- Home
- e-Journals
- Language Problems and Language Planning
- Previous Issues
- Volume 9, Issue, 1985
Language Problems and Language Planning - Volume 9, Issue 1, 1985
Volume 9, Issue 1, 1985
-
Industrialization and Linguistic Change among Gaelic-Speaking Communities in the West of Ireland
Author(s): M.S. O'Cinneide, Mark Keane and M. Cawleypp.: 3–16 (14)More LessIndustriigo kaj lingvoŝanĝiĝo inter gaelparolantaj komunumoj en la okcidenta regiono de IrlandoOni identigis la procedon de lingva malkresko inter gaelparolantaj komunomoj kiel parte rezulton de elmigrado kaj perdoj de enloĝantaro. Per politiko de ekonomia evo-luigo oni celis reekvilibrigi la demografian malkreskon kaj sekve la malkreskon de ling-voutiligo. Ne estis klara en la apliko de tiu politiko la rilato inter la enkonduko de nova industrio kaj lingva konservado. Tiu ĉi studo argumentas per trarigardo de la litera-turo, ke ekonomia evoluigo, dum ĝi pligrandigas la enloĝantaron en difinita regiono, eventuale negative efikas ĉe la lingvo. Tiuj negativaj efikoj fluas tra pluraj kanaloj. La manko de gvidaj kaj teknikaj laborantoj necesigas dungon de anglaparolantoj el ekster la regiono. La foresto de taŭgaj teknikaj terminoj en la gaela lingvo antaŭenigas utili-gon de la angla. Kelkaj novaj industriaj postenoj estas plenigataj de iamaj elmigrintoj, kiuj revenas al la regiono kun junaj familianoj. Ĉehejma utiligo de la irlanda lingvo jam mankas en tiuj familioj, kaj tio pluire efikas en la loka komunumo. Aparte kaj in-terage, ĉiuj tiuj faktoroj kontribuas al lingvoŝanĝiĝo. Estas ankaŭ vere, ke multaj aliaj facetoj de socia kaj ekonomia evoluigo kontribuas al tiu ŝanĝoprocedo.Oni ne povas senigi gaelparolantajn komunumojn je okazoj por evoluigo, kaj la vera defio kuŝas en tio, ke oni liveru tiun evoluigon en formo, kiu plifortigu la pozicion de la irlanda. Udaras na Gaeltachta ricevis tiun apartan respondecon kaj per sia industri-iga programo ĝi multon atingis. En la dua duono de tiu ci studo oni raportas pri la rezultoj de enketo pri la lingvaj efikoj de tri industriaj entreprenoj starigitaj en la Gael-tacht. Unu superteknologia firmao, kiu uzas neindiĝenajn rimedojn, kun multnombraj anglalingvaj fakaj laborantoj, esence tunkcias per la angla. La irlanda dominas en la aliaj firmaoj, kie la proporcio de Gaeltacht-aj laborantoj kompare al ne-Gaeltacht-aj estas multe pli granda kaj la prilaborado de surlokaj krudaj materialoj estas pli ema al priskribiĝo en la irlanda.Empiriaj donitaĵoj indikas, ke la industriigo de komunumoj en la Gaeltacht ne nepre havas negativajn efikojn je la irlanda lingvo. Ili tamen ja sugestas, ke necesas zorgo en dungado de laboristoj por labori en la industriaj entreprenoj. Oni forte rekomendas politikon, kiu strikte diskriminacias favore al parolantoj de la irlanda. Ĝenerale la studo konkludas, ke evoluigo en si mem ne sufiĉos por sekurigi la pluvivon de la Gaeltacht. Necesas klara lingva strategic La verkintoj esprimas dubon pri la politika vol-forto bezonata por apogi tian politikon.
-
Kanadaj banprogramoj: Ĉu sukceso lingva aŭ lingvopolitika?
Author(s): Ian M. Richmondpp.: 17–30 (14)More LessThe phenomenal growth of French immersion programs in Canada has been called by the popular press the educational success story of the 1980s. Although this view is certainly justified in terms of the method's popularity and political success, this study contends that it is not so in terms of the results obtained.The author bases his contention on a comparison and analysis of results achieved on the Laval Placement Test by three groups of students at the university level: (1) native French speakers; (2) former French-immersion students; (3) former core-French students. The test results place the immersion group's language level much closer to that of the core-French group than to that of the native speakers, although the immersion group does appear to have a considerable advantage over the nonimmersion group, at least in the passive comprehension skills. The results are further analyzed in the light of existing literature on bilingualism and immersion programs. The comparison and analysis of the test results show that the often extravagant claims made for the bilingualism of immersion graduates can lead to false optimism about their real command of French.The study concludes with a call for less complacency about the effectiveness of present immersion programs and for more research into alternative methods of language teaching.
-
Sinhala and English: A Clarification
Author(s): Conrad Max Benedict Brannpp.: 31–36 (6)More LessLa sinhala kaj la angla: klarigoUzante dokumentajn atestojn, la aŭtoro traktas la originon kaj evoluon de srilankaj politikoj koncerne la situacion de la sinhala, la endolekto de la plimulto, kaj la tamila, la endolekto de la malplimulto, kaj la angla, la iama kolonia lingvo. La komenca polit-iko de 1944-46, kiu donis egalecon al la sinhala kaj la tamila, estis sangita de la unua sendependa registaro, kiu tiel akrigis la politikan, etnan kaj lingvan konkurencon inter la du rolantoj. Kvankam oni senbrue mallevis la anglan al neoficiala statuso kiel lingvo por specialaj uzoj, lastatempe oni proponis la revivigon de la angla kiel rekonata neu-trala ligilo inter la rivalaj naciaj grupoj.
Volumes & issues
-
Volume 48 (2024)
-
Volume 47 (2023)
-
Volume 46 (2022)
-
Volume 45 (2021)
-
Volume 44 (2020)
-
Volume 43 (2019)
-
Volume 42 (2018)
-
Volume 41 (2017)
-
Volume 40 (2016)
-
Volume 39 (2015)
-
Volume 38 (2014)
-
Volume 37 (2013)
-
Volume 36 (2012)
-
Volume 35 (2011)
-
Volume 34 (2010)
-
Volume 33 (2009)
-
Volume 32 (2008)
-
Volume 31 (2007)
-
Volume 30 (2006)
-
Volume 29 (2005)
-
Volume 28 (2004)
-
Volume 27 (2003)
-
Volume 26 (2002)
-
Volume 25 (2001)
-
Volume 24 (2000)
-
Volume 23 (1999)
-
Volume 22 (1998)
-
Volume 21 (1997)
-
Volume 20 (1996)
-
Volume 19 (1995)
-
Volume 18 (1994)
-
Volume 17 (1993)
-
Volume 16 (1992)
-
Volume 15 (1991)
-
Volume 14 (1990)
-
Volume 13 (1989)
-
Volume 12 (1988)
-
Volume 11 (1987)
-
Volume 10 (1986)
-
Volume 9 (1985)
-
Volume 8 (1984)
-
Volume 7 (1983)
-
Volume 6 (1982)
-
Volume 5 (1981)
-
Volume 4 (1980)
-
Volume 3 (1979)
-
Volume 2 (1978)
-
Volume 1 (1977)
Most Read This Month
Article
content/journals/15699889
Journal
10
5
false
