinamo. Avantago de la nederlanda en Surinamo estas gia neutraleco inter la diversaj etnaj grupoj tie, kaj pli vastskale, ke, per gia uzo, Surinamo restas neŭtrala inter la anglalingva kaj la iberi-kultura Amerikoj. Simile en Nederlando kaj belguja Flandrujo mem, kie sendependa lingvo ekzistas meze inter tri mondlingvoj.La kvara capitro, pri Frislando, priskribas la tiean situacion, helpe de mapo. La aütoro projektas la estontan forigon de diglosio, malfavora al la frisa, per plia uzo de la frisa en lernejoj kaj plua disvolvigo de la lingvo, aparte per bona sinteno al gi ce la instruistoj. La capitro bazigas sur laboro de L. Pietersen,kontribuanto de LPLP. "Historic* de la instruado de la frisa" notas, ke la unua kurso pri la frisa okazis en 1907, sed nur ekster la horaro de la lerneja piano. En 1937, la frisa estis allasita kiel 'dialekto', ne nomita, en la lecionoj 'legado' kaj 'nederlanda lingvo'. En 1955, la 'frisa lingvo', fînfîne nomita, au iu dialekto, estis allasita kiel instrua lingvo gis la tria instrujaro.En 1950 estis jam nau dulingvaj eksperimentaj lernejoj; neniam ili nombris pli ol 84; oni timis, inter-alie, la malefikon de la frisa instruado je la nederlanda, aparteé ce la mezklasanoj, pro la diferencaj ortografioj. Multaj, sed ne ciuj, frislingvaj infanoj nun ricevas frislingvan instruadon, sed ankaü ne sen-interrompe de jaro al jaro. Lau lego de 1974, la frislingva instruado estas devigita en ciuj elementaj lernejoj de la provinco, kaj allasita kiel instrulingvo en ciuj klasoj. La realigo de la lego povus okazi post c. kvin jaroj. Tiu realigo antaüeniras laüplane, aparté dank'al la forta stata funkciularo kaj tele-vidaj elsendoj. Cio okazas nun, kontraste al antaua reakcia perforto, kiel iam okazis en Leeuwarden/ Ljouwert. Estas demokratia reformo, sed, gi ne estas perforte altrudata; iu lernejo povas elekti kvin-jaran prokraston de la frisigo, kaj per nur unu horo semajne, la minimuma lega devo estas jam plenum-ita. La esploro montris, ke la nederlanda lingvo ne suferas, kaj pro la fleksebla (unuopuligita) instru-sistemo, nefrislingvaj gelernantoj ne estas ekskluditaj.Laü Boelens, ankaü la dialektoj de la suda Limburgo au la Gelderlanda Angulo, kiuj forte diferencas disde la generala nederlanda, povas servi kiel instrulingvo en la malsuperaj lernejaj jaroj. Eble, sed tio nur povas okazi, se oni konvinkos la amason pri ties dezirindeco.Pli vastskale ol en Frislando, dank'al Boelens ni rekonas similajn lingvosituaciojn. La angla en Montrealo kaj Kimrujo kaj la nederlanda en Frislando estas tiel fortaj nacie kaj ec internacie, ke angla-lingvaj kanadanoj kaj denaske nederlandlingvaj frislandanoj povas sengene frekventi dulingvan, cêfe alilingvan, lernejon, sen iel perdi sian denaskan lingvon - ne inverse.
-
Stanley Payne, Basque Nationalism
Author(s): Leonard Bloompp.: 185–189 (5)More LessVaska NaciismoEkzamenante la vaskan historiverkadon en la pasintaj du jarcentoj, la usona historiisto, Stanley Payne, verkas propran studon pri la vaska (euskera) naciismo. La libro konsistas el ok capitroj, kun du aldonoj, pri la cefaj politikaj organizoj kaj la nomoj de kelkaj batalionoj de la armeo de Eùskerio.La studo estas cefe historia, ne lingva au etna; sed ce la fino de la libro, Payne diskutas la demandon pri la idento de la vaska gento. Krome, li mencias, ke la vaska popolo estas konsiderata indigena kaj pra-historia en sia nuna regiono, kaj ke la lingvo ne estas plene unueca, sed ke persistas dialektaj trajtoj, kiuj ec malhelpas interkomprenigon. Payne notas, ke la lingvo estis uzata en la tuta etna teritorio, sed, ke gi neniam enpenetris la centran registaron, au ec la provincurbajn konsiliojn.Gis la fino de la 19-a jarcento, estis la franceùskeroj, kiuj plej aktivis en la kulturo. Estis franceùskero, kiu eldonis la unuan gramatikon, en 1545. Sed la centra franca registaro neniam montris fortan interes-on pri la vaska lando, traktante gin fora, sensignifa, kaj subevoluiginta.La fondinto de la moderna vaska naciista movado, Salvador de Arana, en fino de la 19-a jarcento, proklamis la komunan identon de ciuj vaskoj, kreante la landnomon EuzkadL Li organizis la unuan 'Vaskan Centron' kaj alprenis la sloganon: 'Dio kaj la antikvaj rajtoj'. Li kredis je iuspeca teokratio, emfazante purecon de raso kaj de sango. Tïel, li volis purigi kaj perfektigi la eûskeran lingvon, bazante sin en la latinida filologio kaj unuigante la dialektojn, kiuj, laù Payne, estas pli ol dudek.Dum la unua hispana respubliko, la diktatoro, Primo de Rivera, cenzuris la regionajn eldonajojn kaj malhelpis la regionismon. Sed ekde tiu epoko ekîloris, paradokse, la moderna vaska kulturo. Oni fondis vaskan Lingvoakademion kaj Vaskan Kulturkomitaton en Bilbao. Ekde 1931 oni malfermis vaska -lingvajn lernejojn. Ciutage rubrikoj en la euskera ekaperis en la gazetaro. Payne indikas ke, proporcie, oni ciam eldonis en la euskera malpli en la hispanvaska lando, ol en la francvaska teritorio. Tamen, la progreso de la eldonado en la euskera estis minacita de la diktaturo de Franco. Dum gi, la analfabeteco en la euskera kreskis denove. En 1939, inter la 1,2 milionoj da enlogantoj de la hispanvaska regiono, nur 400 000 estis eŭskerlingvaj. El ili, iuj scipovis legi, sed malpli de la kamparanoj scipovis aktive komuniki per la skriba lingvo.La subpremo de la eŭskera, kaj de aliaj regionaj kulturoj, iom malpliigis post 1950. Nur post 1965 estis permesita pli da kultura agado. La granda intereso tiam estis la starigo de ikastolas au eŭskeraj privataj lernejoj. Unu celo estis, unuigi la du pli kastiliigitajn provincojn (Alava kaj Navarra) kun la du ankoraŭ pli eûskeraj (Guipŭzcoa kaj Vizcaya).Payne indikas la kialojn de la forfalo de la bazo de la lingvo: la urbigo kaj la daŭra enmigrado de ekster-uloj, aparte en la urbojn. Nur 12 % scipovas skribi en sia denaska lingvo.La libro ofertas utilan statistikon kaj inform on. Tamen, mankas certa perspektivo de novaj ideoj, kaj la aùtoro montras troan tendencon al komparo de Eŭskerio kaj Katalunujo. La verko estas cefe historia kroniko, pli ol komentario. Krome, li ne sufice atentas la rolon de la lingvo mem en la lukto pri la konservado de la vaska popola idento, ciam nevenkebla.
-
Langage et Société. Papiers de Travail
Author(s): Henri Tinellipp.: 189–192 (4)More LessLa "laborpaperoj" kiuj aperas kvaronjare kovras ciujn aspektojn de la rilato inter la lingvajb kaj la ne-lingvaj soci-kulturaj strukturoj. Ili estas tre diverskvalitaj - iuj tuj eldonindaj, aliaj studentecaj kaj neklaraj. Kaj ili estas égale diverstemaj. En la unuaj tri numeroj, la artikoloj rilataj al la lingvopolitiko estas malmultaj. Ni rigardu du el ili.En "Formado kaj/au apartigo per esprimo en la lernejo," G. Pithon analizas la influon de la cirkaùajo en la alproprigo de la unua lingvo, kaj la sistemo de valorigo de diversaj esprimformoj flanke de la regantaj sociaj grupoj. La lsrneja, kaj poste ekonomia, sukceso de la socie favorita infano, do, estas dank'al la fakto, ke tiu infano restas en la cirkaùajo de sia socia deveno, ne rompante kun gi. Maie, la malsukceso de la nefavoritaj infanoj estas pro kvazaûa kultura soko surbaze de lingva variajb. La artikolo estas cefe pedagogia, sed la simileco de sociaj tensioj "interne de" lingvo kaj socia streciteco inter diversaj lingvo] estas evidenta. En lando tiel centrita, kiel la franca stato, la instruistoj frontas moralan decidon : eu liberigi la memesprimon de socie minoritataj grupoj, au daùrigi la laboron de socia apartigo, sub la lega kovrilo de rajto al edukado en "la reganta burga lingvajb".La artikolo de L. Aracil sercas komunan celon de la diversaj fakoj, respegulitaj en la recenzata bulteno. Li klopodas identigi "generalan socilingvistikon". La naskiganta fako ne estos nura kromfako; maie, gi fine enombrigos la generalan lingvistikon. Sed la artikolo estas malbone tradukita el la angla, kaj igas jargonajo, terminologia ekzerco, anstataû serioza kontribuo al la scienco. La aûtoro mem, en posta numéro de la revuo, provis klarigi siajn verajn pensojn. Sed ec tio ne suficas. Arcil devos represi la artikolon en la originala lingvo, au traduki gin mem.Krome, la bulteno entenas amason da eraroj kaj da pardonpetoj pro antaùaj eraroj.Langage et Société estas tro juna, ke ni povu antaiïdiri gian estonton. Eble, gi igos serioza organo de esploro, au eble la plej bonaj esploristoj forlasos gin, heredigante gin al universitatanoj, kiuj ciupreze volas eldoni ion.
Volumes & issues
-
Volume 48 (2024)
-
Volume 47 (2023)
-
Volume 46 (2022)
-
Volume 45 (2021)
-
Volume 44 (2020)
-
Volume 43 (2019)
-
Volume 42 (2018)
-
Volume 41 (2017)
-
Volume 40 (2016)
-
Volume 39 (2015)
-
Volume 38 (2014)
-
Volume 37 (2013)
-
Volume 36 (2012)
-
Volume 35 (2011)
-
Volume 34 (2010)
-
Volume 33 (2009)
-
Volume 32 (2008)
-
Volume 31 (2007)
-
Volume 30 (2006)
-
Volume 29 (2005)
-
Volume 28 (2004)
-
Volume 27 (2003)
-
Volume 26 (2002)
-
Volume 25 (2001)
-
Volume 24 (2000)
-
Volume 23 (1999)
-
Volume 22 (1998)
-
Volume 21 (1997)
-
Volume 20 (1996)
-
Volume 19 (1995)
-
Volume 18 (1994)
-
Volume 17 (1993)
-
Volume 16 (1992)
-
Volume 15 (1991)
-
Volume 14 (1990)
-
Volume 13 (1989)
-
Volume 12 (1988)
-
Volume 11 (1987)
-
Volume 10 (1986)
-
Volume 9 (1985)
-
Volume 8 (1984)
-
Volume 7 (1983)
-
Volume 6 (1982)
-
Volume 5 (1981)
-
Volume 4 (1980)
-
Volume 3 (1979)
-
Volume 2 (1978)
-
Volume 1 (1977)
Most Read This Month
Article
content/journals/15699889
Journal
10
5
false